Esperanta Ligilo

Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

           Numero 3,       Marto     2025



 

 


         Enhavtabelo

Virina agado cxe UEA.

Renato Corsetti: energia, lerta kaj kuragxa.
Mortis Istvan Nemere.
cxu malpli vojagxi por savi la naturon?
Ritmaj lumoj en la nokto.
Korektendo.
Serbaj popolaj proverboj.


        Virina Agado cxe UEA

   Ekde la fino de la sepdekaj kaj gxis la fino de la okdekaj jaroj,
funkciis
Komisiono por Virina Agado de UEA (KVA). gxi celis helpi esperantist-
inojn konigi al la mondo la sociajn problemojn de virinoj kaj strebi al
ties solvo. Tiutempe, antaux ol ekzistis reta komunikado, Esperanta agado
estis pli pena ol nun, cxar necesis komuniki per posxto aux kunsidi
surloke.
   Tridek jarojn post la malapero de  la iama KVA, tre viglas virina
agado precipe en Afriko. En 2018 EVAA (Esperantista Virina Asocio en
Afriko) faris sian unuan AKV-on (Afrika Kongreso de Virinoj) kiu
okazis en Moramanga, Madagaskaro.
EVAA organizis la duan AKV-on en Arusxo, Tanzanio, fine de julio
2024 tuj antaux la UK.
   Post du-jara korespondado esperantistinoj
komencis rete renkontigxi en la jaro 2022
kaj organizi programojn kadre de Virina Agado.
Okazis kunvenoj dum la kongresoj de la Internacia Ligo de Esperantistaj
Instruistoj
en 2022, 2023 kaj 2024; dum la UK en Arusxo;
dum la Itala Esperanto Kongreso en 2024, kaj ankaux en aliaj internaciaj
kunvenoj.
Per tiuj kunvenoj ni montras la forton kaj sagxecon de virinoj en cxiuj
vivkampoj.
   Dum siaj retaj renkontigxoj, la ne-oficiala grupo Virina Agado
faris kelkajn gravajn decidojn. Interalie gxi petis al UEA
restarigi la Komisionon por Virina Agado. Tiu peto estis aprobita en
majo 2024.
Dum sekva kunsido la partoprenantinoj decidis, ke la Komisiono por
Virina Agado estu tri-nivela. La Komisiono mem konsistas el kvin personoj:
Małgosia Komarnicka (Pollando);
Alessandra Madella (Italio/Cxinio);
Miora Ravelo-harison (Madagaskaro);
Ariadna Garcia Gutierrez (Kubo); kaj
Arko = Gong Xiaofeng= (Cxinio).
Krome estas Konsilantaro, kiu same konsistas el kvin virinoj;
kaj la tria nivelo, Aktivulinoj.
La Komisiono invitas cxiujn esperantistinojn aligxi al
la Aktivulinoj cxe virina-agado@groups.io aux virina.agado@esperanto.org.
   Aparta projekto de la Komisiono estas la bele progresanta
"rondiranta rakonto", laux kiu virinoj el diversaj mondopartoj lauxvice
kontribuas
al dauxre verkata rakonto.
Alia nova tasko de la Komisiono estas
prepari liston de elstaraj esperantistinoj, kiuj pene laboris en la frua
periodo de la Esperanto-movado.
Bonvolu esplori la historion de viaj lokaj kaj naciaj asocioj
por retrovi pionirinojn, kies gravan agadon ni ne forgesu.
   La restarigita Komisiono por Virina Agado signifas novan oportunon
auxdigi la vocxojn de virinoj en la plej diversaj mondopartoj.
Tio aparte gravas en tiuj landoj, kie ili suferas diskriminacion pro
diversaj
kialoj kaj oni silentas pri iliaj       rajtoj.
Ni komune strebu al vera sxangxo de tiaj realajxoj.
La celo de la Komisiono estas labori por la egalrajtigo de virinoj,
ilia aktivigo, memevoluo, sano kaj memfido.
cxiu virino, sendepende de nacieco, agxo aux religio, havas la rajton
decidi pri sia vivo, edukado, sercxado de siaj propraj celoj, laboro,
kariero, sekureco....
                Nome de la Komisiono
            Małgosia Komarnicka
            GONG Xiaofeng ("Arko")



       Renato Corsetti: energia, lerta kaj kuragxa

   La unuan de februaro forpasis Renato Corsetti, eble la plej konata
homo el cxiuj aktivaj esperantistoj pro siaj energio, lerteco kaj kuragxo.
Renato estis universalisto, kiu kredis, ke Esperanto estas lingvo por la
tuta mondo. Li opiniis, ke Esperanto devas resti simpla, facile lernebla,
kaj vere tutmonda, por homoj el cxiuj landoj kaj cxiuj opinioj.
Li kredis, ke honesta intersxangxo de ideoj estas la vojo al paco kaj
kompreno.
Li cxiam pensis pozitive, kaj kapablis kunlabori kun aliaj parolantoj kaj
subtenantoj de Esperanto de cxiuj kredoj kaj konvinkoj.
   Renato naskigxis en Romo, Italio, en 1941, kaj lernis Esperanton kiel
junulo dum la 1960-aj jaroj. Li restis fidela uzanto kaj subtenanto de
la lingvo gxis siaj lastaj tagoj.
Mi persone konis lin dum preskaux sesdek jaroj. Li estis prezidanto de
TEJO,
la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo de 1971 gxis 1973, kaj
prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 2001 gxis 2007.
Li korespondis kun aktivuloj por Esperanto en cxiu angulo de la mondo:
li subtenis
ilian laboron, proponis konsilojn, kaj donis al ili kuragxon kaj esperon.
   Sed li ankaux gxuis Esperanton en la plej simpla senco. Ekzemple, li
kunlaboris
kun italaj kantistoj por produkti popularajn kaj amuzajn diskojn
kun kantoj, kiujn li verkis aux tradukis.
   Li komencis sian profesian vivon kiel oficisto cxe banko, sed poste
dum multaj jaroj li estis profesoro pri studado de lingvoj kaj la homa
menso
en la universitato La Sapienza en Romo. Ankoraux pli poste,
li kaj la brita edzino Anna Lowenstein eklogxis en Londono, kie li
aktivis en la Londona Esperanto-Klubo kaj instruis Esperanton per la reto.
Li uzis la reton ankaux por kunlabori kun esperantistoj ne nur en
Euxropo, sed
ankaux en Azio, en diversaj landoj de Afriko, kaj en aliaj lokoj tra
la mondo. Fakte, li farigxis kvazaux tutmonda konsilanto kaj
kunlaboranto pri Esperanto-agado.
   Inter lia cxefa agado estis fortigo de la studado de Esperanto en
universitatoj,
precipe en Afriko.
   Ni kune laboris je ĉiu punkto en lia Esperanto-vivo - en TEJO, en UEA,
kaj en la Akademio de Esperanto.
Ni ne cxiam sam-opiniis, sed ni cxiam venis al interkonsento: ni sciis
vigle diskuti
kaj poste bone kunlabori.
Fakte, Renato estis mia instruisto pri la arto kunlabori.
   Lia forpaso lasos grandan truon.
La plej bona maniero por memori lin estas dauxrigi lian laboron kun la
sama optimismo, kiun li cxiam montris en siaj agadoj.
Dankon, kara Renato, pro cxio, kion vi kontribuis.
Ni konstruos sur viaj agoj, atingoj kaj bonkora modelo, por krei pli bonan
kaj pli pacan mondon.
                   Humphrey Tonkin

Kaj nun gxuu la memverkitan rakonton pri la aktora kariero de Renato.

      reklamfilmeto en Esperanto

   Eble malmultaj legantoj scias, kial la itala aŭtomobil-fabriko
FIAT havas la nomon FIAT. Simple temas pri la komencaj literoj de
Fabbrica Italiana Automobili Torino!,
(T.E. Itala Fabriko (de)      Auxtomobiloj (en) Torino).
gxi estis fondita je la fino de la 19-a jarcento, kiam longaj kaj klaraj
nomoj
estis lauxmodaj. Kaj eble malmultaj nuntempaj esperantistoj scias, ke cxe
FIAT iam laboris Giuseppe Grattapaglia, tre fama itala esperantisto.
Nuntempe lia nomo estas ligita cxefe kun la bieno Bona Espero en Brazilo,
Sed dum la unua parto de sia vivo, li logxis en Torino kaj laboris cxe FIAT
kiel estro de la fako pri traktoroj.
Hazarde ankaux mi logxis en Torino dum unu jaro komence de la
1960-aj  jaroj, kaj tiam mi havis okazon kunlabori kun li cxe la torina
Esperanto-grupo. En tiuj jaroj FIAT havis la ideon reklami siajn
auxtomobilojn
per mallongaj filmetoj (po unu filmeto por cxiu nova auxtomobilo).
Giuseppe Grattapaglia tuj kaptis la okazon por influi siajn kolegojn
de la reklama fako kaj konvinki ilin realigi tiujn filmetojn ankaŭ en
Esperanto.
   Oni devas kompreni, ke en mondo sen interreto, televido estis la
plej moderna ilo de la momento kaj tiaj nacilingvaj filmetoj povis esti
montrataj en la televido kaj ankaux en kinejoj.
La filmetoj en Esperanto estis ludataj cxefe en Esperanto-grupoj kun
granda miro
pro la moderneco de la afero.
Unu el tiuj filmetoj en Esperanto estas ankoraux spektebla en Jutubo.
   Necesis dubli la filmetojn en Esperanton, kaj Giuseppe tre multe penis
por trovi tauxgajn esperantistojn por la dublado.
cxirkaux la jaro 1972 du junaj esperantistoj, Mauxro La Torre kaj mi,
ricevis la taskon dubli en Esperanton unu el la filmetoj.
Ni ricevis la rolojn de kliento, kiu venas por
provi la auxtomobilon, kaj de tehxnikisto, kiu akceptas lin cxe la
auxtomobila vendejo.
Ni devis prezentigxi cxe profesia studio en Romo,
kien ni iris kun niaj plej bonaj kravatoj por komenci la dubladan laboron.
   Nu, se vi konus Mauxron aux min, vi scius, ke ni estis la plej
malartismaj homoj en la mondo.
Ni ambaux preferis amuzigxi legante librojn pri
Esperanta gramatiko, sed ne tre interesigxis spekti filmojn.
Do, roli kiel aktoroj kaj imiti la gxojan saluton de la vendisto
aux la dubemajn demandojn de la kliento, estis io ekster      nia kapablo.
Mi memoras, ke ni bezonis unu tutan matenon por dubli nur
la unuajn du frazojn en Esperanto kun la gxusta intonacio:
"Bonan tagon kaj bonvenon cxe FIAT!" kaj
"Mi auxdis mirindajxojn pri cxi tiu auxtomobilo, cxu vere estas tiel?".
   Ni devis dauxrigi la laboron dum la postaj tagoj, kaj finfine ni bezonis
tutan inferan semajnon por dubli 7-minutan filmon.
   Aktorado ne estis tasko por ni, sed kiel esperantistoj oni pretas fari
cxion por Esperanto..
                   Renato Corsetti



      Mortis Istvan Nemere

   Istvan Nemere (19442024) dum 50 jaroj verkis 800 librojn en la
hungara lingvo kaj 23 en Esperanto. La plej multaj el ili estas romanoj.
Oni facile komprenas, ke li verkis rapide kaj ne multe laboris pri cxiu
libro. Eblas ankaux legi ilin suficxe rapide kaj sen granda peno.
   Liaj Esperantaj romanoj ofte havas seriozajn temojn kaj traktas gravajn
sociajn problemojn, sed en simpla formo. Lia maniero rakonti kelkfoje
estis iom tro simpla, sed en aliaj okazoj la leganto trovas interesajn
novajn ideojn.
Krom romanoj li verkis ankaux mallongajn rakontojn, ofte pri okazajxoj
en la cxiutaga vivo.
   Jen kelkaj el la romanoj:
   "Sur kampo granita" (1983) pri homo, kiu faris gravan krimon en
pasinta milito.
   "Sercxu mian songxon" (1987) pri problemoj de politika perforto.
   "Dum vi estis kun ni" (1988) pri la demando, cxu oni rajtas helpi
alian personon morti.
   "Krias la silento" (2002) pri patro, kiu havas filon kun grava
denaska manko, sed ankaux kun arta kapablo.
   La lingvajxo en la Esperantaj libroj de Nemere kutime estas suficxe
facila.
Pro tiu simpla lingvajxo kaj pro la interesaj temoj la legantoj tre
sxatis ilin,
eble plej multe en la jaroj okdekaj kaj nauxdekaj.
   Li mortis 80-jara la 18-an de novembro 2024.
   Sube sekvas eta parto el la rakonto "Vintra brilo" (el "Am-parolo",
1997):
   "Kiel belege estas cxi tie, avo mia!"
cxiam sxi diris al li "avo mia". Sed li tute ne estis maljuna, nun havis
iom pli ol kvindek du. Sed ja la hararo jam blankigxis. Malofte li ridetis,
ne sxatis ja la malvarmon. Sed en tiu cxi decembra tago
oni jam vekigxis je frostoj.
Sur la fenestroj de la domo ekis glaci-floroj, la kampon kovris prujno.
   "Bele" li kapjesis. La motoro nun milde bruetis, la bone kurantaj radoj
staris pretaj je eksalto. La viro eme cxirkauxrigardis.
La foraj montoj sxajnis esti proksimaj, la aero farigxis travideblega
kaj malmola.
La urbo restis fore, la montetoj elsorcxis la silenton.
Tiun silenton li sxatis auxskulti, do desxaltis la motoron.
Li amis la ventuman montetdeklivon, precipe somere. Ankaux tiutempe li
ofte staradis cxi tie inter
la grizaj rokoj elstarantaj el la tero. Li enspiris la aeron kun odoro
de greso. Somere kaj auxtune sovagxaj floroj flavis cxi tie
kaj birdoj flugis foren....
   Sed nun estis vintre. Tago de Kristnasko, malfruposttagmeze.
Dum la familio pretigas la kristnaskan arbon, li forigis la nepinon el la
domo. El la foro ekbriletis la malalta turo de la pregxejo.
Felicxe cxirkauxe estas ankoraux arbaroj, montetoj. Tiuj donas sencon
ankaux al la urbo.
           Sten Johansson



        cxu malpli vojagxi por savi la naturon?

   Renkonti aliajn esperant
istojn sur alia kontinento – tio estas tre bela
sperto! Mi vojagxis de mia hejmlando Germanio al Tanzanio en Afriko
por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto en la urbo Arusxo.
Mi gxojis babili kun esperantistoj el Tanzanio, el Burundo, el Kongo.
   Sed: cxiu mia vojagxo de Euxropo al Afriko ne estis bona por la naturo?
Por atingi Tanzanion mi vojagxis per aviadilo. Aviadiloj bezonas multe da
energio: por la flugo de Euxropo al Afriko mia aviadilo bezonis cxirkaux
24000 litrojn da keroseno por transporti min kaj la aliajn 200 pasagxerojn.
   La motoroj de la aviadilo bruligas la kerosenon. Tio ebligas al la
aviadilo flugi
kaj rapide atingi sian celon. Jen la bona flanko de tiu tekniko.
Sed malbone estas, ke dum la bruligo de la keroseno la motoroj de la
aviadilo
elblovas multe da gaso en la aeron, ekzemple karbon-dioksidon (CO2).
   Karbon-dioksido estas malbona por nia klimato. Ju pli da karbon-dioksido
trovigxas en la aero, des pli varma farigxas la klimato sur nia Tero.
De multaj jardekoj la meznombra temperaturo sur la Tero farigxas cxiam
pli alta
kun dangxeraj sekvoj: la glacio cxe la polusoj malaperas, la nivelo de
la maro farigxas pli alta,
okazas pli oftaj kaj pli grandaj fajregoj, inundoj, kaj sekaj periodoj.
   Motoroj blovas karbon-dioksidon en la aeron, kaj la kvanton eblas
mezuri. Ekzemple, pro mia flugvojagxo de
Eŭropo al Tanzanio kaj reen 5.000
kilogramoj estis blovitaj en la aeron: 5.000 kilogramoj da
karbon-dioksido kaj aliaj gasoj kun malbona
efiko al la klimato. 5.000 kilogramoj: jen la sumo de mia persona
CO2 de tiu vojagxo.
cxiu homo, kiu vojagxis kun mi, kulpas pri pliaj 5.000 kilogramoj.
5.000 kilogramoj egalas al kvin tunoj. Fakuloj nombras la CO2-elblovadon
laux tunoj.
   Se ni, la homaro de la tuta mondo, NE volas kauxzi varmiĝon de la Tero,
la CO2-sumo de cxiu homo sur la
Tero ne estu pli alta ol po unu tuno.
Tion diras sciencistoj. Sed jam nun la nombroj estas multe pli altaj.
Meznombre cxiu homo sur la tero havas CO2-sumon de 4,7 tunoj:
multe pli ol la Tero povas elteni.
   cxefe en ricxaj landoj, kie homoj uzas multe da energio,
la nombroj estas tre altaj. Jen, por doni ekzemplojn, ok landoj:
   Kiom da tunoj persone kaj jare en cxiu lando?
  Kataro 37,6 t, Sauda Arabio #18,2 t,
Usono    15 t, Rusio 11,f,
Cxinio 8 t, Germanio 8 t,
Brazilo 2,3 t, Tanzanio 0,24 t.
   En preskaux cxiu lando la CO2-sumo de cxiu homo estas multe pli alta
ol unu tuno. Sekve trovigxas pli kaj pli da karbon-dioksido en la aero,
sekve la klimato pli kaj pli varmigxas.
   Memoru: unu tuno jare estu la persona limo. Sed mia CO2-sumo jam
atingis kvin tunojn nur pro mia flugvojagxo al Afriko. Kion fari?
   Unu solvo estus uzi ne aviadilon, sed trajnon. Per trajno la CO2sumo
estas multe malpli alta.
   Komparo inter diversaj veturiloj:
Gramoj da CO2 ellasata cxiu-kilometre por unu persono:
Aviadilo 285,
Granda auxto (Unu pasagxero) 237,
Eta auxto (Kvar pasagxeroj) 42,
Trajno 14,
Elektra trajno    sub 1.
   Kiel vi vidas, se vi vojagxas per aviadilo via persona CO2-sumo estas
285 gramoj por cxiu kilometro,
sed nur 14 gramoj se vi vojagxas per trajno.
Kaj se la trajno estas elektra, ricevanta sian energion per suno aux vento,
la CO2-sumo estas ecx sub unu gramo por cxiu kilometro.
Tamen vojagxo per trajno kutime bezonas pli da tempo.
   Problemo estas, kiel vojagxi al aliaj kontinentoj. Ekzemple, ne eblas
vojagxi per trajno de Germanio al Tanzanio. Ne ekzistas fervojo inter
tiuj landoj kaj la distanco estas tro longa. Sekve, ne ekzistas perfekta
solvo por tiu problemo.
cxiu devas mem decidi, cxu vojagxi aux ne -
tamen pensu pri la sekvoj por la      naturo!
            Thomas Bormann

   pri la supra artikolo kaj gxenerale pri mediprotektado, kun aparta
atento al  la batalo kontraux karbondioksido
(kiu fakte estas la cxefa nutrajxo deplantoj) la redaktanto tre sxatus
komentojn de la legantoj.



      Ritmaj lumoj en la nokto
           (krimrakonto)

   "Mi ne komprenas", diris Julio Rogo, la teknikisto, kapneante. "
gxi trovigxis sur la malantauxa segxo, cxu ne? Temas pri elektra ilo.
gxi enhavis lampojn, el kiuj kompreneble restas nenio,
gxi funkciis, gxin karakterizas speco de ritmoregilo.... Mi ne komprenas.
gxi povas havi neniun utilon. Almenaux pri unu punkto mi estas certa:
ne gxi povis kauxzi, ke la auxto forlasu la vojon, kaj frakasigxu."
   "Nu, dankon," policano Jano Karal respondis. "Se vi subite kaj
genie ekkomprenos, por kio tiu aparato uzigxis, nepre informu min."”
   Rogo karesis al si la mentonon, penseme. "Genian ideon mi ne havos.
Nek cetere negenian. Fermu la dosieron. Akcidento tio estis, ne murdo."
Kaj li forlasis la oficejon de Karal.
      * * *
   "Kial vi ne rigardas gxin morto pure akcidenta?" demandis gxoja, la
edzino de Jano Karal, dum ili promenis revuante, kiel ofte, la faktojn
de la enketo.
   "Verdire, mi ne povas respondi. Nomu tion intuo, se vi volas."
   "Sed via intuo ne povus ne havi bazon. Io pensigis vin pri murdo."
   "Eble tiu stranga lampaparato. Sed cxefe, versxajne, la maniero, laux
kiu
nia kara d-ro Kagan raportis al mi la aferon. Bonhazarde, la korpo ne
estis multe difektita. Kagan parolis pri gxi admire, kun ia kompata
nuanco en la vocxo. '"Juna viro maksimume 23-jara". li diris,
"perfekte sana. Neniu spuro de iu ajn toksa substanco.
Neniu fizika problemo, kiom nekropsio povas riveli".
Estis io kortusxa en la vizagxaj trajtoj. Eble mia sinteno fontas
el tio, ke mi ribelas kontraux la sorto pensante,
ke tia juna vivo estis falcxita en stulta, nekomprenebla akcidento."
   "Kiel vi, polico, klarigas la akcidenton?"
   "Neniel. Ni trovas kauxzon nek en mehxaniko, nek en la sanstato,
nek en la vetero, nek en la stato de la vojo. Ni scias, ke tiu junulo
dormis
ok horojn la antauxan nokton. Li do ne endormigxis stirante, kaj se li
estus sorbinta dormigilon, aux  alkoholajxon, ni trovus spurojn de gxi."
   "cxu eblus, ke li momente distrigxis?"
   "Gxoja! Kiel vi povas sugesti ion  similan? Juna viro tute sana, kiun
cxiuj atestoj lauxdas kiel inteligentan, entrepreneman, havantan bonan
psikan ekvilibron .... Viro, kiu cxiutage stiras, kaj kiu, laux la
amikoj kaj parencoj, ne havis pli da
zorgoj ol kutime, kiel povus okazi, ke li distrigxus sinmortige?"
   "cxu iu vidis la akcidenton okazi?"
   "Bedauxrinde ne. Ni komence opiniis, ke la stirmehxanismo misfunkciis,
aux la bremsoj, sed pruvigxis, ke ne."
   "cxu pneuxmatiko ...?"
   "Ne. Niaj fakuloj estas kompetentaj. La kauxzo kusxas nek en la auxto,
nek en la sxoseo."
   "Oni neniam scias. Suficxis, ke li iris iom rapide, kaj volis eviti
katon."
   "Vi pravas. Tion diras cxiuj kolegoj. Versxajne la kauxzo estas tute
natura kaj kulpas nur mia cerbo.
cxu profesia misformigo, eble?"
      * * *
   "Tre profunde malgxoja, sed ne ploros", Jano taksis. Li tiom kutimis
jugxi la reagojn de homoj, ke li bezonis minimumon da indikoj por prave
konkludi.
   sxi sin tenis iom malvarme, tre digne, tiel sinrege, ke multaj ne
perceptus sxian malesperon.
Sed al Jano neniu facile kasxis siajn sentojn.
   sxi elvokis al la detektivo mezepokan dipatrinon, pro io simpla en la
esprimo, la reguleco de la trajtoj kaj eble ankaux la mallargxeco de l’
vizagxo,
kiun kadris longaj nigraj haroj, glataj kaj rigidaj, nete
disigitaj en la mezo. sxi prezentis sin kiel la amikinon de Petro,
la junulo, kiu mortis auxtoakcidente.
   "Por mi ne estas ia dubo, li estis murdita". Janon sxia serioza tono
des pli impresis, cxar sxi ne aperis persono ema drame troigi.
"Kio igas vin tiel certa?" li demandis.
   "Nu, li mem menciis la riskon."
   Karal nur montris demandan vizagxon.
   "Li laboris en la Junuldomo. Li estis tre simpatia, cxiuj sxatis lin.
Li eksciis pri vendado de drogacxo inter la adoleskantoj."
   "Kiu drogo?"
   "Heroino."
   Jano faris grimacon.
   "Unu el tiuj knaboj amikigxis kun $Petro, deziris senigxi je la
drogsklaveco.
Li anis al la reto disvendista, kaj per pura hazardo eksciis pli ol li
devus
pri la identeco de iu pograndisto. Li rifuzis diri la nomon al Petro,
timante, ke _ili tion ekscios kaj lin likvidos.
Tamen li donis plurajn indikojn.
Petro estis certa, ke la knabo fine lin informos plene."
   "cxu vi konas la nomon de tiu knabo?"
   "Ho jes, Patrik Patrikson.
  Li...."
   Sed Jano interrompis sxin:
   "Tiun nomon mi vidis sur la listo de...."
   "Jes. Antaux kelkaj tagoj. Li mortis de troa dozo, kiun, mi
suspektas, ne li enkorpigis al si."
   "Kiel Petro menciis la propran riskon?"
   "Li havis kialon suspekti, ke alia el la knaboj eksciis kaj denuncis
Patrikson kaj lin al iu gravulo en la drogreto.
Li diris al mi, ke se tio estas gxusta, versxajne ne havos
multajn skrupulojn antaux ol likvidi ambaux. Supozeble, kiam Patrik mortis,
li sentis sin minacata. Bedauxrinde mi tiam estis for - mi havas
sekretarian oficon kaj akompanis mian mastron eksterlande -
kaj kiam mi revenis, jen oni diras al mi, ke Petro mortis vojakcidente!
Petro!
Tio ne estas ebla. Ne al tia racia homo neklarigeblaj akcidentoj povas
okazi."
      * * *
   "sxi ne povis doni pliajn informojn. Mi sxin petis rekontakti min,
se sxi memoros iun detalon, kiu povus helpi."
   Leuxtenanto Remon iom pripensis silente antaux ol konkludi:
   "Mi konsentas. Ni rigardu la akcidenton krima. Sed ne plu vi enketos,
tiu afero nun koncernas la drogbrigadon."
      * * *
   Tamen, kiam sxi repensis pri la stranga okazajxo, sxi turnis sin al
Karal.
   "La nokton antaux ol mi foriris kun mia cxefo, mi prunteprenis lian
auxton,
cxar mi devis iri kamparen por preni vojagxgladilon cxe miaj gepatroj.
sxajnis al mi, ke la sama veturilo sekvas min ekde kiam mi eliris el la
auxtejo, kiu situas sub la junuldomo.  Kiam mi trovigxis sur izolita vojo,
la veturilo, kiu sekvis min, subite komencis lumigi kaj mallumigi siajn
reflektorojn kun tre regula intertempo, cxu por blindigi min, mi ne
scias. Estis gxene, sed ne tiagrade, ke mi riskus akcidenton.
Mi haltis vojrande kaj la veturilo preterpasis min. gxi ne plu revenis."
   "cxu vi havis la ideon noti la numeron?"
   "Jes, sed gxi ne estis tre videbla. Tamen mi povas diri al vi, ke gxi
finigxas per 372. cxu vi opinias, ke tio rilatas al la afero?"
      * * *
   "Mi ne povas kredi, ke tio havas signifon", diris gxako Berten, el la
drogbrigado.
   "Teknike, estas sensencajxo" aprobis Julio Rogo, la elektrofakulo.
   "Kaj tamen", Jano insistis, "vi trovas en la akcidenta auxto strangan
aparaton, kiu ekfunkciigas lampojn ritme. Kaj tiu sama veturilo foje
estis sekvata nokte de alia, kiu irigis siajn lumojn laux regula
kadenco. Kiel konkludi pri hazardo, aux
koincido, dum krome ni havas motivojn pensi, ke la koncernato estis
mortkondamnita de drogacxistoj?"
      * * *
   "ancxjo!" ekkriis Gxoja, kvazaux  trafite de fulmo.
   $ano sxin rigardis esperplene. Li konis tiujn sxiajn reagojn, kiam sxi
subite ekpensas pri io, kio povas solvi enigmon. Li sciis, ke tiaokaze
preferindas silenti.
   "Intermita lumstimulado!" sxi  prononcis.
   "La cxinan mi ne komprenas!" li ridete diris, "aux cxu estis hebree?"
   "Jes. Intermita lumstimulado!" sxi ripetis, kvazaux reve, antaux ol iri
preni dikan volumon de sur librobreto. "Felicxe, ke mi memoras ion el
mia studenta tempo!" kaj sxi foliumis, ekscitigxe. Nefacile Jano regis
sian malpaciencon.
   "Sed kiagrade tio helpos trovi la krimulon, tion mi ne scias," sxi
diris, kaj sxi transdonis al $Jano la
libron pri neuxrofiziologio.
      * * *
   "Ne. Mia filo cxiam estis perfekte sana," diris la patrino de $Petro,
iom ofendita.
“Kial li petus, ke oni ekzamenu lian cerbon?"
Helpo venis de la patro:
   "cxu eble vi aludus al la fojo, kiam li proponis sin volontulo al iu
profesoro, kiu faris esplorojn pri dormo?"
   "Pri kio temas?" Jano demandis.
Respondis la patrino: "Oni proponis iom da mono al homoj, kiuj konsentis
dormi en laboratorio. Petro iris. Li havis elektrodratojn cxie sur la
korpo, sxajnas al mi, dum li dormis tie, kaj kelkfoje oni lin vekis por
demandi, cxu li songxis, kaj kion.
Scienca esploro pri dormo, ili diris."
   Ne tre facile Karal sukcesis ricevi proksimuman daton pri tiu afero,
kune kun certigo, ke la esploroj okazis en la universitato de Valcxefa.
Stefano, lia nevo, kiu plurjare studentis (oni ne auxdacus diri _studis!)
tie, postnelonge pretis helpi.
      * * *
   "Stef!!" vokis altkreskulo kun longa barbo rugxbruna. "Vi demandis
pri tiu esploro pridorma, cxu ne? Nu, mi menciis la aferon al la
cxefasistantino de prof. Agatis.
sxi pretas akcepti vin por gxin priparoli. sxi estos en sia oficejo gxis
la dua
posttagmeze, n-ro 229 en la nova konstruajxo."
   Al Regino Horvata, la cxefasistantino de prof. Agatis, iom tro
mankis karno, laux normoj stefanaj.Bedauxrinde, cxar la vizagxo de tiu
skeletino
disradiis cxarmon.
   "S-ro Stefano Farnadzo, cxu ne? sxajnas, ke vin interesas niaj
esploroj pri dormo?"
   Post iom da babilado, dum kiu Stefano sentis, ke li pli kaj pli
progresas, sxi invitis lin proksimigxi
   "Venu, mi montros al vi plej interesan dokumenton: elektroencefalogramon
de tiu juna Petro, kiu vin tiom priokupas...."
   Stefano faris du pasxojn antauxen, reflekse, kaj surprizigxe auxdis
sxin flustri:
   "Ne eligu vorton, kaj ne movigxu, aux vi mortos."
   El sxia intelektula maneto elstaris pistoltubo, nigre timiga.
      * * *
   Samminute kunsidis leuxtenanto Remon kaj Jano Karal. cxi-lasta detale
raportis pri la stato de la enketo, priskribante la rolon, kiun li
konfidis al Stefano.
   "Oj! Se via nevo faras demandojn, tio riskas averti ilin, kaj sin
gardos!"
malkontente komentis la leuxtenanto. Karal diris al si, humiligxe,
ke tiun riskon li eble ne suficxe atentis.
   "Vi pravas, mi agis malsagxe. Espereble ni ne fusxis...."
   "Auxskultu. Jugxisto Vanes estas hodiaux tre bonhumora, mi jxus vidis
lin. Iru peti de li trasercxan leteron. Mi tuj telefonos al li por
klarigi. Tiel vi povos eniri la logxgejon de via cxefa suspektato, kaj
tie trovi dokumentajn pruvojn."
   Al eksterurba vilao Jano Karal, akompane de uniforma policisto,
senprokraste direktigxis.
      * * *
   En similaj cirkonstancoj, Stefano cxiam reagas same: lin komence invadas
prema timego, paniktipa, dum kiu lia cerbo kvazaux paralizigxas;
li momente trovigxas senhelpa kaj senkonsila, kun pensoj tiel konfuzaj, ke
ilin nomi pensoj jam estas troigo.
Sed post tiu nebulmensa minuto, interna vocxo silente parolas:
"Trankvilon! Ne paniku! Ni pripensu kviete, kiel elturni nin!"
Kaj tuj tiu admono, kvazaux de sekuriga patro al filo, aux de bona
mastro al hundo,
redonas pacon kaj klarecon al la menso jxus kirlita.
Tio okazis nun.
   "Ki... ki... ki... pri kio temas?"li balbutis.
   "Vi tro scivolas, karulo, mi ricevis ordonon likvidi vin, kaj tion mi
nepre faros."
   "Sed mi... mi... mi ne komprenas," li komediis.
"Ho jes, vi komprenas perfekte, kaj vi obeos, aux bela kugleto esploros
vian junan korpon tuj ...
kaj finite!" sxi ridetis. "Sekvu min!"
   Lia humila mieno videble igis sxin sengarda kaj malestima.
Per fulmrapida movo, li frapis sxian manradikon per la dekstra mano,
kvazaux hakile.
La pistolo falis planken, kaj per same rapida movo li gxin prenlevis.
   "Blufulino!" li diris, kaj estis lia vico toni malestime.
"Kiel vi povus min likvidi cxi tie? Se vi pafus,
la tuta universitato auxdus la bruon. Kaj kion vi farus el mia kadavro?
Vi volis unue min konduki eksterurben por trankvile pafi, cxu ne?,
kaj vi imagis, ke terurite de via armileto, mi senproteste obeos!"
   Kovrante sin plu per minaco pistola, li atingis la telefonon, fingris
numeron kaj parolis: "cxefpolicejo? Parolas Stefano Farnadzo ...."
      * * *
   "Mi alvenis gxustatempe. Prof. Agatis jxus komencis bruligi
dokumentojn,"
Karal klarigis. Ili sidis triope en trinkejo, gxuante bieron.
   "Vi savis suficxe por ni," diris Berten, el la drogbrigado.
"Ilia kodo estis iom primitiva kaj ni jam povis decxifri suficxan parton
por ekkoni ilian organizon. Prof. Agatis kaj lia asistantino estris
reton de
heroinvendistoj...."
Sed ne al tiuj klarigoj sopiris Rogo, la teknika fakulo.
   "Se estis murdo," li grumblis, "cxu iu finfine konsentos precizigi al
mi, kiamaniere la krimulo procedis?"
   "La aparato, kies pecojn vi ekzamenis, kauxzis t.n. intermitan
lumstimuladon ...."
komencis Berten, ne tre klare.
   "Jano," Rogo vocxis petege, "bonvolu paroli al mi en komprenebla
lingvo, aux cxu vi cxiuj decidis frenezigi min?"
   Karal ridetis.
   "Pardonu. cxio devenas de tio, ke Petro foje konsentis esti subjekto
por esploro pri la cerba funkciado dumdorma. Tiun esploron direktis
prof. Agatis kaj lia asistantino Horvata. cxe Petro ili rimarkis, ke
intermita lumstimulado...."
   "Grr..." rauxkis Rogo ludante koleron.
   "Ne furiozu. Tio simple signifas, ke oni briligas lumon kaj gxin tuj
estingas, relumigas, reestingas, kaj ripetas tion konstante laux difinita
takto. La cerbaj ondoj inklinas sekvi tiun ritmon. cxe personoj, kiujn
oni povas nomi _latentaj _epilepsiuloj, t.e. homoj, kiuj neniam havis
rimarkeblan epilepsian krizon, kaj plej probable neniam havos, sed kies
cerbo emas reagi tiamaniere, tio povas kauxzi kunmobilizigon de la cerbaj
nervocxeloj, kio manifestigxas, konkrete, per perdo de konscio. Nu,
Petro estis unu el tiuj _latentaj _epilepsiuloj, kaj esplorante pri la
elcerbaj ondoj, la profesoro aux lia asistantino tion konstatis. Kiam
montrigxis, ke tiu sama knabo enketas pri ili kaj ekkonis faktojn, kiuj
ilin endangxerigas, ili decidis uzi tiun karakterizon por kauxzi lian
morton nesuspekteble. Estis facile arangxi aparaton, kiu dissendu lumon
laux difinita intermita ritmo, tiel ke Petro spertu epilepsian
senkonsciigxon.
La enketo rivelis, ke ili informigxis pri la veturkutimoj de l’ junulo,
kiu, pri similaj aferoj, estis tre rutinema. Ili arangxis sian inferan
sistemon konsekvence,
sciante, kie proksimume li trovigxos, kiam gxi ekfunkcios.
En la junuldoma subtera auxtejo kompatinda Petro
neniam sxlosis sian veturilon. Ilia sola malbonsxanco estis,
ke la veturilo ne difektigxis tiom, kiom ili sendube esperis, sed ecx
kun tio
la pure _hazarda _akcidento povis okazi, sen toksajxo, sen atenco al iu
ajn auxta organo, cxe tute bona sxoseo, kun stiranto perfekte sana kaj
atentema, sub tute normalaj meteologiaj kondicxoj...."
   "cxCu li ne surhavis sekurecan rimenon?" Berten demandis.
   "gxi estis sabotita. En la parto, kiu restis volvita (Petro ja estis
maldika) faris entoncxon tiagradan, ke nur kelkaj fadenoj restis.
La ekskuo suficxis, por ke tiuj rompigxu."
   La tri viroj silentis, peze.
   "cxu ni trinku plian bieron?" Rogo proponis.
La du aliaj kapjesis senvorte.
                Johan Valano




        Korektendo

   Fidela kaj atenta leganto atentigis, ke sur linio 19, pagxo 11 de
la januara numero de nia revuo estas eraro en la nomo de radiostacio.
lagxusta ligilo estas do la cxi-suba:
http://live.radio.blindzeln.org/1


   Serbaj popolaj proverboj

   Se malbono ne volas fugxi de vi, fugxu vi for de la malbono.

   Mi povas acxeti por vi cxapon, sed ne la sagxon.

   Dufoje mezuru kaj triafoje trancxu.

   Malsatan homon ne konsolu, sed mangxigu.

   Kie estas floro, tie estas mielo.

   Pli bone iam ol neniam.

   Kie oni multe parolas, oni malmulte laboras.

   Kie oni konkordas, tie oni venkas.

   La tempo estas la plej granda mastro.

   Dio estas malrapida, sed atingebla.

   Pli bonas pasero enmane ol kolombo surbrancxe.

   Eksa amiko pli malbonas ol malamiko.

   Pli bonas en kabano kanti ol en palaco plori.

   Pli bonas havi sekan panon honeste ol la kukon nehoneste.
          $E-igis Nedeljka Lojxajicx




        kompletigaj informoj pri esperanta ligilo
redaktoro: Olena Posxivana
      velika dijivska 22/226
      UA-49068 _Dnipro,
      Ukrainio
      (R.p.: amatalena(cxe)ukr.net)

komputilbrajla asisto: J. Jelinek
      Roztocka 1001
      CZ-514 01 _Jilemnice,
      Cxehxio
      (r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
      (tel.: +420-481 543 200)

administrantino: Milena Jelinkova
      Roztocka 1001
      CZ-514 01 _Jilemnice,
      Cxehxio
      (r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
      (tel.: +420-481 543 200)

por ricevi la revuon retposxte
   skribu al: masenkoai(cxe)mail.ru

------------------------------------

kasisto: Pier Luigi da Costa
      via di S. Maria  del Giudice 2369
      IT-55100 Lucca, Italio
      (r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)

banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
     je la nomo Da Costa Libe)
    cxe Banca Nazionale del Lavoro
    (mallonge BNL) en Lucca
uea-konto de Libe: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

  (la lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaux en la retejode
Libe:
www.libe.slikom.info)