Al cxefa pagxo

Retkonferenco por blindaj esperantistoj

 
    En Cxehxio, cxe "Unuigxinta Organizajxo de Nevidantoj kaj Malfortevidantoj" ekde 1998 funkcias retkonferenco, kie estas uzata nur esperanto, kaj gxi estas malfermita al cxiuj landoj. Do, cxiuj vidhandikapitaj esperantistoj, kiuj uzas interreton, cxefe retposxton, estas kore invitataj aligxi kaj kontribui al tiu diskutlisto.
Kiel vi scias, kiam oni aligxas al reta diskutlisto, oni ricevas cxiujn skribitajn kontribuajxojn, kaj kiam iu mem sendas propran sciigon, gxi auxtomate iras al cxiuj aligxintoj. Spertuloj pri Interret-navigado povas legi cxiujn klarigojn (anglalingve), vizitonte jenan TTT-pagxon:
http://konference.braillnet.cz/mailman/listinfo/esperanto
Al malpli sperta retuzanto, kiu deziras aligxi al la Esperanto-konferenco, ni konsilas jenajn pasxojn:
1. skribu al la adreso: esperanto-request@konference.braillnet.cz
En la "korpo" de la sciigo skribu nur: subscribe kaj nenion en la "temo"

aux klaku jenan ligilon:
<a

 href="mailto:Esperanto-request@konference.braillnet.cz?body=subscribe">&lt;esperanto-request@konference.braillnet.cz&gt;</a>&nbsp;

2. Vi ricevos anglalingvan informon, kiu proponas konfirmi vian deziron aligxi.
3. Resendu la mesagxon sen ia sxangxo, uzante respond-eblecon de via retposxto.
4. Fine vi ricevos novan mesagxon, per kiu oni konfirmas vian aligxon.
Simile agu, ankaux se vi deziras esti forstrekita el la partoprenantaro,
nur tiam necesas skribi: unsubscribe

Aux klaku jenan ligilon:
<a
href="mailto:esperanto-request@konference.braillnet.cz?body=unsubscribe">&lt;esperanto-request@konference.braillnet.cz&gt;</a>&nbsp;

Viajn kontribuajxojn sendu al la adreso:
esperanto@konference.braillnet.cz
 

Al cxefa pagxo