Al cxefa pagxo

Statuto
de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj

(LIBE)
 

1.  La Ligo estas nomata Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, aux mallongige: LIBE.

2.  La oficiala adreso de la Ligo estas tiu de la gxenerala sekretario (vidu la Internan Regularon 1)).

3.  La Ligo celas:

a)   disvastigi la uzadon de esperanto inter la blinduloj kaj viddifektitoj kaj en la agado de iliaj asocioj, institutoj,  librejoj, presejoj, konferencoj k.a.;

b)  faciligi la praktikan uzadon de esperanto por blinduloj kaj viddifektitoj per cxiuj tauxgaj rimedoj: eldonajxoj, kongresoj, bibliotekoj, informservoj, pagservoj, kursoj, korespondado ktp.;

c)   unuigi la diversnaciajn blindajn kaj viddifektitajn geesperantistojn por frataj kaj komune interesaj interrilatoj;

d)  reprezenti la blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn sur internacia kampo, cxe vidulaj esperantistaj asocioj aux oficialaj instancoj.

4.  LIBE estas neuxtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. cxiuj membroj, viroj kaj virinoj, gxuas la samajn rajtojn.

5.  La oficiala lingvo de LIBE estas la internacia lingvo esperanto iniciatita de d-ro L.L. Zamenhof (vd. IR 2).

6.  La Ligo uzas la brajlo-gazeton "Esperanta Ligilo" kiel oficialan organon, kaj finance subtenas gxin. Tamen gxi povas, se bezone, publikigi en brajlo aux vidulskribo cxian libron, brosxuron, cirkuleron necesajn por atingi la celon.

7.  La oficiala organo de LIBE informas pri cxiuj gravaj faktoj, vocxdonadoj, sxangxoj, gravaj decidoj.

8.  LIBE akceptas aktivajn kaj honorajn membrojn, subtenantojn kaj subvenciantojn.

a)   Aktivaj membroj estas blindaj aux viddifektitaj esperantistoj, kiuj aligxas, cxu kolektive pere de landa asocio de blindaj esperantistoj, cxu individue. Estas aktivaj membroj ankaux vidantoj, membroj de aligxinta blindul-esperantista asocio, aux dauxre kunlaborantaj kun individuaj blindaj esperantistoj.

b)  Honoraj membroj estas nomataj de la LIBE-estraro el tiuj personoj, kiuj grave helpis la tutmondan blindularon aux esperantistaron; ili ne havas la devon pagi kotizon (vd. IR 3).

c)   Subtenantoj estas personoj, kiuj, volante helpi la Ligon en la plenumo de gxia celo, pagas jare kotizon egalan minimume al la trioblo de tiu fiksita por kolektive aligxantaj membroj. La kotizojn fiksas la gxenerala asembleo laux propono de la estraro (vd. IR 4)). Aktivaj membroj, kiel individuaj aux anoj de aligxinta asocio, povas esti samtempe subtenantoj, sed cxiukaze ili rajtas unu solan vocxon cxe konsultadoj kaj cxe estrar-elektoj.

d)  Subvenciantoj estas tiuj personoj aux institucioj, kiuj de tempo al tempo donas monon al la Ligo por subteni gxian agadon.

9.  Aktiva membreco efektivigxas nur post pago de la unua kotizo. Pro miskonduto de la koncernato kontraux la homaro, la blindularo aux la esperantistaro, la estraro povas rifuzi la membrecon aux eksigi iun membron. Se la rifuzita aux eksigita membro deziras tion, li (sxi) povas peti gxeneralan vocxdonadon pri sia afero (vd. IR 5-6).

10. Membrecon oni povas perdi per eksigxo, per forstreko pro nepago de kotizoj, kaj per eksigo (vd. IR 5-6).

11. LIBE estas gvidata de seppersona estraro konsistanta el: prezidanto, vic-prezidanto, gxenerala sekretario, dua sekretario, kasisto kaj du konsilantoj. La estraranoj estas nomataj por periodo de kvar jaroj. Ili estas reelekteblaj. Kandidatoj al estraraj funkcioj devas esti aktivaj membroj kaj plenagxaj laux la legxoj de sia lando (vd' Ir 7-8). Pro gravaj kauxzoj ne estu pli ol du estraranoj samtenpe el unu sama lando (vd. IR 18). La elektado de l' estraranoj okazas pere de sekreta gxenerala vocxdonado perkoresponda (vd. IR 19).

12. Okaze de malkompletigxo en la estraro, la restantaj anoj provizore nomas anstatauxantojn por la mankantoj; tiu elekto validas gxis la plej proksima gxenerala vocxdonado (vd. IR 21).

13. La prezidanto jure reprezentas la Ligon kaj ordigas la laboron de la estraro kaj gxeneralajn asembleojn (vd. IR 9-10).
La gxenerala sekretario zorgas pri la skribaj raportoj kaj protokoloj, pri korespondado kun membroj de la Ligo kaj kun eksteraj instancoj, kaj pri registrado de la membroj (vd. IR 11-12).
La kasisto administras, laux la decidoj de la tuta estraro, la financojn de la Ligo, kies enspezoj estas kotizoj, subvencioj, donacoj, profitoj el eventualaj entreprenoj (vd. IR 13).

14. La estraro povas nomi en cxiu lando LIBE-delegiton, kiu plenumos la necesajn taskojn por kolektado de kotizoj, varbado, informado k.c. (vd. IR 14)).

15. Sub sia propra respondeco kaj laux siaj instrukcioj, la estraro de LIBE povas konfidi difinitan taskon al kompetenta persono aux komisiono ekster si (vd. IR 15).

16. La estraro funkcias plejparte per korespondado, sed persona kunveno ekster-kongresa povas okazi, se ne nur la prezidanto, sed ankaux la plimulto de la estraro jugxas novajn temojn urgxe pritraktendaj (vd. IR 16-17).

17. Cxiuj membroj, same kiel subtenantoj kaj subvenciantoj, rajtas prezenti proponojn al la estraro aux al gxeneralaj asembleoj. Tamen nur aktivaj membroj rajtas partopreni decidajn vocxdonadojn. Cxiuj membroj kaj helpantoj rajtas profiti la diversajn servojn kaj entreprenojn de LIBE.

18. Cxiujare la Ligo okazigas sian gxeneralan asembleon en la kadro de internaciaj kongresoj kaj renkontigxoj. Antaux la asembleo la estraro de LIBE prezentas raporton pri la agado de la Ligo dum la pasinta jaro kaj laborplanon por la venonta periodo. La gxenerala asembleo havas superan decidrajton. Gxi jugxas kaj vocxdonas pri la agado de la estraro kaj difinas la aktualan laborplanon de la Ligo. Decidas minimume du trionoj de la vocxoj.

19. La estraro prezentas sian laboron al la aprobo de la membraro sub formo de cxiujaraj sekretaria kaj kasista raportoj kaj eventuale de specialaj raportoj pri la diversaj fakoj kreitaj kaj finance subtenataj de LIBE (vd. IR 22).

20. La administra jaro de la Ligo dauxras de la unua de januaro gxis la tridek-unua de decembro.

21. Administraj funkcioj estas sensalajraj. LIBE povas repagi tuton aux parton de difinita elspezo, kiel ekzemple vojagxon, faritan por plenumo de la tasko.

22. La aplikadon de cxi tiu statuto precizigas interna regularo, redaktita de la estraro kaj aprobita de la membraro (vd. IR 23)). Statutaj modifoj devas esti aprobitaj de tri kvaronoj, minimume, de la vocxdonintoj (vd. IR 24).

23.  Malestigxo de LIBE povas okazi nur post aprobo de almenaux tri kvaronoj de la aktivaj membroj. En okazo de malestigxo, la mono kaj tuta havajxo de LIBE estu utiligataj konforme al la celoj de la Ligo (vd. IR 25). 


Interna Regularo

de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
 

1. (Vidu la Statuton 2)). Gxenerala blindulinformejo lauxbezone povas funkcii provizore cxe la gxenerala sekretario.

2. (Vd. St. 5). Kiam estas necese, oni uzas la naciajn lingvojn por rilatoj kun neesperantistaj organizajxoj aux personoj, sed cxiuj oficialaj dokumentoj de LIBE, originalaj aux tradukaj, estu nepre en ties oficiala lingvo.

3. (Vd. St. 8). Membroj rajtas nur proponi kandidatojn al la honora membreco; pri ilia efektiva nomado rajtas decide nur la estraro per nepublika vocxdonado.

4. (Vd. St. 8). La asembleo fiksas jarajn kotizojn por landaj asocioj kaj por membroj aligxantaj individue aux kolektive. Tiuj kotizoj povas diferencigxi laux la malsama ekonomia stato de la koncernaj landoj. Kiam membro aligxas, individue aux kolektive, en la dua duono de l' administra jaro, li (sxi) povas pagi nur duonon de la jarkotizo. Du samfamiliaj aktivaj membroj, vivantaj en sama hejmo, rajtas pagi jare nur unu kotizon.

5. (Vd. St. 9-10). Eksigoj okazas per registrita letero, adresita al la eksigito kaj samtempa komuniko al la eventuala delegito de lia (sxia) lando. La eksigo validas ekde la trideka tago post la forsendo de la menciita letero. Forstreko de membro okazas post du neresponditaj petoj pri pago. Tio povas tamen ne efektivigxi, se la estraro jugxas, ke estas por tio akceptebla pravigo.

6. (Vd. St. 9-10). Eksigxintoj kaj eksigitoj, eventuale ankaux forstrekitoj, perdas cxiun rajton de LIBE-anoj.

7. (Vd. St. 11). Se okazas, ke cxe vocxdonado du kandidatoj ricevas la saman vocxnombron por la lasta sidloko, eniras la estraron tiu el la du, kiu apartenas al lando ne jam reprezentata en la estraro; alikaze farigxas estrarano la pli juna.

8. (Vd. St' 11). La estraro mem, en sia unua kunsido post la renoviga vocxdonado, elektas inter siaj membroj la diversajn funkciulojn (prezidanton, sekretariojn k.c.).

9. (Vd. St. 13). Cxiu dokumento aux komuniko, kiu kunportas prirespondecon de LIBE, validas kaj estas publikigita nur kun aprobo kaj subskribo de la prezidanto.

10. (Vd. St. 13). La vicprezidanto anstatauxas la prezidanton laux peto de tiu cxi, aux auxtomate, kiam tiu cxi havas neeblon
plenumi sian taskon.

11. (Vd. St. 13). La gxenerala sekretario redaktas cxiujare oficialan raporton pri la agado de la Ligo. Li zorgas pri oficiala listo de cxiuj membroj, kaj komunikas kopiojn de la cxefaj dokumentoj al la dua sekretario.

12. (Vd. St. 13). La dua sekretario havas ankaux membroliston. Li anstatauxas la gxeneralan sekretarion auxtomate, kiam tiu cxi ne havas eblon plenumi sian taskon. Krome, li helpas lin pri diversaj laboroj.

13. (Vd. St. 13). La kasisto redaktas cxiujare oficialan raporton pri la stato de la kaso de LIBE. Li eventuale gvidas la transpagojn inter diversaj landoj. Cxiu elsppezo kaj enspezo de la Ligo nepre devas esti komunikita al li.

14. (Vd. St. 14). La landaj delegitoj de LIBE ricevas aligxojn kaj kotizojn, informas pri esperantaj lernomaterialoj kaj pri blindulhelpiloj en sia lando. Ili ankaux tenas listojn kaj kontojn pri la membroj, subtenantoj kaj subvenciantoj de sia lando. Ili rilatas kun la gxenerala sekretario kaj la kasisto por gxisdatigi la informojn pri la nombro de membroj kaj la financa stato de la landa asocio. En tiuj landoj, kie ankoraux ne estas LIBE-anoj, povas provizore funkcii kiel delegitoj de LIBE la landaj delegitoj de "Esperanta Ligilo".

15. (Vd. St. 15.). Inter la taskoj, kiujn povas plenumi membroj ekster la estraro, sin trovas ekzemple tiuj de redaktoro, bibliotekestro, gvidanto de informservo, kompilanto de adresaro  k.s.

16. (Vd. St. 16). Per korespondado la laboro de la estraro efektivigxas helpe de cirkuleroj, dissendataj cxu surpapere, cxu pere de retposxto aux aliaj tauxgaj rimedoj.

17. (Vd. St. 16). Persona kunveno povas alpreni gravan decidon nur, se almenaux kvar el la estraranoj cxeestas,
kaj kondicxe, ke la prezidanto aux la vicprezidanto trovigxu inter la cxeestantoj.

18. (Vd. St. 11). Se okaze pli ol du kandidatoj el unu sama lando ricevus suficxan vocxnombron por esti elektitaj, oni akceptus nur la du unuajn, kalkulante, okaze de egala vocxnombro, laux duobla kriterio:

a) akcepto de tiu nove elektita;

b) akcepto de la pli juna.

19. (Vd. St. 11). Por vocxdonado per korespondado estas rekomende uzi kajereton kun desxireblaj folietoj, portantaj la nomojn de kandidatoj aux la respondojn pri faritaj demandoj. Lasinte en la kajero nur la folietojn en harmonio kun sia opinio, la vocxdonanto resendas gxin al la kolektanto, elektita de la estraro. Cxe arangxo de la vocxdonado la kolektanto, kies tasko estos kalkuli la vocxojn, ne povas esti unu el la kandidatoj, kaj devas asisti lin persono, neniel interesita pri la aferoj de la Ligo.
Kolektive aligxantaj anoj ricevas sian vocxdonilon pere de sia
nacia asocio, sed resendas gxin rekte al la kolektanto.

20. (Vd. St. 18). LIBE-kunvenoj dum kongresoj kaj renkontigxoj validas kiel gxeneralaj asembleoj nur,

a) se almenaux kvar estraranoj cxeestas;

b) se almenaux du estraranoj cxeestas kaj du el la necxeestantaj estraranoj skribe konsentas. Inter cxeestantaj estraranoj nepre trovigxu la prezidanto aux la vicprezidanto. La prezidanton povas anstatauxi, laux lia rekomendo, la gxenerala sekretario. Manke de tiuj kondicxoj la kunvenoj povas esti nur informaj. Ceteraj arangxoj dependas de speciala kongresa regularo.

21. (Vd. St. 12). Informo pri eksigxo aux forstreko de estrarano devas tuj aperi en la oficiala organo de la Ligo. Se eble, por anstatauxigi ekmankantan estraranon, la estraro alvokas tiun kandidaton, kiu ricevis plej multajn vocxojn post la elektitoj.

22 (Vd. St. 19). La sekretaria kaj kasista jarraportoj aperas en la oficiala organo de LIBE nepre antaux la gxenerala asembleo.

23 (Vd. St. 22). Cxiujare la estraro povas prezenti modifojn pri la Interna Regularo; tamen ili validigxas nur post aprobo de la membraro pere de gxenerala vocxdonado, arangxita dum la gxenerala asembleo aux perkoresponde.

24. (Vd. St. 22). Proponoj pri statutmodifoj devas esti publikigitaj almenaux tri monatojn antaux la gxenerala vocxdonado ilin rilatanta.

25. (Vd. St. 23). En okazo de malestigxo de LIBE, la membraro nomas kvarmembran komisionon (el kvar diversaj landoj) por arangxi la malestigxon kaj likvidi la posedajxon de la Ligo.

Al cxefa pagxo