Lastaj tri numeroj
Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj "LIBE"
Numero 1 Januaro 2025
enhavtabelo
Denove pardonpeto.
Kandidatigxoj por la estraro de LIBE.
du vizitindaj lokoj.
la parko de kanaloj.
Armenio.
Du legindaj libroj:
Vojagxante kun marko polo.
Unu granda rondo familia.
Du poemoj de Geraldo Mattos:
Perfektulino.
Akvoj voluptaj.
denove
pardonpeto
pro diversaj teknikaj problemoj (la lasta
estis difektigxo de la
interna disko de mia komputilo) la revuo, kiel vi
certe rimarkis, aperis
lastatempe tre malregule. Por reakiri
la gxustan i aperritmon mi
kunmetas kaj aperigas materialon iom nekutiman.
Bonvolu pacienci!
Kandidatigxoj por la estraro de LIBE
Natalia Kasymova:
Mi naskigxis 1955 en Rusio, en
malgranda urbo apud Samara )tiam
Kujbisxev)". 1974 mi finis la blindullernejon
en Kujbisxev kaj iris al
Tagxikio, kie mi studis en pedagogia universitato
en la fakultato de
fremdaj lingvoj kaj farigxis instruistino pri la
germana lingvo.
Mi laboris en la blindullernejo 25 jajarojn kiel
instruistino pri la
Germana, kantado kaj E-o. Post la disfalo de
Sovetunio kaj kruela
interetna milito en Tagxikio mi translogxigxis en
Germanion.
Mi laboris en Frankfurto en "Dialogmuzeo en
mallumo", gvidante grupojn
de vizitantoj
kaj klopodante prezenti al ili "la mondon de
blinduloj".
Krom tio mi instruis en la rekapabliga centro la
germanan lingvon kaj
brajlan
skribon al homoj, kiuj venis en Germanion el
eksterlando.
En la jaro 2001 mi finis la studadon
pri e-o-oinstruado kaj
ricevis diplomon kiel instruisto de cxe-metodo.
En la estraro de LIBE )Ligo Internacia de Blindaj
E-istoj)
mi estas vicprezidanto, respondante i.a. pri
instruado.
Mi gvidis lingvajn kursojn en kelkaj landoj
)Auxstrio, Moldavio k.a.).
Dum kongresoj de blindaj e-istoj mi ofte gvidas
E-kursojn.
Mi partoprenis multajn UK-jn.
Lastatempe UEA organizas ankaux
virtualajn kongresojn, kiujn mi volonte
partoprenas"
En Eblogo, E-o-organizajxo de blindaj
e-istoj de Germanio, mi
farigxis vicprezidanto. Ni decidis organizi
e-o-kurson por komencantoj
en interreto, kiun mi gvidas jam dum tri jaroj.
Nia organizajxo sukcesis
gajni kelkajn novajn membrojn.
En la reto okazas nun multaj
E-o-arangxoj, kiujn mi kun granda plezuro
partoprenas. Nia Eblogo regule organizas VERo
)birtuala E-o-renkontigxo).
cxiumonate la 15-an je la 20-a horo enkadre de
tiuj renkontigxoj
diversaj homoj prelegas pri diversaj temoj kun
postaj diskutoj.
Post 10tagoj, do la 25-an la sama prelego estas
disauxdigata en la retradio
Blindzeln1. Kaj cxiumonate la 5-an okazas vespero
por ekstera publiko
pri E-o, kie ni konatigas homojn kun nia lingvo,
prezentas kantojn
kaj versojn originale verkitajn aux tradukitajn en
E-on.
Ekde Novembro 2024 ekfunkciis en radio
Blindzeln1 retradio en E-o.
Venu, gxuu, kunlaboru!
Vjacxeslav Suslov:
Mi naskiggxis la 28-an de
novembro 1959 en Kazahxio. Dum 1966-1977
mi lernis en la blindullernejo de la rusia urbo Kujbysxev
)nun Samara).
Post la studado en la muzika
kolegio )urbo Kursk) mi diplomigxis
kiel instruisto pri bajano kaj gvidanto de
amatoraj artkolektivoj.
Sekvis profesia laboro diversloka, kaj Ekde
2009 mi laboras kiel
bajan-akompananto en la muziklernejo de Samara.
Mi esperantistigxis en1987. En 1997
mi partoprenis la 60-an IKBE,
okazintan en Kislovodsk. Poste mi partoprenis
kelkajn E-gxamboreojn de
Rusio. En majo 2009 mi komencis gvidi E-kurson en
la vocxbabilejo
LIB-To]n VC kaj gxis nun dauxrigas tion kune kun
aliaj blindaj spertaj
E-istoj.
Sophie Renault:
Mi estas Sophie Renault el Tuluzo
(Francio), nova blinda esperantistino
de antaux 2 jaroj.
Kiam mi estis studentino pri la angla
kaj la germana antaux 20 jaroj,
mi auxdis pri esperanto kaj multe interesigxis pri
gxia celo, sed gxis
2022, mi ne prenis tempon por eklerni gxin.
En junio 2022, mi hazarde
trovis stagxon en Pireneoj kaj komencis la
lernadon. Poste, mi
partoprenis aliajn stagxojn en tiu loko kaj
membrigxis en Esperanto
Kulturcentro
de Tuluzo (EKC), kiun mi regule vizitas. Mi
dauxxrigas lerni
la lingvon pere de reta materialo de franca asocio
Esperanto France,
kelkfoja partopreno en la ]hatsapp-grupo kaj
retlisto de LIBE,
skajpado kun Nedeljka kaj frekventado de retaj
kursoj de Serba
Esperanto-Ligo
("SEL) kaj de Itala Asocio de Blindaj
Esperantistoj (IABE).
En 2023, mi partoprenis en la
projekto PEPINO pri inkluziveco de
blindaj esperantistoj, dank' al kiu mi havis
okazon vojagxi al Bjalistoko
kaj al la antauxlastaj IKBE kongreso en San
Benedetto del Tronto (Italio)
kaj UK en Torino. Al mi tre placxis la etoso kaj
mi trovis novajn
geamikojn, kaj cxi-jare, mi cxeestis en la zemuna
kongreso.
Mi estas instruistino cxefe pri la
franca, sed ankaux pri la angla kaj
la germana. Unu el miaj pasioj estas lerni
lingvojn, do en mia libera
tempo, mi dauxrigas lerni la italan kaj la
hispanan sola kaj kun helpo
de geamikoj.
Antaux kelkaj jaroj, mi laboris kiel
vojagxagentino kaj
dokumentalistino,
kaj dum 4 jaroj, mi trejnis blindulojn pri uzado
de komputilo
kaj brajlaj ekranoj.
Se mi estos elektita en la estraro de
LIBE, mi intencas okupigxi pri
nova facebook-pagxo kaj gvidi retan kurson por
francaj komencantoj.
Nedeljka
Lojxajicx:
Mi esperantistigxis en la jaro 1973.
kaj ekde tiam mi aktivas en la
Movado.
Mi instruas Esperanton cxeeste kaj rete kaj
aktivas en LIBE-agado.
Mi kunorganizas virtualajn Esperantosesiojn kadre
de Serbia E-Ligo kies
vicprezidantino mi estas. Mi dejxoris en la estraro
de LIBE kiel gxenerala
sekretario, vicprezidantino kaj nun mi estas gxia
prezidantino.
Mi kunorganizis kelkajn IKBE-n kaj partoprenis en
pluraj
Esperanto-renkontigxojn kaj
kongresojn enlande kaj eksterlande.
Mi klerigxis kiel psikologo en
Filozofia fakultato de Beogrado kaj
magistrigxis pri tiflopedagogio en Fakultato pri
speciala edukado kaj
rekapabligo en Beogrado.
Unue mi laboris kiel telefonistino en
hospitalo, sed poste, dum pli ol
dudek jaroj kiel bibliotekistino en Nacia
biblioteko de Serbio.
Dragan sxtokovicx:
)Kroatio):
Mi naskigxis en la jaro 1960. Post
vizito de baza lernejo, kie mi lernis
ankaux Esperanton, mi estis edukita kiel
telefonisto. Mi laboris 35 jarojn.
Mi havas edzinon kaj filinon.
Kelkfoje mi partoprenis en IKBE-J kaj
estis inter la organizantoj
de IKBE, okazinta en Kraljevica, Premantura kaj
Zagrebo.
Lastajn 20 jarojn mi estis estrarano de LIBE.
Jiri Jelinek:
Mi naskigxis en la jaro 1951. Post
studoj de la konservatorio en
Prago mi laboris kiel muzikinstruisto.
Mi eklernis esperanton en la jaro
1981 kaj dum la UK en Prago en la jaro
1996 mi submetigxis al la lingva ekzameno de meza
grado.
Komence mi kunlaboris kun la redakcio
de cxehxa e-gazeto Auxroro kaj
poste multajn jarojn mi mem estis gxia redaktoro.
Krome mi preparas
Esperantan Ligilon por brajla presado en la
blindulpresejo en Prago.
Joakim Lagartixa:
Mi naskigxis en la jaro 1958-a kaj
komencis lerni e-on en la fora
1983-a. En la tiama mondo, tiel malsama de la
nuna, mi faris la unuajn
pasxojn en Esperantujo, kiel cxiuj, per
korespondado. Postkiam mi akiris la
rudimentojn de la lingvo, mi ekkomencis korespondi
kun multaj homoj,
unue brajle kaj poste perkasede.
Prefere mi elektis por korespondado omojn forajn
de mia realajxo - kaj
geografia kaj lingva - kvazaux por testi, cxu
Esperanto estas fakte
neuxtrala
kaj funkcianta. Per tiu korespondado, mi multe
lernis pri kulturoj
ege diferencaj de la mia. Poste aperis la
komputiloj kaj interreto.
Tiuj teknikajxoj farigxis por mi grava avantagxo,
cxar per skajpo mi povis
kontakti en reala tempo kaj rekte interagi kun
multaj esperantistoj en vera
internacia etoso.
Pasis la jaroj - kaj, pro
diversaj kialoj, nur cxi-auxguste mi havis la
okazon partopreni esperantan internacian
renkontigxon.
Mi uzas interreton cxiutage kaj por
spekti diversajn esperantajxojn kaj
por kontakti amikojn en diversaj regionoj de la
mondo.
Pier Luigi Da Costa
)Italujo):
Naskite en 1941 kaj blindigxinte en sia sepa vivjaro,
li diplomigxxis en instruista lernejo.
E-on li lernis komence de la sesdekaj
jaroj; longe apartenis al la
estraroj de Iabe kaj Libe. Jam pli ol kvar
jardekojn li redaktas la
kvaronjaran revuon "Itala Ligilo".
Lia cxxefa celo en E-ujo estas disponigi
al blindaj e-istoj la rimedojn
por aliri al la e-a kulturo; tial li pretigis
interalie komputilan
version de la Plena Ilustrita Vortaro kun aldono
de kelkaj fakaj
terminaroj kaj gravaj prilingvaj verkoj.
]erner Groen:
naskita en 1952 en Stapelmoorerheide
en Norda Germanio. Post mia
lerneja kaj profesia edukado mi estis soldato kaj
elektronisto,
blindigxis en la agxo de 22 jaroj, kaj poste
laboradis kiel masagxisto
en hospitalo.
Mi estis aktiva en politiko kaj en
multaj volontulaj taskoj dum pli ol
20 jaroj.
En 2014 mi farigxis entuziasma e-isto
kaj en 2019 mi estis elektita
Prezidanto de EBLOGO.
EBLOGO arangxas fizikajn kaj multaj virtualajn
eventojn, inkluzive de la
konstanta "Radio E-o de EBLOGO" per https:\\live.radio.blindzeln.org\1.
Esperanto farigxis grava parto de mia
vivo, rilate al internacia
komunikado sur egala nivelo,
al la ideo de paco kaj al kultura intersxangxo
tutmonde.
Mi kredas, ke kune, per la planlingvo Esperanto,
ni povas plibonigi
la vivon de blindaj homoj en la mondo. Mi petas
vian subtenon.
Du vizitindaj lokoj
La parko de kanaloj
en La Louvi re
La parko La Louvi re, situanta en la
centra regiono de Belgio,
estas pitoreske trasulkita de kanaloj kaj akvaj
vojoj.
Gxi posedas multajn vidindajxojn, kreitajn de la
homa genio.
La Louvi re estas impresa heredajxo de la
industria arkeologio kaj
arkitekturo.
Auxdinte la nomon de la parko, oni
unue pensas pri la centra kanalo,
kiu trapasas gxin kaj pri la ebloj promenadi laux
ties bordo ambauxflanke.
gxiaj hidrauxlikaj sxipliftoj estas en la listo de
tutmondaj heredajxoj
de Unesko.
sxipliftoj. Inter Ville-sur-Haine kaj
La Louvi re funkcias kvar
hidrauxlikaj sxipliftoj jam unu jarcenton. Ili
ebligas venki la akvan
niveldiferencon de 17 m.
En 1888 regxo Leopoldo la Dua inauxguris la unuan.
La konstruado de la kanalo kaj la sxipliftoj
dauxris 32 jarojn (de #ahhe
al #aiag)".
La sxipoj de Kompanio de la Centra
Kanalo, veraj navigiloj por
retroigi laux la tempo, ebligas al la vizitantoj
malkovri tiun hidrauxlikan
heredajxon, ununuran en Euxropo.
La kompanio fakte proponas multnombrajn servojn.
Ekzemple sperti la
hidrauxlikan
sxiplifton de la 19-a jarcento en la centra kanalo;
veturi per trajneto kaj ekkoni la malnovajn teknikojn
de hauxlado;
eniri sxipon, tiratan de cxevalo; ekskursi per
bargxo, ktp.
En la parko funkcias "Rivera
sistemo el navigeblaj vojoj",
kiu por akcepti 1350-tunajn sxipojn,
neprigis la konstruadon de kabla
sxiplifto
en Str ly. Gxi estas la plej granda sxiplifto en
la mondo, venkanta
akvonivelan diferencon de 74 m.
Sciendajxoj. La sxiplifto konsistas
el du trogoj, longaj je 112 m kaj
largxaj je 12 m. Ili pezas po 8000 tunojn. La
tegmento de cxiu el ili
estas tiel granda kiel futbalejo.
La informejo posedas auxdvidajn
aparatojn, planojn, skizon kaj fosiliojn.
Belvidejo kun stirata tablo proponas
vidajxon de la sxiplifto kaj de la
cxirkauxa regiono. Kelkajn kilometrojn for estas
la loko Ronqui res kun
surfaco de 1432 kv.m. gxi funkcias per du trogoj,
kiuj povus akcepti
sxipojn pezajn 1370 tunojn. La niveldiferenco
estas 68 m kaj estas
superata en 40 minutoj!
De la turo en la parko oni povas vidi
la Atomiumon en Bruselo, la
monumentan leonon en Waterloo kaj la sxiplifton de
Str py-Thieu.
Maxime LECHIEN
Armenio
En la komenco de la kvara jarcento
okazis evento, kiu antauxdifinis la
historian evoluon de la armena popolo.
Kristanismo eniris Armenion komence de la unua
jarcento kaj estis
akceptita kiel sxtata religio en 301. Tio
cxi okazis danke al du
gravaj agantoj, Grigor Lusavoricx (kleriganto) kaj
regxo Trdat.
Estas largxe konata fakto, ke la unuaj kristanoj
cxie estis persekutataj.
Grigor Lusavoricx multajn jarojn estis
malliberigita en profundega
foskavego (Khor Virabg), kiu gxis nun estas
konservita kaj estas dezirinda
vidindajxo por turistoj.
En 303 estis fondita la patrina
katedralo Sankta Ecxmiadzin, kiu
gxis nun funkcias kiel spirita centro de cxiuj
armenoj kaj kiel rezidejo de
la eklezia gvidanto.
Kristanismo farigxis la kredo de cxiuj sociaj
tavoloj, fundamento de la
mondkoncepto
de la armenoj. Gxi difinis la moralajn kriteriojn,
stimulis la evoluon
de la armena nacia kulturo.
La kristana kredo, al kiu la armenoj
restis fidelaj dum la jarcentoj,
farigxis baza faktoro por konservado de la
originaleco de armena kulturo
kaj lingvo.
La armena apostola eklezio estas gxis nun la ponto
inter la patrolando
kaj armenaj diasporoj en la tuta mondo.
La historia vivo de la armenoj pasis
en vasta armena montolando.
Preskaux en gxia centro trovigxas monto Ararat,
kiun laux Biblio Dio
destinis
por savi la patriarkon Noa.
La formigxo de la armena popolo komencigxis
cxirkaux 3000 jarojn antaux
Kristo.
Gravan rolon en tio havis gentoj, kiuj apartenis
al la hind-euxropa
lingva familio.
Trovigxante sur la limo de Azio kaj Euxropo, la
armenoj komunikigxis kun
ties kulturoj.
Fakte veran armenan kulturon estigis elementoj de
ambaux civilizoj.
Grave influis la armenan kulturon helenismo.
De tiu pagana epoko konservigxis multaj
arkitekturaj konstruajxoj.
Fama ekzemplo estas la templo de Garni (unua jc.).
Gravega evento de la kultura vivo
estis la kreado, en 405, de armena
alfabeto fare de Mesrop Masxtoc kun subteno de
katolikoso )*) Sahak Partev.
Cxi tion kauxzis la neceso traduki la biblion kaj
ekleziajn diservojn.
Jen la unua frazo tradukita el la biblio:
"Ekkoni sagxecon kaj edifojn,
scii dirajxojn de sagxuloj".
Nia popolo kun pietato konservas por estontaj
generacioj la tombon de
Mesrop Masxtoc en pregxejeto ne malproksime de
Erevano, en vilagxo, kiu
nun estas pilgrimloko.
La kreado de armenaj literoj stimulis
la evoluon de armena
literaturo, kiu formigxis per historiaj,
filozofiaj, teologiaj, natursciencaj kaj belartaj
menslaboroj.
Antaux la invento de la armena alfabeto la popolo
dum jarmiloj uzis
kojnoformajn
skribajxojn. Multo el tio konservigxis gxis nia
tempo.
La mezepoka historiisto de la kvina jarcento,
Movses ? orenaci
verkis konatan Armenan historion.
Ampleksan sciencan heredajxon
postlasis matematikisto, geografo,
kosmologo Anania sxirakaci (7-a jc.).
Lia monumento staras en Erevano, antaux la muzeo
Matenadaran,
kies pleja ricxajxo estas miloj da antikvaj
mezepokaj manuskriptoj.
Erevano, la cxefurbo de Armenio, estas unu el la
plej malnovaj urboj de
la mondo,
samagxa kiel Romo kaj Samarkando. Gxi havas
"atestilon de naskigxo", kiu
estis trovita dum arkeologiaj foslaboroj en la
1950-aj jaroj.
Erevano estas 2783-jaragxa. En la centro de la
cxefurbo
konservigxis kelkaj pregxejoj: Sankta Katogike
(13-a jc.),
Zoravar (17-a jc.), Sankta Sargis (15-a jc.) kaj
aliaj.
Admirinda vidindajxo estas la muzeo kaj fortikajxo
Erebuni, Urartua urbo de
la oka jc. a.K. )**).
Tamen Erevano kaj la tuta Armenio estas ricxa je
belegaj pregxejoj kun
krucosxtonoj.
Krucosxtono estas tre originala esprimo de la
armena arto.
Tio cxi estas iaspeca sxtona ajxuro kun kruco kiel
grava parto,
kaj cxirkaux gxi admirindaj ornamajxoj.
Malsupre de la kruco estas inkrustita la simbolo
de eterneco.
La belecon de la altmonta lago Sevan
(1897 m super la marnivelo),
unu el la plej altaj en la mondo, ne eblas
priskribi per vortoj; Cxi
tion necesas vidi.
Nuntempa Erevano estas antikva kaj
moderna samtempe. Promenante sur
la stratoj oni povas vidi malnovajn konstruajxojn
apud la modernaj, kaj
belegajn kafejojn kaj restoraciojn, akvan parkon,
ktp.
Sub protektado de Unesko, la armena
popolo kaj la tuta kristana
mondo festis en 2001 la 1700-jarigxon de
kristanismo cxe ni. Fare de
sxtata organiza komitato estis pluraj specialaj
arangxoj. La plej gravaj
estis inauxguro de pregxejo Grigor Lusavoricx en
septembro, pilgrimado
al la sanktaj lokoj kaj vizitoj al historiaj
vidindajxoj.
Lida ELBAKJAN
(*) Titolo de la cxefpastro de la
armena kaj de iuj aliaj
orient-kristanaj eklezioj.
(**) Urartuo jam estis politike grava
regiono dum la inter-traktadoj
kaj -bataloj inter Asirio kaj la hititoj en la
17-a jc. a.K.
Du legindaj
libroj
Vojagxante kun
Marko Polo
cxu eblas vojagxi tra la tempo?
Kion vi faras, se vi volas viziti
Italion? Vi simple, se vi havas
tempon kaj monon, konsultas vian Pasportan Servon,
iras al la plej
proksima stacidomo, acxetas bileton kaj post
kelkaj horoj en trajno vi
estos (ekzemple) en "la Eterna Urbo"
Romo.
Tamen se vi volas viziti ne la modernan Romon, sed
tiun de Cezaro aux
Auxgusto, kion vi faru?
cxu viziti la ruinejojn de la Forumo?
cxu eble kun dika gvidlibro, kiu klarigas la
signifon de la restintaj
sxtonaroj?
Mi ne scias, cxu tio kontentigos vin aux ne. Sed
mi iomete dubas.
Se vi volas viziti la antikvan Romon, tiam vi iru
ne al la fervojo, sed
iru al via libro-bretaro
(aux -vendejo), elektu unu aux du volumojn de
antikvaj verkistoj kaj
eklegu.
Tiel antikvuloj mem interparolos kun vi. Kaj vi
ekscios, kion ili
pensis, auxdis kaj vidis,
kaj ne tion, kion ni pensas, ke ili pensis....
Sed mi ja recenzas "La libron de
mirindajxoj" de Marko Polo.
Do kial mi komencis de Italio? cxu cxar li estis
veneciano, italo?
Jes ja, sed estis alia kauxzo.
Tiu e-a traduko povas esti por vi vera
tempovojagxilo
en la epokon jam pli ol 700 jarojn for de ni.
Tiu epoko estis epoko de grandaj konfliktoj.
Pri la krucmilitoj inter la kristanoj kaj
islamanoj ni ja, eble,
ankoraux rememoras,
sed samtempe Okcidenton minacis alia imperio:
gxingishano komence de la 13-a jarcento fondis la
mongolan mondimperion.
Tiu imperio iom post iom englutas ne nur Cxinion
kaj Mongolion,
sed baldaux preskaux cxion en Azio, inkluzive de
Irano, Irako,
pli malpli Turkio kaj de grandaj partoj de la
orienta kaj meza Euxropo.
En la jaro 1241 apud Lignico
)Pollando) kaj poste apud Vieno
la okcidentanoj sukcesis kontrauxstari kaj rebati
la malamikajn
soldatarojn.
En 1370 tiu giganta imperio suferis gravan baton:
Cxinio, longtempe
mongola teritorio,
sukcesis venki kaj elpusxi la mongolan dinastion.
Tiu politika sxangxo ankaux tre influis la cxinan
vivon:
la nun ekreganta Ming-dinastio malpermesis,
ekzemple, cxiujn religiojn,
kiuj ne
estis origine cxinaj, sed permesataj kaj tolerataj
aux ecx subtenataj de la
mongoloj kiel ekzemple, la kristanismon.
Sed inter tiuj gravaj datoj por la
historio de la mondo, la patro kaj
onklo de Marko Polo en la sesdekaj jaroj de la
13-a jarcento kaj poste
ankaux Marko mem (1272 gxis 1296)
vojagxis al la malproksimega Azio.
Ni ne forgesu, ke oni marsxis, eble, du aux tri
jarojn piede por atingi la
cxefurbon de la mongoloj, la nunan Pekinon.
Tamen la Poloj ne estis la unuaj
euxropanoj kaj ankaux ne la lastaj,
kiuj komencis la vojagxon kaj sukcesis vivaj
reveni.
Marko mem mencias aliajn, kiujn ili dum la vojagxo
renkontis.
Sed por ni Marko Polo kaj lia libro tial estas
tiel grava, cxar la aliaj
ne postlasis tiom da informoj kiel li.
Tiu merito por Marko kaj felicxo por ni, la
posteuloj,
estis kauxzita de malfelicxa evento en la vivo de
Marko.
Lia gepatra urbo Venecio malvenkis en milito
kontraux Gxenovo
kaj li igxis malliberulo. Sed dum la restado en la
mallibero (inter 1298
kaj 1299)
li diktis sian verkon al Rustichello. Fakte sen
tiu cxi persono,
versxajne, neniu plu scius ion pri la fama vojagxo
de la Poloj.
Sed nun ne imagu, ke Marko diktis en senluma kaj
malpura mallibereja
cxambracxo!
Altklasaj malliberuloj kiel ili, gxuis certajn
privilegiojn, kaj povis,
ekzemple, promeni,
akcepti vizitojn de amikoj, renkontigxi, ktp.
Tiu traduko el la malnova franca
sukcesas tre bone redoni la etoson
de tiu fora epoko. La tradukinto Daniel Moirand
kreis verkon, kiu
dum legado preskaux sxajnigas, ke vi auxdas la vocxon
de Marko,
diktante al vi siajn aventurojn.
Sed cxar ja la tempoj preterfluis kaj sxangxigxis,
necesis ne nur bona
traduka kapablo.
Por helpi al la leganto vojagxi al la tempo de
Marko, necesas informoj
pri la tempo kaj gxiaj cirkonstancoj.
Tiujn abunde kaj en suficxa, ne troa kvanto donas
la antaux- kaj postparolo
kaj la multaj piednotoj.
Per ili vi havas enkondukon en la epokon laux la
hodiauxa scienco kaj scio.
Mi gratulas al Daniel Moirand, cxar li sukcesis
verki libron, kiu ne nur
estas bona, sed, certe, almenaux samaltkvalita
kiel traduko en unu el la
naciaj lingvoj.
Estu pli da tiaj libroj en nia lingvo!
Wolfram ROHLOFF
Serio Oriento-Okcidento, vol. 34.
Unu grandan rondon
familian
La libro "Monda Federacio?
Ampleksa Analizo de Federacia Mondregistaro"
de profesoro Ronald J. Glossop meritas seriozan
atenton de cxiuj
esperantistoj.
Tio direndas cxar, same kiel la auxtoro de la
libro, mem esperantisto,
cxiuj esperantistoj cxie ankaux preferus vivi en
la mondo,
en kiu pli bona kaj pli justa politiko regus super
ni.
Tio memorigas lastatempan aludon de Humphrey
Tonkin, kiam li trafe demandis
"Pro kio nia Esperanto?" kaj pledis ke
ni, pli ol antauxe, strebu al tio,
kion li nomis dinamika kaj aganta tutmonda
Esperanta
Internacio;
io simila al Amnestio Internacia.
Ronald Glossop pasie kaj forte
argumentas, ke la nuntempa politika
registara stato de la mondo estu reformata kaj
plibonigata.
Malgraux memevidenta sindedicxo al la
ideo de mondregistaro, li honeste
kaj klere prezentas la argumentojn kaj por kaj
kontraux la ideo de
mondregistaro.
Fine li montras erudicie, ke pasxo antauxen atingi
tian pli sanigan mondon
estu formo de monda federacio; federacio, en kiu
ni cxiuj
estus civitanoj de la mondo, anstataux esti nur
civitanoj
de niaj denaskaj naciaj kaj multnaciaj sxtatoj.
Nur tio helpos nin abolicii la aktualan hxaosan
politikan militeman
staton de la mondo.
La esperanta versio de la libro
aperis en la jaro 2001, dum la angla
eldono
datigxas je 1993. La malmolkovrila, klare presita
esperanta eldono
estas elangligita de la auxtoro mem kunlabore de
Johano Rapley
kaj enhavas novan finan 9-an cxapitron
gxisdatigitan.
Sekvas el tio, ke kaj la originala
angla verko kaj la fina #9-a cxapitro
antauxis la terurajn eventojn de la 11-a de
septembro 2001 kaj pli grave,
tiujn, kiuj estas okazintaj poste: la atakoj de
Usono kontraux
Afganio kaj la militemaj deklaroj de la Prezidento
de Usono kaj liaj
konsilistoj.
La libro enhavas la sekvantajn
cxefajn cxapitrojn ; enkonduko, bazaj
konceptoj,
rilato inter juro kaj registaro, argumentaro por
federacia mondregistaro,
polemiko kontraux federacia mondregistaro,
la mondfederista respondo, proksimigxe al
demokrata monda federacio,
resumo kaj komentario, gxisdatigo, specimena
bibliografio,
sigloj kaj indekso.
Kiel la unua indiko pri tio, kio
sekvos, frape, en la komenco de la
libro, ni legas la dedicxajn vortojn "Por la
evoluanta monda komunumo".
Komentariistoj pri federalismo ofte
priskribas gxin kiel specon de
jurismo; kulminon de la koncepto de rego de la
juro.
La kialo estas tio, ke la disdivido de povoj en
federaciaj politikaj
sistemoj
estas afero de konstitucia juro, antauxe
interkonsentita de cxiuj
individuaj sxtataj unuoj,
kiuj intencas konsistigi aldonan federacian
sxtaton.
Post kreo de la nova federacia sxtato, disputoj
pri la amplekso de tiuj
apartaj povoj
solvigxas pli ofte fare de jugxistoj ol fare de
politikistoj.
Notindas, ke la plimulto de komentariistoj pri
federalismo estas juristoj.
Tiu cxi libro estas escepto el tia
gxeneralajxo kaj do tiuj, kiuj
intencas
legi la libron, ne estu fortimigitaj de mia aludo
al juro!
Ronald Glossop profesie estas
filozofo, ne juristo.
Krom esti bone konata usona esperantisto, li
aktivas ankaux en la
internaciaj movadoj
Federacio Monda kaj Amnestio Internacia.
Lauxdinda ekzemplo de la supre menciita
aludo farita de Humphrey Tonkin.
La libro komencigxas per la diro de William
O. Douglas, eksjugxisto
de la Usona Supera
Kortumo,
kiu deklaris: "Mondfederacio estas ideo, kiu
ne mortos. cxiam pli kaj
pli da
homoj venas al la konkludo, ke la paco devas esti
pli ol pauxzospaco,
se ni volus pluvivi; ke la paco estas produkto de
legxaro kaj socia ordo;
kaj ke tia legxaro estas esenca kondicxo, por
ke la potenco de armiloj
ne regu la mondon".
Se oni interpretas tiun cxi diron
kiel esprimon de optimismo pri
baldauxa atingo de iu mondfederacio, bedauxrinde,
sxajnas al mi, ke la
okazintajxoj de 11-a de septembro 2001 kaj tiuj,
kiuj okazis poste, faras
la vortojn de jugxisto Douglas tro esperigaj.
Mi klarigu tion. Estas vera aforismo,
ke "tiuj, kiuj posedas potencon,
malofte pretas volonte fordoni gxin." Tion
oni devas diri, cxar, se
iam estis dubo pri tio, la agoj de la usona
registaro post la 11-a de
septembro elmontras la gigantan amplekson de la
potenco de Usono, kaj
ekonomia kaj militeca, en la nuntempa mondo,
potencon, kiu multe superas
la potencojn de cxiuj aliaj sxtatoj. Neniu,
posedanta tian potencon,
libere volas perdi gxin.
La baza ideo de federalismo estas, ke
la membraj sxtatoj de la
federacio,
kiel kondicxon de membrigxo en la federacio,
transdonu iujn el siaj
antauxaj potencoj al nove kreota federacia sxtato.
Kiel membraj sxtatoj,
cxiu egalas la alian. Iugrade, la fordono malfortigas
cxiujn kaj aparte
tiujn, kiuj antauxe havis pli grandan potencon.
Malgraux tio, konsekvenco
estas, ke praktike la potenco de la nova
federaciigita sxtato baldaux
superas la potencon de cxiu el la membraj sxtatoj.
Estus naive pensi, ke Usono, kiel nuntempe
estrata, volonte fordonus
potencon, kiun gxi gxis nun gxuas.
Sxajnas al via recenzanto, ke la nuntempa usona
registaro, kune kun siaj
bonaj konataj sintenoj al tiaj aferoj, estas la
plej granda malhelpo
kaj bariero
al atingo de ia ajn mondfederacio. Lige al la hxaosa kaj
dangxera sxtato de nuntempaj
inter naciaj mondaferoj, kiu povas dubi
ke ia sistemo, pli bona ol tio kion ni nun havas,
estas urgxe bezonata!
En sia libro Ronald Glossop forte
argumentas, ke la nuntempaj
Unuigxintaj Nacioj (UN) nek efike, nek
demokratie reflektas nuntempajn
bezonojn de la popoloj de la mondo.
Kiel usonano, gxuanta federacian sistemon en sia
propra vasta lando, la
sistemon, kiu, malgraux siaj enlandaj problemoj,
sukcese unuigas 50
apartajnsxtatojn, li argumentas, ke tiu federacia
principo estu aplikata al
la tuta mondo; ne nur ke la mondo bezonas sian
propran tutmondan
registaron,
sed ke tiu monda registaro devas esti speco de
federacio; ke la
politika kaj jura konceptoj de federalismo estu
aplikataj al la tuta mondo.
Pro la fakto, ke nur minoritato de
popoloj vivas sub federaciaj sistemoj
kaj ecx inter tiuj, kiuj havas tian sperton,
multaj nur tre suprajxe
komprenas, kio estas federalismo aux kiel gxi
funkcias, Ronald Glossop
uzas la komencajn pagxojn de la libro por klarigi
tiajn bazajn konceptojn.
Tion li faras bonege.
Faktoro, komuna al cxiuj federacioj,
estas parta aux plena akcepto
de la principo, ke registaraj povoj nature
dividigxas en tri bazajn
kategoriojn:
legxdonajn, ekzekutivajn kaj jugxajn; kaj aldone,
akcepto de la
principo de disdivido de tiuj cxi povoj inter la
membraj sxtatoj de la
federacio, t.e. inter la kreita centra federacia
registaro kaj gxiaj
membraj sxtatoj.
La maniero distribui tiujn povojn ne cxiam samas;
ekzemple,
Usono kaj Auxstralio gxenerale donas specifajn
elektitajn povojn al
la centraj federacia registaro kaj parlamento,
lasante la ceteron, ofte
ne listigitan, al la konstituantaj membraj sxtatoj.
Kanado faras la kontrauxon.
Pro la fakto, ke en la koro de
federalismo estas la koncepto de
akceptata divido de povo kun la sekva legxa
limigado de potenco, la apliko
de la koncepto povas funkcii pace kaj efike, nur
se cxiuj partioj de
federacia unio libervole akceptas tiujn bazajn
faktojn, kaj konsentas,
ke disputoj inter ili pri la amplekso de
individuaj potencoj estu solvataj
per sendependa sistemo de tribunaloj.
Plej multaj federacioj originas el la
sento kaj kredo, ke, kvankam la
konstituantaj partoj, la federaciigxontaj sxtatoj,
ne volas perdi cxiujn
siajn individuajn identecojn kaj potencojn, ili
ankaux volas profiti
de la fakto, ke unuigxo pli ofte ne profitigos
cxiujn partiojn.
Tiaj sentoj kaj kredoj superregas la sintenojn, ke
potencaj sxtatoj ne
volas
malplifortigi siajn potencojn, kaj malfortaj
sxtatoj ne volas droni en
la kreota pli potenca federacia sxtato. Por atingi
tion, kompromisoj
neeviteblas.
Por ilustri la diferencon inter
federacioj kaj konfederacioj, Ronald
Glossop
rememorigas al ni, kiel, konstitucie, kiam la
unuaj 13 britaj kolonioj
ribelis kaj deklaris
siajn sendependigxojn de Britio en 1776, ili unue
elektis ne federaciigxi
sed nur konfederaciigxi. Li emfazas la diferencojn
inter la du
konceptoj, dirante, ke tiu cxi unua konfederacio
tiom ofte malbone kaj dangxere stumblis, ke en
1789 la gvidistoj
de la 13 tiamaj novaj sendependaj sxtatoj decidis
nuligi sian
konfederacion kaj federaciigi sin, do kreante la
nuntempan Usonon.
Ronald Glossop similigas la situacion
de la 13 ekskolonioj gxis
1789 al tiu en la nuntempa mondo.
Malgraux multaj diferencoj, li similigas la
sxtaton de la 13 novaj
sendependaj sxtatoj rilate al sia konfederacia
registaro, al la rilatoj
inter UN kaj gxiaj nuntempaj suverenaj membraj
sxtatoj.
Li trafe memorigas al ni, ke UN ne
estas federacio aux ia formo de
registaro; ke
gxi estas nur speco de malfortega asocio de
kunlaboro inter
la naciaj sxtatoj de la mondo, kiuj
cxiuj retenas siajn suverenajn rajtojn. Tial estas
dubinde, cxu gxi meritas
ecx la nomon de konfederacio.
Strukture, gxi estas ankaux treege maldemokratie
starigita kaj regata
per la garantiitaj vetoaj rajtoj, donitaj en la
Sekureca Konsilio al
5 el la plej privilegiitaj potencaj naciaj sxtatoj
en la mondo. Dum tiuj
5 potencaj sxtatoj dominas la Sekurecan Konsilion,
tiujn vice dominas
Usono.
Ronald Glossop volonte agnoskas, ke
krei demokratian kaj justan sistemon
de monda federacio estos tre malfacila kaj
grandega defio. Lia
espero estas, ke iel UN iam estos reformita kaj
igxos vera demokratia
federacio de la popoloj de la mondo.
La nuntempa nombro de membraj sxtatoj
de UN estas 199, kaj estas
atendate, ke baldaux alia malgranda, malforta
sxtato, Orienta Timoro,
membrigxos. Ne estos facile juste akomodi
pretendojn kaj esperojn de
tiaj miniaturaj sxtatoj, kia Orienta Timoro,
en ia estonta monda
federacia registaro,
en kiu samtempe giganta sxtato kiel Usono ankaux
membras.
Aldone, ni ne forgesu, ke multaj popoloj de la
mondo ankoraux ne
posedas propran sxtaton kaj ankoraux luktas por
ekposedi gxin.
Kvankam ne cxiuj sukcesos, iuj ja atingos tion.
Kompare kun tio, kio estas okazanta en Euxropo,
federaciigi la tutan
mondon estos tre malfacile.
Ronald Glosop trafe diskutas
malfacilajxojn kaj konvinke prezentas
la argumentojn por kaj kontraux la ideo de monda
federacio.
Li penas refuti la kontrauxajn argumentojn, donas
resumon, kaj fine
pledas por
sia preferata federacia solvo. Klarigxas, ke li
havas neniujn iluziojn
pri la malfacileco de la tasko.
Kvankam mondfederaciigxo ja signifas,
almenaux teorie, malfortigon de
potenco, (imagu Usonon kiel centrigitan sxtaton
kaj ne kiel
federaciigitan),
pro la havebleco gajni novajn ecx pli grandajn
potencojn en
nove kreita monda federacio, la demando levigxas,
cxu Usono, jam fakte
kaj reale la plej potenca sxtato en la mondo,
bonvenigus sxancon pravigi
jure kaj konstitucie sian fakte superan potencon
ene de ia nova jura
mondfederacio.
Pro tio, Ronald Glossop lerte emfazas
la gravecon havi en iu ajn
mondfederacio demokratiajn rimedojn responsigi
tiujn, kiuj estros kaj
gvidos .in. Iel tiuj responsigaj rimedoj devos
doni finajn potencojn al
la popoloj de la mondo kaj ne al la
potenculoj sxtataj, korporaciaj aux
individuaj.
Winston Churchill iam diris, ke
"demokratio estas la plej malbona sistemo de
regado gxis oni konsideras
la alternativojn! Se estas malfacile demoktratiigi
multajn landajn sociojn,
kiom pli malfacile estos demokratiigi la tutan
mondon, funkciantan kiel
unu granda monda federacio.
Tamen, banale dirate aux ne, la politika mondo, en
kiu ni vivas,
sendube, estas malsana. Eblas diri, ke gxi
prezentas sin simile al tio,
kiel la landoj de la 18-a jarcento prezentis sin
al la angla filozofo
Thomas Hobbes, kiu opiniis ilin esti senbridaj,
hxaosaj, senlegxaj kaj
tro perfortemaj; socioj, en kiuj perforto kontraux
malfortuloj estis
normo. La solvo, proponita de Hobbes en lia fama
verko "La Levjatano"
(angle The Leviathan), helpis akceptebligi kaj
normaligi la
koncepton de la moderna landa suverena sxtato, cxu
nacia, cxu multnacia,
cxu ecx ne nacia. sxtatoj kaj nacioj ambaux estas
hom-artefaritaj konstruoj.
Ene de la landoj.teritorioj de la
bone funkciantaj sxtatoj, uzo de
perforto
estas legxe malpermesata, escepte fare de la
sxtato mem, kaj tiam,
nur kiam pravigataj demokratie. Krimaj agoj estu
puneblaj nur fare de
iu sxtato. Perfortajxoj, ecx kiam faritaj de
sxtato, cxiam estu bedauxrind-
ajxoj kaj pravigataj nur cxe socia
bezono havigi ilin, laux la demokrataj fundamentaj
legxoj de la aparta
sxtato.
La celo de la recenzata libro estas
helpi persvadi nin, ke la mondo,
malgraux multaj malfacilajxoj menciitaj, ja
bezonas similan solvon,
kiel Hobbes proponis al la pli malgrandaj
politikaj unuoj de sia tempo.
Sen scio pri tio, kio estis okazonta
post la 11-a de septembro, en
cxapitro "Proksimigxe al Demokrata Monda
Federacio"
Ronald Glossop prove alfrontas la problemon kiel
alproksimigxi al ia
mondfederacio.
Kiel iniciati tian projekton? Li sugestas, ke,
cxar la malvarma milito
estas malantaux ni, ni nun agu por konverti UN en
tian mondan federacion.
Ne mankas malhelpoj sur tiu vojo. Pro la eventoj
post la 11-a de septembro
oni pli pesimismigxas pri la sxancoj, ke oni
baldaux atingos
tion. Kiel la kvin sxatoj, kiuj nun posedas
vetoajn rajtojn en la
Sekureca Konsilio,
interkonsentu fordoni tiajn rajtojn?
Menciindas kelkaj agoj, kiuj
pruvas malemon de la nuntempa registaro
de Usono al iu propono plifortigi UN aux iri
antauxen al ia formo de
mondregistaro.
Usono ofte ne pagas siajn kotizojn
por puni UN.
La iniciato starigi sendependan
mondan kriminalan tribunalon por jugxi
akuzatojn pri internaciaj krimoj, krimoj similaj
al tiuj kontraux Usono
en la 11-a de septembro, estas forte oponata de la
usona registaro, cxar
alie eblas, ke usonaj militistoj
iam estos kondamnataj de gxi.
La emo pasxi for de jam akceptitaj
traktatoj, ekzemple la Kioto
Protokolo,
temanta pri tutmonda varmigxado, la anoncitaj
intencoj
kontraux la Kontrauxmisila Traktato,
kontraux nukleaj prov-eksplodigoj,
novaj protokoloj temantaj pri biologiaj kaj kemiaj
armiloj,
kaj plej lastatempe, cxe Guantanama Golfeto
en Kubo,
la rifuzo doni al la kaptitoj el Afganio la
rajtojn de militkaptitoj,
la minacoj kontraux aliaj landaj registaroj.
Kio okazos, se Usono decidos ataki Irakon?
Supozeble, la intenco estas
denove ignori UN.
Ne eblas ne diri, ke la ideo de
monda federacio, kvankam necese
gxusta kaj lauxdinda, estas nur iom pli
ol utopia revo en la nuntempa mondo.
Tion, mi suspektas, la lauxdinda auxtoro de tiu
cxi bonega libro agnoskus.
Tamen, tiel nomataj perditaj kauxzoj
ne cxiam estas perditaj.
Mil jaroj estis bezonataj antaux ol grandaj partoj
de Euxropo povis gxui
pacon,
kaj ecx nun ne cxiuj partoj. Ni ne forgesu, ke
estas pli ol 200 jaroj
de kiam la propono uzi metran sistemon estis unue prezentita
al la mondo.
Iuj landoj de la mondo ankoraux ne uzas gxin.
En mia propra lando Auxstralio ni
bezonis pli ol 100 jarojn, antaux ol
ni sukcesis fine abolicii la fifaman blankan
auxstralian enmigradan
politikon.
Ecx nun multaj el ni ankoraux trovigxas mense sub
influo de tiu politiko
de supereco kaj aparteco.
Nia propra Esperanto, neuxtrala kaj
relative facile lernebla kaj uzebla
internacia lingvo, ankoraux ne estas pli ol
margxene uzata tra la mondo.
Tiuj, kiuj subtenas la noblan ideon
de Monda Federacio, tiuj,
kiuj lauxdas la lertajn kaj progresigajn pledojn
de profesoro Ronald
Glossop, ne perdu esperon. Intertempe, tiu cxi
libro kuragxigos ? iujn,
kiuj strebas atingi pli racian, demokratian solvon
por la monda politika
registara problemo.
Kep ENDERBY
Du poemoj de Geraldo
Mattos
PERFEKTULINO
Vi estas bela! Flirtas via haro
Kisata de pasiigitaj ventoj
Kaj tion, kion via okulparo
Rigardas, tuj animas vivosentoj.
La nevenkeblan tiron de la tentoj
Posedas viaj trajtoj sen eraro
Kaj viaj mamoj dum koler-momentoj
La fluson montras de tempesta maro.
En la beleco vin ne venkas Frine:
La tuta via korpo diojn ravas
Kaj homojn frenezigas halucine....
Sed ve! vi ne perfektas, nur pro tio,
Ke vi interne de la brusto havas
Ne koron, sed amason da glacio....
AKVOJ VOLUPTAJ
Mi vidis: kun la korpo kaprice
etendita
sur la legxera sablo de plendmurmura bordo,
si kusxis en la molo de pozo aminvita,
montrante la spektaklon de rava trajtagordo.
La ondajn movojn sekvis la ritmo
sangekscita
de sxiaj mamoj indaj je kiso kaj je mordo;
atingis tusxebrie jam maro infinita@
gxis sxiaj logaj kruroj, en sugestia tordo.
sxi levis sin, depusxis la sablon de
la flankoj
kaj plongxis en la sinon de dolcxaj sxauxmoblankoj;
la maro sxin akceptis per amdeklara zumo!
La ondoj (mi gxin vidis!) sxin
stringostrecxe gxuis
kaj kiam sxi emergxis, seksincititaj fluis
el sxia mam' kaj ventro, sub sxia
bankostumo....
kompletigaj informoj pri esperanta ligilo
redaktoro: Olena Posxivana
velika dijivska
22/226
UA-49068 _Dnipro,
Ukrainio
(R.p.:
amatalena(cxe)ukr.net)
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01
_Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01
_Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.:
lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
por ricevi la revuon retposxte
skribu al: masenkoai(cxe)mail.ru
------------------------------------
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S.
Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca,
Italio
(r.p.:
dacostapl(cxe)gmail.com)
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo Da Costa Libe)
cxe Banca Nazionale del Lavoro
(mallonge BNL)) en Lucca
uea-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
(la lasta numero de "Esperanta
Ligilo" legeblas ankaux en la retejo
de Libe:
www.libe.slikom.info)
Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE)
Numero 2 Februaro 2025
Enhavtabelo
De la redaktanto.
cxu alvoko, cxu rememorigo.
La kiso =rakonto=.
Hundo sen mastro =rakonto=.
<Age =rakonto=.
La bovinoj de la parohxestro =rakonto=.
Antaux nekrologo.
De la
redaktanto
En la januara numero mi jam klarigis
pro kio la revuo aperas nun en
nekutima formo/ Ankaux cxi tiu numero =la lasta,
mi esperas+= estas
nekutima,
cxifoje pro tio, ke la rakontoj en gxi ne estis
verkitaj en Esperanto, sed
ilia auxtoro, svedo, tiom placxis al mi, ke
mi volas dividi kun la
legantoj
la plezuron ricevitan tra liaj rakontoj, des pli
ke Sten Johansson
ilin tradukis en tiel belan Esperanton, ke oni
vere havas la impreson
legi originalasojn!
cxu alvoko, cxu
rememorigo
certe vi cxiuj, karaj legantoj,
memoras la literaturan konkurson
lancxitan de LIBE/ Kelkaj legantoj tuj reagis
sendante siajn verkojn/ Aliaj
eble intencis tion fari, sed hezitis, eble pro tio
ke ili taksis ne
suficxan sian talenton; aliaj eble ecx forgesis/
Nu, kiam vi ricevos cxi tiun numeron
versxajne estos jam tre proksima
la tridek unua de marto, limdato por
la ricevo de la sendajxoj por la konkurso: ne plu
hezitu! tuj verku kaj
sendu vian kontribuajxon/ Eble vi ecx ne
bezonas verki, cxar en iu
kesto kusxas rakonto, poemo aux ecx eseo
kiun vi iam verkis sed neniam
kuragxis aperigi/ Ecx tiuj forgesitaj kreajxoj
tauxgas. Kaj memoru, ke vi
rajtas partopreni ecx en du brancxoj kaj ecx
per du verkoj por cxiu el ili/
Agu tuj! La fino de marto jam
proksimas!
Red.
LA KISO
Estis iam juna knabino kaj tre juna
viro/ Ili sidis sur sxtono cxe
terpinto
kiu elstaris en lagon, kaj la ondoj
plauxdante atingis gxis iliaj piedoj/
Ili sidis silentaj, cxiu en siaj pensoj,
rigardante la sunon subiri/
Li pensis, ke li volonte kisus
sxin/ Kiam li rigardis sxian busxon,
sxajnis al li ke gxuste tio estas gxia celo.
Sendube li jam vidis
knabinojn
pli belajn ol sxi, kaj efektive li enamigxis
al alia, sed tiun li certe
neniam rajtos kisi, cxar sxi estas idealo
kaj stelo, kaj !,die Sterne,
die begehrt man nicht!, =*=/
sxi pensis, ke sxi volonte
spertus ke li kisu sxin, cxar tio donus
al sxi
okazon vere koleri al li kaj montri kiel
profunde sxi malestimas lin/
sxi ekstarus kaj zorge kunigus la
jupojn cxirkaux sin, jxetus al li
rigardon
plenan de glacia moko kaj forirus, neklinita
kaj trankvila
kaj sen superflua urgxo/
Sed por malhelpi al li diveni sxiajn
pensojn, sxi diris mallauxte kaj
malrapide:
"cxu vi kredas ke trovigxas vivo post
tiu cxi?"
Li pensis, ke estus pli facile
kisi sxin se li respondus jese. Sed
li ne precize memoris, kion li eble jam
aliokaze diris pri la sama temo,
kaj li timis veni en memkontrauxdiron/ Tial li
rigardis profunde en
sxiajn okulojn kaj respondis:
"Trovigxas momentoj kiam mi
pensas tiel/"
Tiu cxi respondo treege placxis
al sxi, kaj sxi pensis: Mi tamen sxatas
liajn harojn, kaj ankaux lian frunton/ Domagxe nur,
ke lia nazo estas tiel malbela, kaj li ja estas
sen pozicio -
nura studento kiu faros sian preparan
ekzamenigxon/
Li ne estis tia fiancxo, per kia sxi povus inciti
siajn amikinojn/
Li pensis: Nun mi certe povos
kisi sxin. Sed li tamen terure timis; li
neniam ankoraux kisis knabinon de bona familio,
kaj li ne sciis cxu povus
esti dangxere/ sxia patro dormis en hamako
ne malproksime, kaj li estis
la urbestro/
sxi pensis: Eble tauxgos ecx pli
ke mi frapu al li la vangon, kiam li
kisos min/
Kaj sxi ankoraux pensis: Kial li
ne kisas min, cxu mi estas tiel
malbela
kaj malagrabla?
Kaj sxi klinis sin super la
akvo por speguligxi, sed sxia bildo estis
rompita de la ondado/
sxi plu pensis: Mi scivolas
kiel povos sentigxi kiam li kisos min/
Efektive sxi nur unufoje estis kisita, de
leuxtenanto post balo en la
urba hotelo/ Sed li tiel malbonodoris de puncxo
kaj cigaroj,
kaj kvankam lia kiso iomete flatis sxin, cxar li
tamen estis leuxtenanto,
sxi cetere ne tre alte taksis tiun kison/ Kaj
krome sxi malamis lin,
cxar li poste
ne svatigxis al sxi nek entute zorgis pri
sxi/
Dum ili sidis tiel, cxiu en
siaj pensoj, la suno subiris, kaj
krepuskigxis/
Kaj li pensis: cxar sxi restas cxe
mia flanko, kvankam la suno estas
for kaj krepuskigxas, povas esti ke sxi ne tro
malsxatus se mi kisus sxin/
Kaj li malrapide metis la brakon
cxirkaux sxian kolon/
Tion sxi tute ne atendis/ sxi imagis,
ke li nur simple kisos sxin, kaj
sxi frapos al li la vangon kaj foriros kiel princino/
Nun sxi ne sciis
kion fari; sxi ja volis koleri al li, sed sxi ne
volis malhavi la kison/
Tial sxi sidis tute silenta/
Tiam li kisis sxin/
Sentigxis multe pli strange ol
sxi antauxe pensis, sxi sentis sin
paligxi
kaj senfortigxi, kaj sxi tute forgesis ke
sxi devas frapi al li la vangon
kaj ke li estas nura studento kiu faros la
preparan/
Sed li pensis pri unu loko en libro
de religiema kuracisto pri
"Genera vivo de l. virino",
kiu tekstis: "Oni evitu meti la geedzan
kunigxon sub la regon de volupto"/
Kaj li pensis, ke devas esti tre
malfacile tion eviti, kiam ecx kiso povas
fari tiom/
*
Kiam la luno aperis, ili
ankoraux restis kisante/
sxi flustris en lian orelon:
"Mi amas vin de kiam mi
unuafoje vin vidis/"
Kaj li respondis:
"Por mi neniam trovigxis en la
mondo iu alia ol vi/"
=*= "La stelojn oni ne
avidas" (Goethe)/
Hjalmar S:oderberg
HUNDO
SEN MASTRO
Viro mortis, kaj post lia morto
neniu prizorgis lian nigran hundon/
La hundo longe kaj amare funebris pri li/
Gxi tamen ne kusxigxis por morti
sur la tombo de sia mastro, eble pro tio ke
gxi ne sciis kie tiu
trovigxas,
eble ankaux pro tio ke gxi esence estis hundo juna
kaj gaja, kiu
ankoraux sxajnis havi konton por reguligi kun la vivo/
Trovigxas hundoj duspecaj: tiaj kun
mastro, kaj tiaj sen mastro/
Laux la eksterajxo tiu distingo ne
gravas; senmastra hundo povas esti
same grasa
kiel la aliaj, ofte ecx pli grasa/
Ne, la diferenco trovigxas aliloke/ Por
hundo la homo signifas eternon,
providencon/ Mastron obei, sekvi, fidi: jen
por tiel diri la senco de
hunda vivo/
Estas vere, ke gxi ne dum cxiu minuto de la
tago pensas pri sia mastro,
kaj ke gxi ne cxiam akompanas lin cxekalkane;
ne, gxi ofte vagas tute sola kun afereca mieno dum
gxi priflaras
domangulojn,
ligas rilatojn kun siaj samspeculoj kaj
kaptas oston, se tiel eblas,
kaj zorgas pri multo; tamen en la momento kiam
gxia mastro fajfas,
cxio cxi malaperas el gxia hunda cerbo pli
rapide ol kiel skurgxaj
batoj elpelis la vendistojn
el la templo; cxar gxi scias, ke unu afero
estas necesa/ Kaj gxi forgesas
sian domangulon kaj sian oston kaj siajn
kompanojn kaj rapidas al sia
mastro/
Tiu hundo, kies mastro mortis
en maniero kiun la hundo ne sciis, kaj
estis entombigita en loko kiun la hundo ne
konis, dumlonge funebris
pri li; sed kiam pasis tagoj kaj nenio okazis, kio
povus memorigi gxin
pri la mastro, gxi forgesis lin/ En t iu strato,
kie gxia mastro iam
logxis,
gxi ne plu flaris la odoron de liaj spuroj/
Kiam gxi ludis sur herbejo kun amiko, ofte fajfo
trancxis la aeron,
kaj sammomente la amiko malaperis kiel vento/ Tiam
gxi strecxis la orelojn,
sed neniu fajfo similis tiun de gxia mastro/
Do gxi forgesis lin,
kaj gxi forgesis ankoraux ion: gxi forgesis
ke gxi iam havis mastron/
gxi forgesis, ke iam ajn estis tempo,
kiam gxi ne konsiderus ebla por
hundo
vivi sen mastro/ gxi igxis hundo pri kiu
direblus, ke gxiaj bonaj tagoj
forpasis, kvankam nur en senco interna, cxar pri
mondajxoj gxi suficxe
prosperis/
gxi vivis tiel, kiel hundo povas vivi:
gxi foj-foje sxtelis bonan tagmangxon sur la
vendoplaco kaj ricevis
bastonadon,
kaj havis amaferojn, kaj kusxigxis por dormi kiam
gxi lacigxis/
gxi akiris amikojn kaj malamikojn/
Iutage gxi zorge tanis la hauxton de hundo pli
malforta,
alitage gxi mem estis grave tauxzita de alia, pli
forta/
Frumatene oni povis vidi gxin kuri malsupren
laux la strato
de sia mastro, kie gxi pro kutimo ankoraux
plej ofte restadis/
gxi kuras rekte antauxen kun mieno kvazaux
gxi havus ion gravan por
plenumi;
pasante priflaras hundon renkontatan, sed ne
zorgas dauxrigi la
konatigxon;
poste gxi rapidigxas, sed subite sidigxas
por grati sin malantaux orelo
kun flamigxanta energio/
En la sekva momento gxi eksaltas kaj flugas trans
la straton por peli
rugxan katon
tra kela truo, post kio gxi kun rekonkerita
mieno afereca pluiras sian
vojon
kaj malaperas post domangulo/
Tiel pasis gxia tago, kaj jaro
proksime spursekvis jaron, kaj gxi
maljunigxis sen tion rimarki/
Poste do alvenis vespero nuba/ Estis
humide kaj malvarme, kaj iamtiam
ekpluvis/
La maljuna hundo dum tuta tago vagadis longe
for en la urbo;
gxi malrapide supreniris la straton, gxi
iomete lamis;
foj-foje gxi haltis por skuegi sian nigran
felon,
kiu kun la jaroj grizmiksigxis cxirkaux la
kapo kaj kolo/
Laux sia kutimo gxi flaris jen dekstre, jen
maldekstre;
poste gxi deviis sub pordegan volbon, kaj kiam gxi
revenis el tiu,
alia hundo gxin akompanis/
Sekvamomente aperis ankaux tria/ Ili estis
hundoj junaj kaj sxercemaj, kaj
ili volis logi gxin al ludado; sed gxi estis
malbonhumora,
kaj krome komencigxis pluvego/
Tiam fajfo trancxis la aeron, longa kaj akra
fajfo/
La maljuna hundo rigardis la du junajn,
sed ili ne atentis; fajfis neniu el iliaj
mastroj/
Tiam la maljuna senmastra hundo strecxis la
orelojn;
gxi subite sentis sin tre stranga/ Jen
ankoraux fajfo,
kaj la maljuna hundo perplekse saltis jen
unuflanken jen aliflanken/
Fajfas gxia mastro,
tiam gxi ja devas obei! Triafoje iu fajfis,
same persiste kaj akre/
Kie li do estas, kiudirekte? Kiel tio
okazis, ke mi disigxis de mia
mastro?
Kaj de kiam ni disigxis, de hieraux aux de
tri tagoj aux eble de momento?
Kaj kiel aspektis mia mastro, kaj kian odoron li havis,
kaj kie li estas, kie li estas?
gxi kuris en rondoj priflarante cxiujn
preterpasantojn, sed neniu estis
gxia mastro,
kaj neniu volis esti tia/
Tiam gxi turnis sin kaj kuris malsupren
laux la strato;
cxe domangulo gxi haltis por rigardi
cxirkauxen cxiudirekte/
gxia mastro ne estis tie/ Tiam gxi
galope rekuris laux la strato;
koto sxprucis de gxi kaj pluvakvo fluis de
gxia felo/
cxiuangule gxi haltis, sed nenie trovigxis
gxia mastro/
Tiam gxi sidigxis en stratkrucigxo, strecxis
sian hirtan kapon al la
cxielo kaj hurlis/
cxu vi iam vidis, cxu vi iam
auxdis tian hundon forgesitan, senmastran,
kiu strecxas sian kolon al la cxielo kaj
hurlas, hurlas?
La aliaj
hundoj malrapide fortrotas kun
la vosto inter la kruroj;
ja ili ne povas konsoli nek helpi/
Hjalmar Soderberg
AGE
Juna vidvino estis survoje al tombo
kun sia knabeto cxemane/
cxe la tombeja pordego sxi acxetis
simplan kroneton el primoloj/
"Imagu, panjo", diris la
filo, "ke
pacxjo gxojos pro la krono!"
"Ni esperu tion", diris la
patrino/
"Age ankaux volas doni kronon al
pacxjo/"
La juna vidvino iomete
pripensis/ La kronoj kostis malmulte, sed sxi
ne havis tro da mono/
sxi donis sian kronon al la knabo:
"Age prenu la kronon de panjo
por meti sur la tombon/ Tiel pacxjo
komprenos, ke gxi venas de ni ambaux/"
La knabo efektive nomigxis
August, kiel la patro, sed li mem nomis sin
Age, kaj sekve ankaux la patrino komencis nomi lin
tiel/
Li ne estis efektive malbela, sed li estis
infano sencxarma/ La hele
bluaj okuloj
aperis rondaj kaj rigidaj en la vireta
vizagxo, kaj la line pala hararo
estis nekutime maldensa por kvarjarulo/
Estis tago vaporanta kaj
odoranta kaj floranta, tia tago kiu ne scias
cxu aparteni al printempo aux somero/
Tago de la lasta maja semajno/ Tago kun suno
glimanta tra maldensaj nuboj
kvazaux el sxpinita silko/
Longe for, el la plej malricxa antauxurbo de
la cxefurbo,
oni auxdis gurdon/ gxi sonis malnove kaj eluzite/
Krome gxi devis esti tre antikva, cxar gxi
ludis "Ave Maria" de Gounod,
kiun ludis cxiuj gurdoj antaux tridek jaroj/
"Kial vi ploras, panjo?"
demandis la knabo/
"Mi ne ploras", respondis
la patrino/ Kaj sxi ne ploris/
Nur unu aux du larmoj ruligxis sen sxia
permeso aux kompreno, kaj sxi
tuj forvisxis ilin/
Ili pasxis tra la plej malnova parto
de la granda tombaro,
tiu parto kiu kolektigxas cxirkaux la alta
monumento de la tombo de J.
O. Wallin,
"Cedas Monda Malkvieto"/
Ili venis al unu el la flankaj vojetoj/
"Rigardu, panjo", diris la
knabo,
"kial estas cxevalo sur tiu tombo?"
De tombsxtono vere brilis
blanka, galopanta cxevalo en marmora reliefo/
gxi fiere kaj kokete pavis sur fono el
malheligxinta granito/
"Eble cxevalvendisto tie
tombokusxas", sxi diris/
Ili alproksimigxis, kaj sxi legis
la tomboskribon/ Ripozis tie ne
unu cxevalvendisto,
sed du/ Du fratoj kaj kompanoj/
Ili iris tra aliaj kvartaloj de
la tombejo, tra malricxulaj kvartaloj,
kie eblis rigardi vaste cxirkauxe trovante nenian
monumenton krom ligna
lateto numerita
sur tomboj flegataj de neniu, cxar neniu
estis pagata ilin flegi,
kaj tra milionula kvartalo, kie estroj de borso
kaj industrio
havis siajn mauxzoleojn kun kupraj pordoj,
granitaj bariloj kaj
marmoraj benkoj, cxio desegnita de elstaraj
artistoj de la metio.../
Kaj ili fine venis al la tombo
sercxita, tiu de la edzo kaj patro/
"Fr. Aug. Barcke" estis skribite
sur la klinita sxtoneto
kun lia propra subskribo en pligrandigita
faksimilo/
Li mem decidis ke estu tiel/
*
Kiam la juna vidvino
rekonsideris sian sesjaran edzinecon, sxi apenaux
ecx por si mem povis jugxi, cxu gxi estis felicxa
aux malfelicxa/ Ne pro
amo
sxi akceptis lian manon, kiam li proponis gxin al
sxi/ sxi tiam havis nur
dudek tri jarojn, kaj rektoro Barcke precize la
duoblon/ sxi akceptis
lin por ekhavi hejmon/ Li havis pezan humoron, kaj
ilia kunvivado ne
cxiam estis facila por sxi, sed sxi faris la
plejeble bonan el gxi, kaj
nun, kiam li jam preskaux jaron kusxis
entere, sxi pensis pri li kun
dankemo sed sen bedauxro/
Pro nenio sxi povis riprocxi sin; eble tamen
pro tio, ke
sxi neniam kuragxis esti sincera al li, sed
sxi instinkte sentis, ke li
ankaux ne sxatus tion/ Kaj kia estus la
fino, se homoj subite ekestus
reciproke sinceraj? Tiam oni ja entute ne
povus elteni unu la alian!
Kaj sxi pensis plu: por ke du homoj
povu esti sinceraj inter si,
ili antaux cxio estu proksimume samagxaj/
Kaj krome ili amu unu la alian/
Kiel facile esti sincera, se oni pensas nur
bonon kaj belon unu pri la
alia!
"Panjo", diris la knabo,
"cxu pacxjo nun povas vidi nin?
Kvankam li kusxas en la malluma tero?"
"Pacxjo estas en la
cxielo", diris la patrino/ "Vi ja scias tion,
Age/"
La knabo rigardis supren/
"Cxu do pacxjo nun povas
flugi?" li demandis/
La juna patrino staris enpense;
sxi ne sciis precize kiel respondi/
sxiaj busxanguloj ektremis, kaj sxi gapis
al la tombosxtono kvazaux
sercxante respondon tie/
"Fr. Aug. Barcke"/
sxi imagis vidi lin flirtadi per du grandaj
flugiloj sercxante siajn
okulvitrojn,
kiujn li portis sxovitaj supren al la
frunto/ Kion diri?
cxu provi klarigi al la infano, ke necesas
aero por flugi,
kaj ke aero apartenas al tero, ne al cxielo/
"Jes", sxi fine diris,
"pacxjo sendube kapablas flugi, se li volas/
Sed tio ne necesas/ Se li deziras
ion, li sendas angxelon/"
(Jes, sed se la angxelo ne volas?"
"Tiam pacxjo avertas Dion, kaj
Dio diras al la angxelo, ke gxi devas,
kaj tiam la angxelo ekflugas/
Sed nun venu, eta Age, ni iros al
"Patrino sur altajxo),
kajhavos tason da kafo kun kukoj/"
El la malricxula kvartalo oni
dauxre auxdis la malnovan trivitan gurdon
ludi sian trivitan muzikon en la belega printempa
tago/.
*
Tuj post la pordegoj de Haga gxentile
salutanta sinjoro haltigis la
patrinon kaj filon/
Li sidis sola sur benko en la ombro de
kelkaj arbegoj, sed ekstaris kaj
iris renkonte
al ili, kiam li vidis ilin veni/
La juna vidvino sentis, ke sxi forte
rugxigxas/
(cxu vi, Helge?" sxi diris/
"Nu, Astrid", li mallauxte
respondis, "mi ne volas sxajnigi, ke ni
hazarde renkontigxas tie cxi gxuste nun/
Antauxhieraux vi diris, ke vi intencas
hodiaux iri al la tombejo/
Sendube tiam vi samtempe faros etan
promenon en la Haga parko, mi pensis/
En tia bela tago! Kaj sekve mi sidigxis
sur tiu benko atendante/
Mi sukcesis liberigxi de la oficejo je la dua/"
sxi rigardis teren, flore rugxa,
ne respondante/
"cxu mi per tio multe cxagrenis
vin, Astrid?"
sxia respondo aperis same
mallauxte kiel la demando:
"Ne tre/"
Age pasxis iom flanke cxe la vojrando
plukante saksifragojn/
"Panjo", li subite diris,
"ni ja iros al Patrino sur altajxo? Age
malsata+"
La patrino ne tuj auxdis lin/
sxi trovigxis en siaj propraj pensoj/
"Jes, eta Age", sxi fine
diris/
"Sed unue ni iom promenos/ Survoje
hejmen ni povos iri al Patrino sur
altajxo"/
Ili iris antauxen sur vojo
inter altaj pinieskaj pinoj, kies frondaroj
aperis preskaux nigre kontraux la hela
printempa verdajxo cxirkauxe/
"Age malsata kaj laca", diris
la kvarjarulo pasxtante/
"Kiel li similas sian
patron", diris la juna viro sen multa meditado/
La patrino ne respondis/ Sed
tio estis suficxe vera:
sxi trovis preskaux neniom el si mem en sia
ido/ La konveksaj, elstaraj
okuloj,
la maldika senkolora hararo, auxguranta
kalvan verton,
la tuta mieno de vireto - cxio estis la patro/
cxio estis Fr. Aug. Barcke/ Sed strange, lia patro
kontraux la kutimo de
patroj
neniam sciis vidi tion kaj entute neniam havis
multe da tempo aux
intereso por la infano/
"Mia tasko
kiel edukanto komencigxos nur
kiam August atingos lernejan agxon", li
iufoje
diris, en la jaro antaux sia morto./
Ili sekvis vojon laux la
mallargxa golfo, trans kiu La Kastelo) - eta
itala vilao blankis en la verdo/ a
Ili preterpasis la fonton de Haga kaj
pasante trinkis el gxia klara
malvarma akvo/
Dum ili trinkis el la fonto, malnovstila
veturilo preterpasis kun
kocxero kaj lakeo/
En la kalesxo sidis eta maljunulino, kiu
per degnaj kapklinoj reciprokis imagitajn salutojn/
*
Ili atingis bordon malglatan
kaj rokan/
La ondoj de Brunnsviken malrapide plauxdis
kontraux la bordaj sxtonoj,
kaj vid-al-vide, apud Kraftriket kaj Albano,
fabrikaj fumoj kviete
sxvebis cxielen/
Ili sidis sur sxtono, kiu
formis naturan benkon/ Age ludis cxeborde
per arbosxela boateto, kiun Helge trancxis
al li, kaj kiu forgesigis
al li
malsaton kaj lacecon/
"Li estas kvieta kaj cxarma
knabeto", diris Helge/
sxi respondis nur per legxera
kapklino/ Ne por paroli kun sxi pri la
infano
li iris renkonti sxin tie cxi, tion sxi
sciis/
Helge Rudin estis desegnisto en
arkitekta ateliero/
Ili estis samagxaj ¬ sxi havis nur kelkajn
monatojn pli ol li/
Ili logxis samdome/ La domon posedis la firmo, kie
li laboris, kaj li
estis domzorgisto/
Tiel ili konatigxis, kvazaux per si mem/
Ili okaze ekparolis pri libro, kiun li jxus
legis, kaj kiun li volis ke
ankaux sxi legu; kaj li petis permeson
prunti gxin al sxi/
Post semajno sxi venis al li por redoni gxin/
Estis aprila posttagmezo, krepuske/ Li havis du
cxambrojn kun balkono
plej supre subtegmente en domo
kun vasta kaj libera panoramo al cxifona
periferio de la urbego, kie
renkontigxis
kamparo kaj urbo, pinaretoj, krevigita granito,
fabrikaj fumtuboj,
peco el golfo de la lago Malaren, kaj
super cxio
la granda malpleno kaj spaco de malvarma printempa
vespero/
Ili kelkan tempon staris balkone gapante eksteren
en la glacian bluon/
Tiam li subite metis brakon cxirkaux sxian
kolon kaj kisis sxin, kaj
sxi tion permesis/
Ekde tiam ili sin antauxnomis/
Dekomence li ne havis precizan
intencon per sia kontakto kun sxi/
Sed baldaux li rimarkis ke li ekardis,
kaj ke estas serioze/
Unu punkto tamen turmentis lin,
maltrankviligis kaj konfuzis lin/ s
xi unufoje edzinigxis, kaj neniel
eblis, ke sxi iam povus enamigxi al
tia viro,
kia estis sxia edzo/ Rivalon li ne bezonis
timi en la mortinto;
tion li sentis/ Sed - kiel sxi kapablis?
Kaj li ne sciis, cxu li kuragxos
demandi sxin pri tio/
Kaj la infano/ Povra misuleto, tio ja
tuj videblis/
Frukto de senagorda kaj sensenca geedzeco/
Kiel li povos cxiutage elteni la cxeeston de
tiu infano?
Sed tio eblu kiel eblos/ Li sentis,
ke li ne kapablas malhavi sxin/
"Astrid", li diris/
"Astri, Astri mia, knabino plej dolcxa...
cxu vi iom zorgas pri mi?)
sxi prenis lian manon, karesis
per gxi sian frunton kaj malsekigis
gxin per siaj larmoj/
"jxus, promenante sur la
tombejo", sxi diris, "mi auxdis foran
gurdon ludi malnovan karan muzikajxon/
Kaj tuj aperis larmoj - mibezonis tiel malmulte
por tio!
Mia knabo pensis, ke mi ploras pro malgxojo/
Sed mi ploris,
cxar trovigxas por mi ankoraux printempo,
kaj cxar mi preskaux komencas kredi je felicxo/"
Li premis sxin al si dum kisoj/
Kaj li diris, kiam ili revekigxis:
"Unu afero mirigis min kaj
iomete maltrankviligis min/
Vi edzinigxis al viro kiu laux mia imago
neniam placxis al vi/ Aux cxu
jes?"
"Ne/"
"Kiel vi do kapablis?"
"Ho, ne demandu min pri tio! Nun
ne! Oni kapablas tiom pli ol oni
supozas/
Kaj tiom malpli.../"
"Nu bone, mi ne plu demandos
vin pri tio/ Des malpli
cxar tiuokaze mi devus fari la saman
demandon al mia propra patrino,
mia patrino, kiu estas morta kaj ne povas
respondi/
Iutage antaux nelonge mi sercxadis inter malnovaj
leteroj/
Mi trovis korespondadon inter miaj gepatroj
el ilia gefiancxa tempo/
Kaj de gxi videblis - mi jam sciis tion, sed
forgesis - ke mia patrino
neniam amis mian patron/
Foje sxi ecx rompis la fiancxecon, cxar sxi
deziris iun alian/
Sed mia patro havis la pli fortan volon/ Li
tamen fine ricevis sxin -
kaj aliokaze sxi ne estus mia patrino!
Sed sxi amis lin neniam/"
sxi kunpremis la okulojn kontraux
la printempa lu mo/
"Lasu ripozi la malnovan",
sxi diris/ "La malnovan mortan/"
"Jes, ni faru tiel/"
Li elposxigis kaj malfaldis paperon/
Estis desegnoj de kampara dometo/
Fasado simpla kaj preskaux povra, empiro en
formo svede malfekunda/
Kaj planoj, montrantaj teretagxe tri
cxambrojn kaj kuirejon,
kaj subtegmente du cxambretojn/ Balkono al nordo,
al Granda Ursino
en la somerfinaj vesperoj/ Tegmenta teraso
por taga sunbanado
kaj nokta stelspektado/
"cxu vi volas logxi kun mi en
tiu cxi dometo?" li demandis/ "Mi dum la
lastaj noktoj desegnis gxin por ni/"
sxi rigardis la desegnojn kun
melankolia rideto/
"Kiam la domo povos pretigxi,
vi pensas?" sxi diris/
"Eble pli frue ol vi kredas/"
sxi tiris lian kapon al la sia
kaj flustris en lian orelon:
"Sed mi ne volas atendi tion/"
"Kiel vi do volas?"
"Mi volas esti la via/
Hodiaux/ cxi-vespere, cxi-nokte/
Mi ja neniam konis felicxon, neniam, neniam/
Mi ne
volas atendi!"
Ili kunfandigxis en senfina kiso/
*
sxi ektremis pro legxera
frostigxo/ La suno malaperis malantaux
nubo, kaj ne plu estis varme/
"Sed kie estas Age?" sxi
demandis/
Kaj sxi vokis: "Age!"
Respondo ne venis/
"Li ja ne povas esti
malproksima", diris Helge/ Kaj ankaux li vokis:
"Age!"
cxar li pensis: la knabo eble petole
kasxas sin por sia patrino,
sed se mi vokas, li certe venos/
Tamen venis neniu Age kaj neniu
respondo/
La duo rigardis unu la alian, ambaux
subite mortpalaj/
La sama terura penso samtempe fulmis tra ili
ambaux/
"Ne, ne", sxi flustris/
"Ja ne eblas/" Li ja ne povis fali enakven
kaj droni tie sen unu sono.
Ili senkonsile lauxiris la
bordon en kreskanta angoro/
Ili alterne vokis: "Age! Age!" Sed
ili mem ne plu kredis, ke ili havos
respondon/
Ili venis sur vaporsxipan varfon
cxe terpinto/ Nenie trovigxis spuro
de la infano/
"Li ja ne povis fali
enakven", diris Helge/ "Tiuokaze lia cxapo ie
flosus/"
La patrino klopodis kolekti
siajn pensojn/
sxi staris kun ambaux manoj premitaj al la
brusto/
"Lia cxapo estis fiksita per
kauxcxuka bendo submentone", sxi eligis/
Subite li ekvidis malhelan objekton
saltantan en la ondado flanke de
la varfo:
La arbosxela boato/
Li malsupreniris por kapti
gxin/ Jes,
gxi estis la sama boateto kiun li mem
trancxis antaux apenaux duonhoro/
Granita roko deklive
enakvigxis, kaj proksime apude kusxis restajxoj
de glacitavolo/
La vintro estis longa kaj severa, la
printempo alvenis malfrue kaj
subite,
kaj cxe tiu cxi kruta arbara bordo rigardanta
norden,
kie la suno neniam varmigis la akvorandon, restis
tiu lasta sxrumpinta, malpura glacipeco/
Li rompis sekan brancxon de alno kaj
singarde forsxovis la glacion/
Tie kusxis la eta Age,
surdorse, kun okuloj kaj busxo malfermitaj/
La vergon, per kiu li direktis la arbosxelan
boaton, li ankoraux tenis
per firma pugneto/
Hjalmar Soderberg
La bovinoj de la
parohxestro
Dum dek jaroj mi ne vidis mian iaman
studamikon, la pastron Torelius
en Lerkila, gxis ni en iu varma kaj bela somera
vespero antaux nelonge
renkontigxis sur la trotuaro ekster la hotelo
"(Grand"/ Ni mangxadis en
la sama pensiono en Upsalo, kie mi studis por mi
ne memoras kio =probable
la prepara= sed li studis por la fina kaj estis
tre serioza juna viro,
krom sabatvespere/ cxar li havis regulajn kutimojn
kaj estis akurata
pri cxio, ankaux pri la junula petolado/ Li cetere
havis bonan kapon,
kaj cxar li krome venis el bona malnova pastra
familio kaj havis pli ol
unu episkopon, se ne kiel veran onklon, tamen kiel
onklon lauxdiran,
sekve cxio okazis al li rapide, tiel ke li jam en
suficxe juna agxo posedis
suficxe bonan parohxon/ cxio cxi donis al li
plejparte helan kaj harmonian
opinion pri la kristanismo, kaj kiam mi nun vidis
lin veni renkonte al mi
laux la rando de la trotuaro kun la brakoj
etenditaj, kvazaux pasus nura
semajno post kiam ni disigxis ekster Taddis, mi
laux lia mieno povus kredi
ke estas sabatvespero, se mi ne scius ke estas
vendredo/
Ni sidigxis cxe tablo sub la granda
sunsxirmilo de la kafejo kaj
prezentigis al ni diversajn refresxigajxojn/
Montrigxis ke pli rapide ol ni efektive atendis,
ni atingis la fundon
de niaj malnovaj rememoroj el la studado, kaj nia
interparolo plejparte
tusxis la hodiauxon/ Mi eksciis, ke li jam estas
duafoje edzigxinta,
kaj ke lia dua edzeco sxajnas farigxi same felicxa
kiel la unua estus, se
nia sinjoro tiel volus/ Li parolis pri sia agrabla
vivo en la kamparo,
kiun li ne volus sxangxi kontraux io en la mondo/
Li amis siajn
parohxanojn,
kaj li ankaux supozis, ke ili estimas lin/ Ni
ankaux iomete tangxis la
religiajn
movadojn de la nuntempo, kaj mi inter alie
demandis, cxu lin multe
gxenas sektuloj en lia parohxo/
"Vi celas la disidentojn?"
li diris/ "Ne, mi tiel ne povas diri/
Estas vere, mi ne povas nei, ke ili komence
kauxzis al mi iom da zorgoj/
Tio incitis min, kiam la cxefepiskopo venis por
inspekti kaj vidis, ke
kolektigxas pli da homoj cxe la sekta kapelo ol
cxe la pregxejo. Sed mi
estis nova en la loko, mia antauxulo devis porti
la kulpon, kaj poste la
cirkonstancoj plibonigxis/ Nun regas pli paca
etoso, kaj kvankam mi ne
povas diri ke mi efektive havas pli da homoj en la
pregxejo ol antauxe,
almenaux la nombro en la kapelo malkreskis,
dankaldio/ Nu, tio cetere
havas sian apartan kialon.../"
Li interrompis sin kun iomete mistera
aspekto, sed mi nenion plu
demandis, kaj ni dum minuto silentis/
Trotuare antaux ni promenis kelkaj maldikaj
jankioj inter grasaj
stokholmanoj,
de Stromparterren sonis la lastaj taktoj el la
himno de la Habsburga
dinastio,
gxi lasis post si strangan kvieton, kaj tra la
kvieto penetris blekado
de bovino/
gxi venis el unu el la insularaj sxipoj kiuj jxus
albordigxis cxe la kajo;
baldaux poste oni auxdis la bovinon treti
trans la ponteton, venis
ankoraux
unu, kaj oni vidis bienulon preterpasi, trenante
la du bovinojn post si
per sxnurego/
"Jen belaj bovinoj", diris
la parohxestro, - kvankam ne tiel belaj
kiel la miaj/
Mi havas la plej grasajn kaj belajn en la tuta
parohxo/
Sed bovinojn oni devas vidi en verda pejzagxo por
ilin kompreni/ Trovigxas
nenio kion mi pli multe sxatas ol miajn bovinojn,
el tio kio estas de
tiu cxi mondo, kompreneble/ Cetere ankaux tio
havas sian..."/
"Apartan kialon?"
"Gxuste/ Mi devas rakonti al vi
la tutan historion, pri la bovinoj kaj
la disidentoj kaj mia edzigxo/ cxio estas unu
afero/ Jen auxdu:
Vi eble memoras ke la pasinta somero estis
tre varma, precipe antaux
Sankta Johano/ Iutage mi faris promenon cxirkaux
mia posedajxo,
kiel kutime/ Mi iris laux la randoj de la
fosajxoj, meze en la sunradiado,
mi iris trans herbejon, kie miaj homoj estis
falcxantaj fojnon,
kaj venis al pasxtejo kie la bovinoj pasxtigxis/
Vi ne povas imagi kiel
belaj
ili estis tie inter la betultrunkoj!
Mi gratis al ili la frunton kaj parolis al ili
kiel mi kutimas, al
Majroza kaj al Somerflora kaj al Blankverta - gxi
estas mia sonorilbovino,
gxi ne havas kornojn kaj estas blanka kiel lakto -
kaj al la
bovo Herkulo, kiu estas la forto kaj la pieco
unuigxintaj/ Trovigxas
neniuj pli afablaj brutoj ol bovoj, se oni nur
dekomence ne incitas ilin/
Mi parolis al ili cxiuj, kaj ili respondis al mi
lauxkapablo kaj blekis
post mi kiam mi forlasis ilin/
Mi ecx parolis kun kredanta tajloro, kiun mi
renkontis sur la deklivo,
kaj kiu estis granda lumo inter la spiritaj
vekitoj =*= de la parohxo/
Mi ecx auxdis diri ke li kutimas ekzorci/ Nu, li
respondis al mi acide,
kompreneble - kaj poste mi venis al la lago/ gxi
kusxis brila kaj kvieta/
Mi verdire havas tiun principon neniam bani min
antaux Sankta Johano;
sed nur kelkaj tagoj restis gxis tiam, kaj mi
estis sxvita kaj varma/
Mi ne povis deteni min/ Tuj mi senigxis de la vestoj,
saltis en la akvon
kaj
nagxis for/ Sed estis pli malvarme ol mi atendis,
kaj mi ne restis longe
en la lago/
Revenante surteren mi ekvidis cxiujn bovinojn
alproksimigxi/
Mi vokis ilin, ili venis pli proksimen, sed
malrapide kaj singarde/
Blankverta iris unua, Herkulo tenis sin proksime
apud gxi/
Kiam ili estis je distanco de dek aux dek kvin
pasxoj, mi subite laux
ilia mieno vidis
ke ili ne rekonas min, jes, ke ili ecx ne volas
rekoni min kiel homon!
Kaj en la rigardo de Herkulo mi kredis vidi ion kion
mi neniam
antauxe tie vidis/ Mi koncedas ke subite mi terure
ektimis/ Se vi volas
ekkoni panikan timegon, ekstaru tute nuda antaux
dekduo da grandaj bestoj
kun akraj kornoj - vi sciu ke mi havas dek unu
bovinojn kaj unu bovon -
kaj kun lago malantaux vi/ Mi mem duone
frenezigxis pro timo kaj ekkuris
laux la bordo/ Nun la bovinoj vigligxis/ Mi auxdis
ilin rapide trotantajn
malantaux mi/ Kion fari? Mi ekkaptis brancxon, kiu
kreskis suficxe malalte,
kaj svingis min supren sur la arbon/ Tio okazis
gxustatempe, cxar
la tuta svarmo jam cxirkauxis min, kaj Herkulo
snufis al mi kaj per la
kornoj atakis la arbon/ Nu, min gxi cxiuokaze ne
povis atingi, kaj felicxe
estis tiel varme ke mi ne kaptis malvarmumon,
kvankam kutime al mi
facile malvarmas la stomako/ Mi klopodis rezoni
kun ili, sed estis
nenia eblo/ Blankverta havis nur malestimon por
respondo,
Majroza rigardis kolere sub la fruntharoj, kaj
Herkulo jam perdis sian ekvilibron/
Kaj iamaniere ili ja pravis/ Kiel ili povus imagi,
ke tiu cxi fremda
blanka besto, kiu je ilia rigardo ekfugxas kaj
grimpas sur arbon kaj
kiu havas nek nigran veston, nek okulvitrojn, nek
pajlocxapelon kun
vasta rando, identas kun ilia mastro kaj bona
amiko!
Li kompreneble neeviteble devas esti ilia malamiko,
aux cxiuokaze aperajxo fremda, ridinda kaj maldeca,
kontraux kiu ili devas militi/
Felicxe tamen forta emocio malofte
dauxras longe, cxiuokaze cxe la
brutoj/
Post kelka tempo la ricxaj herboj sur la grundo
komencis kapti ilian
atenton,
kaj mi kasxis min laux eblo en la foliaro esperante
esti forgesita/
La bestoj jam komencis disvastigxi, kaj mi
ekesperis pri liberigxo -
la maldelikata arbosxelo malagrable frotis
mian hauxton - kiam mi auxdis
parolon kaj ridon de knabinaj vocxoj/
Estis la instruistino kaj ambaux filinoj de la
kredanta tajloro
- cxiuj tri kompreneble spirite vekitaj - kiuj
venis kun tukoj enmane
por bani sin+
Mi ne povas nei ke mi flustris al mi mem: gardu
min de l. diablo!
Mi havis nur tiun esperon ke ili ne vidos min, kaj
mi promesis al mi mem
rekompence turni la okulojn for de la lago/ Nu,
cetere ne estis multo
por rigardi, se mi esceptas la plej junan/ Ili
fakte estis tiel rapidmovaj,
ke mi apenaux havis tempon pripensi kion fari
antaux ol la plej juna
jam staris kun unu piedo enakve kaj cxiuj siaj
vestajxoj bele kaj orde
metitaj sur sxtono/ Sincere dirite mi ankaux ne
kuragxis deturni la kapon,
timante fari ian bruon en la foliaro/ Nu, baldaux
cxiuj tri knabinoj
plauxdis en la lago, kaj mi sidis silenta kiel
rateto en mia arbo/
La kutimo faras multon; la arbosxelo ne plu tiel
severe frotis
mian kompatindan hauxton kiel jxus,
kaj mi komencis adaptigxi al mia sorto kaj esperi
felicxan finon de la
historio/
Tiel ja ankaux fine estis, kvankam ne tiamaniere
kiel mi pensis/
La knabinoj revenis el la lago, sed
la instruistino hazarde
surterigxis iomete pli fore, kompreneble gxuste
kie kusxis miaj vestajxoj/
sxi venas kurante kaj rakontas pri sia trovo:
"Kusxas vestoj de viro
tie for, iu viro banas sin tute apude, sed kie li
perdigxis,
li sendube nagxis longe for!)
Ili vestas sin urgxe, ili staras auxskultante/
Nenio auxdeblas,
kaj neniu videblas en la lago/ Espereble li ne
dronis, kaj kiu li povas
esti?
Oni devas pli zorge rigardi la vestajxojn/
La plej juna estas plej kuragxa, sxi sxteliras tien
kaj revenas raportante: "Estas la
parohxestro! Imagu se li dronis!)
"Kiel tiam estos pri lia
animo?" demandas la instruistino/
"Ho, ne zorgu pri la animo", respondas
la plej juna knabino,
samtempe kolera kaj plorvocxa, "mi lernis cxe
li por la
konfirmacio antaux tri jaroj, kaj mi tre bone
sxatis lin, kvankam li ne
havas la gxustan kredon/ Sed nia sinjoro certe ne
estas tiel malica kiel
vi!)
Subite ili tuj silentas kaj ekgapas
kvazaux sorcxitaj supren al la arbo/
Poste trivocxa sxriko, kaj en la sekvanta momento
ili estis kvazaux
forvisxitaj de vento/
Mi fine venis malsupren el la arbo
kaj vestis min/ Mi estis relative
trankvila/ Kaj vi devas konsenti, ke mi verdire ne
plu havis multon por
perdi/
Sendube neniam iu humila servanto de la Sinjoro
estis
tiel senkulpe en tiel duba situacio!
Ne dauxris longe gxis la tajloro venis al la loko
kun du aliaj kredantoj/
Ili cxiuj tri aspektis suficxe malgaje,
sed en la okuloj de la tajloro brilis sekreta
fajro/
Vi povas imagi la kontentecon de tiu fripono je la
penso
ke li ekzorcos diablon el neniu malpli ol lia
legxa animzorganto,
la parohxestro! Mi tamen felicxe jam vestis min,
kaj per tio reakiris
tiun dignon, kiu nun povis tre utili al mi/
Antaux ol la tajloro ecx povis malfermi la busxon
mi diris al li, ke
mi vizitos lin posttagmeze por cxion klarigi,
post kio mi per gesto adiauxis ilin kaj foriris
kun firma tenigxo/
Posttagmeze mi felicxe renkontis unue
la knabinon/
sxi staris cxe arbedo en la gxardeno mangxante
nematurajn grosojn/
La patro fakte havis bonan bienon kun cxarma
gxardeno; li estis
benita ankaux pri mondajxoj kaj sxparadis kaj
acxetis tiun cxi bienon/
Mi klarigis la tuton al sxi, kaj la aminda
infano tuj kredis min/
sxi estis la sola prudenta el ili cxiuj/ Unue sxi
pensis ke mi
frenezigxis, cxar mi
nuda grimpis sur arbon; sed nun auxdante min
paroli kaj vidante ke mi
ankoraux havas mian prudenton, sxi tuj kredis min/
sxi estis simpla kaj senafekta knabino, kaj tio
kio pasis
tute ne sxajnis al sxi tiel terura kiel mi pensis/
Versxajne estas vere, kiel iu diris, ke la virino
estas pli proksima al
la naturo ol la viro,
kaj pri naturaj aferoj sxi gxenerale sentas malpli
da honto ol ni,
kvankam ni cxiam pensas la kontrauxon kiam ni
estas junaj kaj ne konas
ilin/"
"Nu, sed la tajloro?"
"Li neniam kredis min/ Sed tio
kompreneble ne malhelpas ke li estis
flatita, kiam mi post kelkaj monatoj svatigxis al
lia filino/
Sendube vi jam komprenis ke estas sxi, kiu nun
estas mia edzino/
Sed mia bopatro ankoraux kredas ke mi grimpis nuda
sur arbon
por vidi la knabinojn bani sin/
Pro la boparenceco li tamen rigardas tion kiel tre
naturan kaj
pardonindan pekon de malforta karaktero, kiun mi
krom tio poste
komplete rekompencis/ Sed inter liaj samkredanoj
lia indulgo al mi vekis
surprizon kaj malkontenton, kaj pro tio la
kunvenoj en la sekta kapelo,
kiun posedas li kaj liaj parencoj, ne plu estas
tiel multnombre
vizitataj kiel antauxe/"
Jam estis malfrue, kaj ni foriris/
Kiam ni disigxis ni kore premis la manon unu de la
alia, kaj mi deziris
al li cxian felicxon, kaj pri la venko de la
gxusta eklezio, kaj pri la
bona
elturnigxo kiun li mem trovis en la afero/
"Dankon", li diris,
"mi jam estas felicxa/ Ja estas vere ke mia edzino
ne staras sur la sama nivelo de klereco kiel mi;
sed sxi havas klerecon
de la koro/ Kaj krome certagrade impresis min
ke sxi metis siajn vestajxojn tiel orde, dum la
aliaj jxetis
la siajn pelmele/"
(*) Spirita vekito: ano de protestanta
"reveka" aux "reviviga" movado
kun radikoj en pietismo/
Hjalmar Soderberg
Antaux
nekrologo
Atingis nin malgxoja novajxo pri la
morto de al ni tre konata bulgara
esperantistino Radka Stojanova/ Sxi partoprenis
multajn niajn kongresojn/
Kvankam sxi ne estis blinda, sxi vigle aktivis en
nia movado/ Ni rememoras
sxin kiel tre bonkoran homon, kiu cxiam estis
preta helpi/ Mi kelkfoje
dividis kun sxi la cxambron dum kongresoj/ Kaj mi
cxiam havos en mia koro
varman senton de dankemo/
Bedauxxrinde mi ne povas multe rakonti pri sxia
vivo. Sed mi scias, ke
sxi aktivis
ankaux en Esperanto-grupo en sia urbo Rasgrad/
Ni por cxiam rememoros sxin/ Ripozu en paco, nia
kara Radka.
Mi pensas, ke niaj bulgaraj amikoj skribos veran
nekrologon pri Radka.
Sxi meritas, ke homoj sciu, ke estas tre bonaj
homoj, pri kiuj ni neniam
forgesu.
Nome de la estraro
Natalia Kasymova, vicprezidanto
kompletigaj informoj pri esperanta ligilo
redaktoro: Olena Posxivana
velika dijivska
22/226
UA-49068 _Dnipro,
Ukrainio
(R.p.:
amatalena(cxe)ukr.net)
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01
_Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.:
lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01
_Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
por ricevi la revuon retposxte
skribu al: masenkoai(cxe)mail.ru
------------------------------------
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S.
Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca, Italio
(r.p.:
dacostapl(cxe)gmail.com)
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo Da Costa Libe)
cxe Banca Nazionale del Lavoro
(mallonge BNL)) en Lucca
uea-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
(la lasta numero de "Esperanta
Ligilo" legeblas ankaux en la retejo
de Libe: www.libe.slikom.info)
Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE)
Numero 3, Marto 2025
Enhavtabelo
Virina agado cxe UEA.
Renato Corsetti: energia, lerta kaj kuragxa.
Mortis Istvan Nemere.
cxu malpli vojagxi por savi la naturon?
Ritmaj lumoj en la nokto.
Korektendo.
Serbaj popolaj proverboj.
Virina
Agado cxe UEA
Ekde la fino de la sepdekaj kaj gxis
la fino de la okdekaj jaroj,
funkciis
Komisiono por Virina Agado de UEA (KVA). gxi celis
helpi esperantist-
inojn konigi al la mondo la sociajn problemojn de
virinoj kaj strebi al
ties solvo. Tiutempe, antaux ol ekzistis reta
komunikado, Esperanta agado
estis pli pena ol nun, cxar necesis komuniki per
posxto aux kunsidi
surloke.
Tridek jarojn post la malapero
de la iama KVA, tre viglas virina
agado precipe en Afriko. En 2018 EVAA
(Esperantista Virina Asocio en
Afriko) faris sian unuan AKV-on (Afrika Kongreso
de Virinoj) kiu
okazis en Moramanga, Madagaskaro.
EVAA organizis la duan AKV-on en Arusxo, Tanzanio,
fine de julio
2024 tuj antaux la UK.
Post du-jara korespondado
esperantistinoj
komencis rete renkontigxi en la jaro 2022
kaj organizi programojn kadre de Virina Agado.
Okazis kunvenoj dum la kongresoj de la Internacia
Ligo de Esperantistaj
Instruistoj
en 2022, 2023 kaj 2024; dum la UK en Arusxo;
dum la Itala Esperanto Kongreso en 2024, kaj
ankaux en aliaj internaciaj
kunvenoj.
Per tiuj kunvenoj ni montras la forton kaj
sagxecon de virinoj en cxiuj
vivkampoj.
Dum siaj retaj renkontigxoj, la
ne-oficiala grupo Virina Agado
faris kelkajn gravajn decidojn. Interalie gxi
petis al UEA
restarigi la Komisionon por Virina Agado. Tiu peto
estis aprobita en
majo 2024.
Dum sekva kunsido la partoprenantinoj decidis, ke
la Komisiono por
Virina Agado estu tri-nivela. La Komisiono mem
konsistas el kvin personoj:
Małgosia Komarnicka (Pollando);
Alessandra Madella (Italio/Cxinio);
Miora Ravelo-harison (Madagaskaro);
Ariadna Garcia Gutierrez (Kubo); kaj
Arko = Gong Xiaofeng= (Cxinio).
Krome estas Konsilantaro, kiu same konsistas el
kvin virinoj;
kaj la tria nivelo, Aktivulinoj.
La Komisiono invitas cxiujn esperantistinojn
aligxi al
la Aktivulinoj cxe virina-agado@groups.io aux virina.agado@esperanto.org.
Aparta projekto de la Komisiono estas
la bele progresanta
"rondiranta rakonto", laux kiu virinoj
el diversaj mondopartoj lauxvice
kontribuas
al dauxre verkata rakonto.
Alia nova tasko de la Komisiono estas
prepari liston de elstaraj esperantistinoj, kiuj
pene laboris en la frua
periodo de la Esperanto-movado.
Bonvolu esplori la historion de viaj lokaj kaj
naciaj asocioj
por retrovi pionirinojn, kies gravan agadon ni ne
forgesu.
La restarigita Komisiono por Virina
Agado signifas novan oportunon
auxdigi la vocxojn de virinoj en la plej diversaj
mondopartoj.
Tio aparte gravas en tiuj landoj, kie ili suferas
diskriminacion pro
diversaj
kialoj kaj oni silentas pri
iliaj rajtoj.
Ni komune strebu al vera sxangxo de tiaj realajxoj.
La celo de la Komisiono estas labori por la
egalrajtigo de virinoj,
ilia aktivigo, memevoluo, sano kaj memfido.
cxiu virino, sendepende de nacieco, agxo aux
religio, havas la rajton
decidi pri sia vivo, edukado, sercxado de siaj
propraj celoj, laboro,
kariero, sekureco....
Nome de la Komisiono
Małgosia Komarnicka
GONG Xiaofeng ("Arko")
Renato
Corsetti: energia, lerta kaj kuragxa
La unuan de februaro forpasis Renato
Corsetti, eble la plej konata
homo el cxiuj aktivaj esperantistoj pro siaj
energio, lerteco kaj kuragxo.
Renato estis universalisto, kiu kredis, ke
Esperanto estas lingvo por la
tuta mondo. Li opiniis, ke Esperanto devas resti
simpla, facile lernebla,
kaj vere tutmonda, por homoj el cxiuj landoj kaj
cxiuj opinioj.
Li kredis, ke honesta intersxangxo de ideoj estas
la vojo al paco kaj
kompreno.
Li cxiam pensis pozitive, kaj kapablis kunlabori
kun aliaj parolantoj kaj
subtenantoj de Esperanto de cxiuj kredoj kaj
konvinkoj.
Renato naskigxis en Romo, Italio, en
1941, kaj lernis Esperanton kiel
junulo dum la 1960-aj jaroj. Li restis fidela
uzanto kaj subtenanto de
la lingvo gxis siaj lastaj tagoj.
Mi persone konis lin dum preskaux sesdek jaroj. Li
estis prezidanto de
TEJO,
la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo de 1971
gxis 1973, kaj
prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de
2001 gxis 2007.
Li korespondis kun aktivuloj por Esperanto en cxiu
angulo de la mondo:
li subtenis
ilian laboron, proponis konsilojn, kaj donis al
ili kuragxon kaj esperon.
Sed li ankaux gxuis Esperanton en la
plej simpla senco. Ekzemple, li
kunlaboris
kun italaj kantistoj por produkti popularajn kaj
amuzajn diskojn
kun kantoj, kiujn li verkis aux tradukis.
Li komencis sian profesian vivon kiel
oficisto cxe banko, sed poste
dum multaj jaroj li estis profesoro pri studado de
lingvoj kaj la homa
menso
en la universitato La Sapienza en Romo. Ankoraux
pli poste,
li kaj la brita edzino Anna Lowenstein eklogxis en
Londono, kie li
aktivis en la Londona Esperanto-Klubo kaj instruis
Esperanton per la reto.
Li uzis la reton ankaux por kunlabori kun
esperantistoj ne nur en
Euxropo, sed
ankaux en Azio, en diversaj landoj de Afriko, kaj
en aliaj lokoj tra
la mondo. Fakte, li farigxis kvazaux tutmonda
konsilanto kaj
kunlaboranto pri Esperanto-agado.
Inter lia cxefa agado estis fortigo
de la studado de Esperanto en
universitatoj,
precipe en Afriko.
Ni kune laboris je ĉiu punkto en
lia Esperanto-vivo - en TEJO, en UEA,
kaj en la Akademio de Esperanto.
Ni ne cxiam sam-opiniis, sed ni cxiam venis al
interkonsento: ni sciis
vigle diskuti
kaj poste bone kunlabori.
Fakte, Renato estis mia instruisto pri la arto
kunlabori.
Lia forpaso lasos grandan truon.
La plej bona maniero por memori lin estas dauxrigi
lian laboron kun la
sama optimismo, kiun li cxiam montris en siaj
agadoj.
Dankon, kara Renato, pro cxio, kion vi kontribuis.
Ni konstruos sur viaj agoj, atingoj kaj bonkora
modelo, por krei pli bonan
kaj pli pacan mondon.
Humphrey Tonkin
Kaj nun gxuu la memverkitan rakonton pri la aktora
kariero de Renato.
reklamfilmeto en
Esperanto
Eble malmultaj legantoj scias, kial
la itala aŭtomobil-fabriko
FIAT havas la nomon FIAT. Simple temas pri la
komencaj literoj de
Fabbrica Italiana Automobili Torino!,
(T.E. Itala Fabriko
(de) Auxtomobiloj (en) Torino).
gxi estis fondita je la fino de la 19-a jarcento,
kiam longaj kaj klaraj
nomoj
estis lauxmodaj. Kaj eble malmultaj nuntempaj esperantistoj
scias, ke cxe
FIAT iam laboris Giuseppe Grattapaglia, tre fama
itala esperantisto.
Nuntempe lia nomo estas ligita cxefe kun la bieno
Bona Espero en Brazilo,
Sed dum la unua parto de sia vivo, li logxis en
Torino kaj laboris cxe FIAT
kiel estro de la fako pri traktoroj.
Hazarde ankaux mi logxis en Torino dum unu jaro
komence de la
1960-aj jaroj, kaj tiam mi havis okazon
kunlabori kun li cxe la torina
Esperanto-grupo. En tiuj jaroj FIAT havis la ideon
reklami siajn
auxtomobilojn
per mallongaj filmetoj (po unu filmeto por cxiu
nova auxtomobilo).
Giuseppe Grattapaglia tuj kaptis la okazon por
influi siajn kolegojn
de la reklama fako kaj konvinki ilin realigi tiujn
filmetojn ankaŭ en
Esperanto.
Oni devas kompreni, ke en mondo sen interreto,
televido estis la
plej moderna ilo de la momento kaj tiaj
nacilingvaj filmetoj povis esti
montrataj en la televido kaj ankaux en kinejoj.
La filmetoj en Esperanto estis ludataj cxefe en
Esperanto-grupoj kun
granda miro
pro la moderneco de la afero.
Unu el tiuj filmetoj en Esperanto estas ankoraux
spektebla en Jutubo.
Necesis dubli la filmetojn en
Esperanton, kaj Giuseppe tre multe penis
por trovi tauxgajn esperantistojn por la dublado.
cxirkaux la jaro 1972 du junaj esperantistoj,
Mauxro La Torre kaj mi,
ricevis la taskon dubli en Esperanton unu el la
filmetoj.
Ni ricevis la rolojn de kliento, kiu venas por
provi la auxtomobilon, kaj de tehxnikisto, kiu
akceptas lin cxe la
auxtomobila vendejo.
Ni devis prezentigxi cxe profesia studio en Romo,
kien ni iris kun niaj plej bonaj kravatoj por
komenci la dubladan laboron.
Nu, se vi konus Mauxron aux min, vi
scius, ke ni estis la plej
malartismaj homoj en la mondo.
Ni ambaux preferis amuzigxi legante librojn pri
Esperanta gramatiko, sed ne tre interesigxis
spekti filmojn.
Do, roli kiel aktoroj kaj imiti la gxojan saluton
de la vendisto
aux la dubemajn demandojn de la kliento, estis io
ekster nia kapablo.
Mi memoras, ke ni bezonis unu tutan matenon por
dubli nur
la unuajn du frazojn en Esperanto kun la gxusta
intonacio:
"Bonan tagon kaj bonvenon cxe FIAT!" kaj
"Mi auxdis mirindajxojn pri cxi tiu
auxtomobilo, cxu vere estas tiel?".
Ni devis dauxrigi la laboron dum la
postaj tagoj, kaj finfine ni bezonis
tutan inferan semajnon por dubli 7-minutan filmon.
Aktorado ne estis tasko por ni, sed
kiel esperantistoj oni pretas fari
cxion por Esperanto..
Renato Corsetti
Mortis Istvan Nemere
Istvan Nemere (19442024) dum 50 jaroj
verkis 800 librojn en la
hungara lingvo kaj 23 en Esperanto. La plej multaj
el ili estas romanoj.
Oni facile komprenas, ke li verkis rapide kaj ne
multe laboris pri cxiu
libro. Eblas ankaux legi ilin suficxe rapide kaj
sen granda peno.
Liaj Esperantaj romanoj ofte havas
seriozajn temojn kaj traktas gravajn
sociajn problemojn, sed en simpla formo. Lia
maniero rakonti kelkfoje
estis iom tro simpla, sed en aliaj okazoj la
leganto trovas interesajn
novajn ideojn.
Krom romanoj li verkis ankaux mallongajn
rakontojn, ofte pri okazajxoj
en la cxiutaga vivo.
Jen kelkaj el la romanoj:
"Sur kampo granita" (1983)
pri homo, kiu faris gravan krimon en
pasinta milito.
"Sercxu mian songxon"
(1987) pri problemoj de politika perforto.
"Dum vi estis kun ni"
(1988) pri la demando, cxu oni rajtas helpi
alian personon morti.
"Krias la silento" (2002)
pri patro, kiu havas filon kun grava
denaska manko, sed ankaux kun arta kapablo.
La lingvajxo en la Esperantaj libroj
de Nemere kutime estas suficxe
facila.
Pro tiu simpla lingvajxo kaj pro la interesaj
temoj la legantoj tre
sxatis ilin,
eble plej multe en la jaroj okdekaj kaj nauxdekaj.
Li mortis 80-jara la 18-an de
novembro 2024.
Sube sekvas eta parto el la rakonto
"Vintra brilo" (el "Am-parolo",
1997):
"Kiel belege estas cxi tie, avo
mia!"
cxiam sxi diris al li "avo mia". Sed li
tute ne estis maljuna, nun havis
iom pli ol kvindek du. Sed ja la hararo jam
blankigxis. Malofte li ridetis,
ne sxatis ja la malvarmon. Sed en tiu cxi decembra
tago
oni jam vekigxis je frostoj.
Sur la fenestroj de la domo ekis glaci-floroj, la
kampon kovris prujno.
"Bele" li kapjesis. La
motoro nun milde bruetis, la bone kurantaj radoj
staris pretaj je eksalto. La viro eme
cxirkauxrigardis.
La foraj montoj sxajnis esti proksimaj, la aero
farigxis travideblega
kaj malmola.
La urbo restis fore, la montetoj elsorcxis la
silenton.
Tiun silenton li sxatis auxskulti, do desxaltis la
motoron.
Li amis la ventuman montetdeklivon, precipe
somere. Ankaux tiutempe li
ofte staradis cxi tie inter
la grizaj rokoj elstarantaj el la tero. Li
enspiris la aeron kun odoro
de greso. Somere kaj auxtune sovagxaj floroj
flavis cxi tie
kaj birdoj flugis foren....
Sed nun estis vintre. Tago de
Kristnasko, malfruposttagmeze.
Dum la familio pretigas la kristnaskan arbon, li
forigis la nepinon el la
domo. El la foro ekbriletis la malalta turo de la
pregxejo.
Felicxe cxirkauxe estas ankoraux arbaroj,
montetoj. Tiuj donas sencon
ankaux al la urbo.
Sten Johansson
cxu
malpli vojagxi por savi la naturon?
Renkonti aliajn esperant
istojn sur alia kontinento – tio estas tre bela
sperto! Mi vojagxis de mia hejmlando Germanio al
Tanzanio en Afriko
por partopreni la Universalan Kongreson de
Esperanto en la urbo Arusxo.
Mi gxojis babili kun esperantistoj el Tanzanio, el
Burundo, el Kongo.
Sed: cxiu mia vojagxo de Euxropo al
Afriko ne estis bona por la naturo?
Por atingi Tanzanion mi vojagxis per aviadilo.
Aviadiloj bezonas multe da
energio: por la flugo de Euxropo al Afriko mia
aviadilo bezonis cxirkaux
24000 litrojn da keroseno por transporti min kaj
la aliajn 200 pasagxerojn.
La motoroj de la aviadilo bruligas la
kerosenon. Tio ebligas al la
aviadilo flugi
kaj rapide atingi sian celon. Jen la bona flanko
de tiu tekniko.
Sed malbone estas, ke dum la bruligo de la
keroseno la motoroj de la
aviadilo
elblovas multe da gaso en la aeron, ekzemple
karbon-dioksidon (CO2).
Karbon-dioksido estas malbona por nia
klimato. Ju pli da karbon-dioksido
trovigxas en la aero, des pli varma farigxas la
klimato sur nia Tero.
De multaj jardekoj la meznombra temperaturo sur la
Tero farigxas cxiam
pli alta
kun dangxeraj sekvoj: la glacio cxe la polusoj
malaperas, la nivelo de
la maro farigxas pli alta,
okazas pli oftaj kaj pli grandaj fajregoj,
inundoj, kaj sekaj periodoj.
Motoroj blovas karbon-dioksidon en la
aeron, kaj la kvanton eblas
mezuri. Ekzemple, pro mia flugvojagxo de
Eŭropo al Tanzanio kaj reen 5.000
kilogramoj estis blovitaj en la aeron: 5.000
kilogramoj da
karbon-dioksido kaj aliaj gasoj kun malbona
efiko al la klimato. 5.000 kilogramoj: jen la sumo
de mia persona
CO2 de tiu vojagxo.
cxiu homo, kiu vojagxis kun mi, kulpas pri pliaj
5.000 kilogramoj.
5.000 kilogramoj egalas al kvin tunoj. Fakuloj
nombras la CO2-elblovadon
laux tunoj.
Se ni, la homaro de la tuta mondo, NE
volas kauxzi varmiĝon de la Tero,
la CO2-sumo de cxiu homo sur la
Tero ne estu pli alta ol po unu tuno.
Tion diras sciencistoj. Sed jam nun la nombroj
estas multe pli altaj.
Meznombre cxiu homo sur la tero havas CO2-sumon de
4,7 tunoj:
multe pli ol la Tero povas elteni.
cxefe en ricxaj landoj, kie homoj
uzas multe da energio,
la nombroj estas tre altaj. Jen, por doni
ekzemplojn, ok landoj:
Kiom da tunoj persone kaj jare en
cxiu lando?
Kataro 37,6 t, Sauda Arabio #18,2 t,
Usono 15 t, Rusio 11,f,
Cxinio 8 t, Germanio 8 t,
Brazilo 2,3 t, Tanzanio 0,24 t.
En preskaux cxiu lando la CO2-sumo de
cxiu homo estas multe pli alta
ol unu tuno. Sekve trovigxas pli kaj pli da
karbon-dioksido en la aero,
sekve la klimato pli kaj pli varmigxas.
Memoru: unu tuno jare estu la persona
limo. Sed mia CO2-sumo jam
atingis kvin tunojn nur pro mia flugvojagxo al
Afriko. Kion fari?
Unu solvo estus uzi ne aviadilon, sed
trajnon. Per trajno la CO2sumo
estas multe malpli alta.
Komparo inter diversaj veturiloj:
Gramoj da CO2 ellasata cxiu-kilometre por unu
persono:
Aviadilo 285,
Granda auxto (Unu pasagxero) 237,
Eta auxto (Kvar pasagxeroj) 42,
Trajno 14,
Elektra trajno sub 1.
Kiel vi vidas, se vi vojagxas per
aviadilo via persona CO2-sumo estas
285 gramoj por cxiu kilometro,
sed nur 14 gramoj se vi vojagxas per trajno.
Kaj se la trajno estas elektra, ricevanta sian
energion per suno aux vento,
la CO2-sumo estas ecx sub unu gramo por cxiu
kilometro.
Tamen vojagxo per trajno kutime bezonas pli da
tempo.
Problemo estas, kiel vojagxi al aliaj
kontinentoj. Ekzemple, ne eblas
vojagxi per trajno de Germanio al Tanzanio. Ne
ekzistas fervojo inter
tiuj landoj kaj la distanco estas tro longa.
Sekve, ne ekzistas perfekta
solvo por tiu problemo.
cxiu devas mem decidi, cxu vojagxi aux ne -
tamen pensu pri la sekvoj por
la naturo!
Thomas Bormann
pri la supra artikolo kaj gxenerale
pri mediprotektado, kun aparta
atento al la batalo kontraux karbondioksido
(kiu fakte estas la cxefa nutrajxo deplantoj) la
redaktanto tre sxatus
komentojn de la legantoj.
Ritmaj lumoj en la
nokto
(krimrakonto)
"Mi ne komprenas", diris
Julio Rogo, la teknikisto, kapneante. "
gxi trovigxis sur la malantauxa segxo, cxu ne?
Temas pri elektra ilo.
gxi enhavis lampojn, el kiuj kompreneble restas
nenio,
gxi funkciis, gxin karakterizas speco de
ritmoregilo.... Mi ne komprenas.
gxi povas havi neniun utilon. Almenaux pri unu
punkto mi estas certa:
ne gxi povis kauxzi, ke la auxto forlasu la vojon,
kaj frakasigxu."
"Nu, dankon," policano Jano
Karal respondis. "Se vi subite kaj
genie ekkomprenos, por kio tiu aparato uzigxis,
nepre informu min."”
Rogo karesis al si la mentonon,
penseme. "Genian ideon mi ne havos.
Nek cetere negenian. Fermu la dosieron. Akcidento
tio estis, ne murdo."
Kaj li forlasis la oficejon de Karal.
* * *
"Kial vi ne rigardas gxin morto
pure akcidenta?" demandis gxoja, la
edzino de Jano Karal, dum ili promenis revuante,
kiel ofte, la faktojn
de la enketo.
"Verdire, mi ne povas respondi.
Nomu tion intuo, se vi volas."
"Sed via intuo ne povus ne havi
bazon. Io pensigis vin pri murdo."
"Eble tiu stranga lampaparato.
Sed cxefe, versxajne, la maniero, laux
kiu
nia kara d-ro Kagan raportis al mi la aferon.
Bonhazarde, la korpo ne
estis multe difektita. Kagan parolis pri gxi
admire, kun ia kompata
nuanco en la vocxo. '"Juna viro maksimume
23-jara". li diris,
"perfekte sana. Neniu spuro de iu ajn toksa
substanco.
Neniu fizika problemo, kiom nekropsio povas
riveli".
Estis io kortusxa en la vizagxaj trajtoj. Eble mia
sinteno fontas
el tio, ke mi ribelas kontraux la sorto pensante,
ke tia juna vivo estis falcxita en stulta,
nekomprenebla akcidento."
"Kiel vi, polico, klarigas la
akcidenton?"
"Neniel. Ni trovas kauxzon nek
en mehxaniko, nek en la sanstato,
nek en la vetero, nek en la stato de la vojo. Ni
scias, ke tiu junulo
dormis
ok horojn la antauxan nokton. Li do ne endormigxis
stirante, kaj se li
estus sorbinta dormigilon, aux alkoholajxon,
ni trovus spurojn de gxi."
"cxu eblus, ke li momente
distrigxis?"
"Gxoja! Kiel vi povas sugesti
ion similan? Juna viro tute sana, kiun
cxiuj atestoj lauxdas kiel inteligentan,
entrepreneman, havantan bonan
psikan ekvilibron .... Viro, kiu cxiutage stiras,
kaj kiu, laux la
amikoj kaj parencoj, ne havis pli da
zorgoj ol kutime, kiel povus okazi, ke li
distrigxus sinmortige?"
"cxu iu vidis la akcidenton
okazi?"
"Bedauxrinde ne. Ni komence
opiniis, ke la stirmehxanismo misfunkciis,
aux la bremsoj, sed pruvigxis, ke ne."
"cxu pneuxmatiko ...?"
"Ne. Niaj fakuloj estas
kompetentaj. La kauxzo kusxas nek en la auxto,
nek en la sxoseo."
"Oni neniam scias. Suficxis, ke
li iris iom rapide, kaj volis eviti
katon."
"Vi pravas. Tion diras cxiuj
kolegoj. Versxajne la kauxzo estas tute
natura kaj kulpas nur mia cerbo.
cxu profesia misformigo, eble?"
* * *
"Tre profunde malgxoja, sed ne
ploros", Jano taksis. Li tiom kutimis
jugxi la reagojn de homoj, ke li bezonis minimumon
da indikoj por prave
konkludi.
sxi sin tenis iom malvarme, tre
digne, tiel sinrege, ke multaj ne
perceptus sxian malesperon.
Sed al Jano neniu facile kasxis siajn sentojn.
sxi elvokis al la detektivo mezepokan
dipatrinon, pro io simpla en la
esprimo, la reguleco de la trajtoj kaj eble ankaux
la mallargxeco de l’
vizagxo,
kiun kadris longaj nigraj haroj, glataj kaj
rigidaj, nete
disigitaj en la mezo. sxi prezentis sin kiel la
amikinon de Petro,
la junulo, kiu mortis auxtoakcidente.
"Por mi ne estas ia dubo, li
estis murdita". Janon sxia serioza tono
des pli impresis, cxar sxi ne aperis persono ema
drame troigi.
"Kio igas vin tiel certa?" li demandis.
"Nu, li mem menciis la riskon."
Karal nur montris demandan vizagxon.
"Li laboris en la Junuldomo. Li
estis tre simpatia, cxiuj sxatis lin.
Li eksciis pri vendado de drogacxo inter la
adoleskantoj."
"Kiu drogo?"
"Heroino."
Jano faris grimacon.
"Unu el tiuj knaboj amikigxis
kun $Petro, deziris senigxi je la
drogsklaveco.
Li anis al la reto disvendista, kaj per pura
hazardo eksciis pli ol li
devus
pri la identeco de iu pograndisto. Li rifuzis diri
la nomon al Petro,
timante, ke _ili tion ekscios kaj lin likvidos.
Tamen li donis plurajn indikojn.
Petro estis certa, ke la knabo fine lin informos
plene."
"cxu vi konas la nomon de tiu
knabo?"
"Ho jes, Patrik Patrikson.
Li...."
Sed Jano interrompis sxin:
"Tiun nomon mi vidis sur la
listo de...."
"Jes. Antaux kelkaj tagoj. Li
mortis de troa dozo, kiun, mi
suspektas, ne li enkorpigis al si."
"Kiel Petro menciis la propran
riskon?"
"Li havis kialon suspekti, ke
alia el la knaboj eksciis kaj denuncis
Patrikson kaj lin al iu gravulo en la drogreto.
Li diris al mi, ke se tio estas gxusta, versxajne
ne havos
multajn skrupulojn antaux ol likvidi ambaux.
Supozeble, kiam Patrik mortis,
li sentis sin minacata. Bedauxrinde mi tiam estis
for - mi havas
sekretarian oficon kaj akompanis mian mastron
eksterlande -
kaj kiam mi revenis, jen oni diras al mi, ke Petro
mortis vojakcidente!
Petro!
Tio ne estas ebla. Ne al tia racia homo
neklarigeblaj akcidentoj povas
okazi."
* * *
"sxi ne povis doni pliajn
informojn. Mi sxin petis rekontakti min,
se sxi memoros iun detalon, kiu povus helpi."
Leuxtenanto Remon iom pripensis
silente antaux ol konkludi:
"Mi konsentas. Ni rigardu la
akcidenton krima. Sed ne plu vi enketos,
tiu afero nun koncernas la drogbrigadon."
* * *
Tamen, kiam sxi repensis pri la
stranga okazajxo, sxi turnis sin al
Karal.
"La nokton antaux ol mi foriris
kun mia cxefo, mi prunteprenis lian
auxton,
cxar mi devis iri kamparen por preni
vojagxgladilon cxe miaj gepatroj.
sxajnis al mi, ke la sama veturilo sekvas min ekde
kiam mi eliris el la
auxtejo, kiu situas sub la junuldomo. Kiam mi
trovigxis sur izolita vojo,
la veturilo, kiu sekvis min, subite komencis
lumigi kaj mallumigi siajn
reflektorojn kun tre regula intertempo, cxu por
blindigi min, mi ne
scias. Estis gxene, sed ne tiagrade, ke mi riskus
akcidenton.
Mi haltis vojrande kaj la veturilo preterpasis
min. gxi ne plu revenis."
"cxu vi havis la ideon noti la
numeron?"
"Jes, sed gxi ne estis tre
videbla. Tamen mi povas diri al vi, ke gxi
finigxas per 372. cxu vi opinias, ke tio rilatas
al la afero?"
* * *
"Mi ne povas kredi, ke tio havas
signifon", diris gxako Berten, el la
drogbrigado.
"Teknike, estas
sensencajxo" aprobis Julio Rogo, la elektrofakulo.
"Kaj tamen", Jano insistis,
"vi trovas en la akcidenta auxto strangan
aparaton, kiu ekfunkciigas lampojn ritme. Kaj tiu
sama veturilo foje
estis sekvata nokte de alia, kiu irigis siajn
lumojn laux regula
kadenco. Kiel konkludi pri hazardo, aux
koincido, dum krome ni havas motivojn pensi, ke la
koncernato estis
mortkondamnita de drogacxistoj?"
* * *
"ancxjo!" ekkriis Gxoja,
kvazaux trafite de fulmo.
$ano sxin rigardis esperplene. Li
konis tiujn sxiajn reagojn, kiam sxi
subite ekpensas pri io, kio povas solvi enigmon.
Li sciis, ke tiaokaze
preferindas silenti.
"Intermita lumstimulado!"
sxi prononcis.
"La cxinan mi ne
komprenas!" li ridete diris, "aux cxu estis hebree?"
"Jes. Intermita
lumstimulado!" sxi ripetis, kvazaux reve, antaux ol iri
preni dikan volumon de sur librobreto.
"Felicxe, ke mi memoras ion el
mia studenta tempo!" kaj sxi foliumis, ekscitigxe.
Nefacile Jano regis
sian malpaciencon.
"Sed kiagrade tio helpos trovi
la krimulon, tion mi ne scias," sxi
diris, kaj sxi transdonis al $Jano la
libron pri neuxrofiziologio.
* * *
"Ne. Mia filo cxiam estis
perfekte sana," diris la patrino de $Petro,
iom ofendita.
“Kial li petus, ke oni ekzamenu lian cerbon?"
Helpo venis de la patro:
"cxu eble vi aludus al la fojo,
kiam li proponis sin volontulo al iu
profesoro, kiu faris esplorojn pri dormo?"
"Pri kio temas?" Jano
demandis.
Respondis la patrino: "Oni proponis iom da
mono al homoj, kiuj konsentis
dormi en laboratorio. Petro iris. Li havis
elektrodratojn cxie sur la
korpo, sxajnas al mi, dum li dormis tie, kaj
kelkfoje oni lin vekis por
demandi, cxu li songxis, kaj kion.
Scienca esploro pri dormo, ili diris."
Ne tre facile Karal sukcesis ricevi
proksimuman daton pri tiu afero,
kune kun certigo, ke la esploroj okazis en la
universitato de Valcxefa.
Stefano, lia nevo, kiu plurjare studentis (oni ne
auxdacus diri _studis!)
tie, postnelonge pretis helpi.
* * *
"Stef!!" vokis altkreskulo
kun longa barbo rugxbruna. "Vi demandis
pri tiu esploro pridorma, cxu ne? Nu, mi menciis
la aferon al la
cxefasistantino de prof. Agatis.
sxi pretas akcepti vin por gxin priparoli. sxi
estos en sia oficejo gxis
la dua
posttagmeze, n-ro 229 en la nova konstruajxo."
Al Regino Horvata, la cxefasistantino
de prof. Agatis, iom tro
mankis karno, laux normoj stefanaj.Bedauxrinde,
cxar la vizagxo de tiu
skeletino
disradiis cxarmon.
"S-ro Stefano Farnadzo, cxu ne?
sxajnas, ke vin interesas niaj
esploroj pri dormo?"
Post iom da babilado, dum kiu Stefano
sentis, ke li pli kaj pli
progresas, sxi invitis lin proksimigxi
"Venu, mi montros al vi plej
interesan dokumenton: elektroencefalogramon
de tiu juna Petro, kiu vin tiom priokupas...."
Stefano faris du pasxojn antauxen,
reflekse, kaj surprizigxe auxdis
sxin flustri:
"Ne eligu vorton, kaj ne
movigxu, aux vi mortos."
El sxia intelektula maneto elstaris
pistoltubo, nigre timiga.
* * *
Samminute kunsidis leuxtenanto Remon
kaj Jano Karal. cxi-lasta detale
raportis pri la stato de la enketo, priskribante
la rolon, kiun li
konfidis al Stefano.
"Oj! Se via nevo faras
demandojn, tio riskas averti ilin, kaj sin
gardos!"
malkontente komentis la leuxtenanto. Karal diris
al si, humiligxe,
ke tiun riskon li eble ne suficxe atentis.
"Vi pravas, mi agis malsagxe.
Espereble ni ne fusxis...."
"Auxskultu. Jugxisto Vanes estas
hodiaux tre bonhumora, mi jxus vidis
lin. Iru peti de li trasercxan leteron. Mi tuj
telefonos al li por
klarigi. Tiel vi povos eniri la logxgejon de via
cxefa suspektato, kaj
tie trovi dokumentajn pruvojn."
Al eksterurba vilao Jano Karal,
akompane de uniforma policisto,
senprokraste direktigxis.
* * *
En similaj cirkonstancoj, Stefano
cxiam reagas same: lin komence invadas
prema timego, paniktipa, dum kiu lia cerbo kvazaux
paralizigxas;
li momente trovigxas senhelpa kaj senkonsila, kun
pensoj tiel konfuzaj, ke
ilin nomi pensoj jam estas troigo.
Sed post tiu nebulmensa minuto, interna vocxo
silente parolas:
"Trankvilon! Ne paniku! Ni pripensu kviete,
kiel elturni nin!"
Kaj tuj tiu admono, kvazaux de sekuriga patro al
filo, aux de bona
mastro al hundo,
redonas pacon kaj klarecon al la menso jxus kirlita.
Tio okazis nun.
"Ki... ki... ki... pri kio
temas?"li balbutis.
"Vi tro scivolas, karulo, mi
ricevis ordonon likvidi vin, kaj tion mi
nepre faros."
"Sed mi... mi... mi ne
komprenas," li komediis.
"Ho jes, vi komprenas perfekte, kaj vi obeos,
aux bela kugleto esploros
vian junan korpon tuj ...
kaj finite!" sxi ridetis. "Sekvu min!"
Lia humila mieno videble igis sxin
sengarda kaj malestima.
Per fulmrapida movo, li frapis sxian manradikon
per la dekstra mano,
kvazaux hakile.
La pistolo falis planken, kaj per same rapida movo
li gxin prenlevis.
"Blufulino!" li diris, kaj
estis lia vico toni malestime.
"Kiel vi povus min likvidi cxi tie? Se vi
pafus,
la tuta universitato auxdus la bruon. Kaj kion vi
farus el mia kadavro?
Vi volis unue min konduki eksterurben por
trankvile pafi, cxu ne?,
kaj vi imagis, ke terurite de via armileto, mi
senproteste obeos!"
Kovrante sin plu per minaco pistola,
li atingis la telefonon, fingris
numeron kaj parolis: "cxefpolicejo? Parolas
Stefano Farnadzo ...."
* * *
"Mi alvenis gxustatempe. Prof.
Agatis jxus komencis bruligi
dokumentojn,"
Karal klarigis. Ili sidis triope en trinkejo,
gxuante bieron.
"Vi savis suficxe por ni,"
diris Berten, el la drogbrigado.
"Ilia kodo estis iom primitiva kaj ni jam povis
decxifri suficxan parton
por ekkoni ilian organizon. Prof. Agatis kaj lia
asistantino estris
reton de
heroinvendistoj...."
Sed ne al tiuj klarigoj sopiris Rogo, la teknika
fakulo.
"Se estis murdo," li
grumblis, "cxu iu finfine konsentos precizigi al
mi, kiamaniere la krimulo procedis?"
"La aparato, kies pecojn vi
ekzamenis, kauxzis t.n. intermitan
lumstimuladon ...."
komencis Berten, ne tre klare.
"Jano," Rogo vocxis petege,
"bonvolu paroli al mi en komprenebla
lingvo, aux cxu vi cxiuj decidis frenezigi min?"
Karal ridetis.
"Pardonu. cxio devenas de tio,
ke Petro foje konsentis esti subjekto
por esploro pri la cerba funkciado dumdorma. Tiun
esploron direktis
prof. Agatis kaj lia asistantino Horvata. cxe
Petro ili rimarkis, ke
intermita lumstimulado...."
"Grr..." rauxkis Rogo
ludante koleron.
"Ne furiozu. Tio simple
signifas, ke oni briligas lumon kaj gxin tuj
estingas, relumigas, reestingas, kaj ripetas tion
konstante laux difinita
takto. La cerbaj ondoj inklinas sekvi tiun ritmon.
cxe personoj, kiujn
oni povas nomi _latentaj _epilepsiuloj, t.e.
homoj, kiuj neniam havis
rimarkeblan epilepsian krizon, kaj plej probable
neniam havos, sed kies
cerbo emas reagi tiamaniere, tio povas kauxzi
kunmobilizigon de la cerbaj
nervocxeloj, kio manifestigxas, konkrete, per
perdo de konscio. Nu,
Petro estis unu el tiuj _latentaj _epilepsiuloj,
kaj esplorante pri la
elcerbaj ondoj, la profesoro aux lia asistantino
tion konstatis. Kiam
montrigxis, ke tiu sama knabo enketas pri ili kaj
ekkonis faktojn, kiuj
ilin endangxerigas, ili decidis uzi tiun
karakterizon por kauxzi lian
morton nesuspekteble. Estis facile arangxi
aparaton, kiu dissendu lumon
laux difinita intermita ritmo, tiel ke Petro
spertu epilepsian
senkonsciigxon.
La enketo rivelis, ke ili informigxis pri la
veturkutimoj de l’ junulo,
kiu, pri similaj aferoj, estis tre rutinema. Ili
arangxis sian inferan
sistemon konsekvence,
sciante, kie proksimume li trovigxos, kiam gxi
ekfunkcios.
En la junuldoma subtera auxtejo kompatinda Petro
neniam sxlosis sian veturilon. Ilia sola
malbonsxanco estis,
ke la veturilo ne difektigxis tiom, kiom ili
sendube esperis, sed ecx
kun tio
la pure _hazarda _akcidento povis okazi, sen
toksajxo, sen atenco al iu
ajn auxta organo, cxe tute bona sxoseo, kun
stiranto perfekte sana kaj
atentema, sub tute normalaj meteologiaj
kondicxoj...."
"cxCu li ne surhavis sekurecan
rimenon?" Berten demandis.
"gxi estis sabotita. En la
parto, kiu restis volvita (Petro ja estis
maldika) faris entoncxon tiagradan, ke nur kelkaj
fadenoj restis.
La ekskuo suficxis, por ke tiuj rompigxu."
La tri viroj silentis, peze.
"cxu ni trinku plian
bieron?" Rogo proponis.
La du aliaj kapjesis senvorte.
Johan Valano
Korektendo
Fidela kaj atenta leganto atentigis,
ke sur linio 19, pagxo 11 de
la januara numero de nia revuo estas eraro en la
nomo de radiostacio.
lagxusta ligilo estas do la cxi-suba:
http://live.radio.blindzeln.org/1
Serbaj popolaj proverboj
Se malbono ne volas fugxi de vi,
fugxu vi for de la malbono.
Mi povas acxeti por vi cxapon, sed ne
la sagxon.
Dufoje mezuru kaj triafoje trancxu.
Malsatan homon ne konsolu, sed
mangxigu.
Kie estas floro, tie estas mielo.
Pli bone iam ol neniam.
Kie oni multe parolas, oni malmulte
laboras.
Kie oni konkordas, tie oni venkas.
La tempo estas la plej granda mastro.
Dio estas malrapida, sed
atingebla.
Pli bonas pasero enmane ol kolombo
surbrancxe.
Eksa amiko pli malbonas ol malamiko.
Pli bonas en kabano kanti ol en
palaco plori.
Pli bonas havi sekan panon honeste ol
la kukon nehoneste.
$E-igis Nedeljka Lojxajicx
kompletigaj informoj pri esperanta ligilo
redaktoro: Olena Posxivana
velika dijivska
22/226
UA-49068 _Dnipro,
Ukrainio
(R.p.:
amatalena(cxe)ukr.net)
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01
_Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.:
lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01
_Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.:
lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
por ricevi la revuon retposxte
skribu al: masenkoai(cxe)mail.ru
------------------------------------
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S.
Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca,
Italio
(r.p.:
dacostapl(cxe)gmail.com)
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo Da Costa Libe)
cxe Banca Nazionale del Lavoro
(mallonge BNL) en Lucca
uea-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
(la lasta numero de "Esperanta
Ligilo" legeblas ankaux en la retejode
Libe:
www.libe.slikom.info)