Al cxefa pagxo

 

Pri Esperanto-kulturo

(por ekzamenigxontoj)


   UEA / ILEI

Ekzamenoj por blinduloj

Loka Ekzamena Komisiono (LEK) konsistas el 3 personoj de minimume du
malsamaj lingvoj.

Estas gramatika testo.
Gxi konsistas el 30 frazoj duopaj (entute 60), unu gxusta, unu malgxusta.
La kandidato auxdas ilin legatajn de du malsamlingvaj ekzamenantoj dufoje
kaj devas diri, kiu frazo estas gxusta. Sukceslimo: 20 gxustaj respondoj.
Du membroj de LEK (ne samlingvanoj) legas, la tria notas la rezultojn.
Ekzemple: 1) a) li lavas sin kun sapo / b) li lavas sin per sapo.
2) a) Li desegnas gxardeno / b) li desegnas gxardenon.
Oni devas sukcesi en la gramatika testo por iri al la ekzameno mem.

La ekzameno mem dauxras 40 plus 60 minutojn kun 90-minuta pauxzo inter
la parto du kaj la parto tri.

LEK decidas cxe la fino cxu malsukceso, cxu atingo de elementa aux de meza
nivelo.

Unua parto: sinprezento de la kandidato. Gxeneralaj informoj. 10 minutoj.

Dua parto: lingvaj demandoj. 30 minutoj.
Du ekzamenantoj de malsamaj lingvoj lauxtlegas 30 frazojn triopajn
(entute 90).
Unu el la tri frazoj estas gxusta, la du aliaj estas malgxustaj.
La kandidato devas diri, kiu frazo estas gxusta. Oni legas la triopon trifoje.
Du membroj de LEK legas, la tria notas la rezultojn.
Ekzemple: 1) a) li iras al la gxardenon / b) li iras la gxardene /
c) li iras en la gxardenon. 2) a) Li kusxas en la liton /
b) Li kusxigxas en la liton. / c) Li kusxigas en la liton.

Tria parto: 15 minutoj: priskribo de 5 palpeblaj objektoj.
La objektoj estu tuj rekoneblaj en la kulturo de la koncerna kandidato.

Fine de la tria parto la kandidato ricevas skribe 4 temojn pri parola
argumentado. Li/sxi elektas unu kaj preparigxas dum 30 minutoj.
Li/sxi rajtas noti ion per brajlo.

Post tiu parto li/sxi ricevas tekston por legi kaj demandojn pri la teksto.
Li/sxi havas unu horon por legi kaj prepari la respondojn.

La du taskoj de la lasta sekcio de la tria parto dauxras unu horon kaj
duono.

Kvara parto. 15 minutoj. Estas po kvin demandoj pri la sekvantaj kampoj.
En cxiu kampo la kandidato elektas lauxu hazardo unu demandon kaj devas
pritrakti gxin.
Vivrakonto – Esperantistigxo - Kontaktoj kun esperanta kulturo – Kontaktoj
kun esperantistoj - cxiutaga vivo

Kvina parto: Legado. 15 minutoj. Parolante, la kandidato resumas la
legitan tekston kaj respondas al la demandoj priaj.

Sesa parto: Parola argumentado. 15 minutoj. La kandidato jam legis
la temojn fine de la tria parto kaj povis preparigxi. La kandidato parolas
dum kvin gxis dek minutoj pri la elektita temo. Sekvas diskuto kun LEK
pri tiu temo.


Mirejo Grosjean, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono IEK

Ottawa, la 30an de aprilo 2009

Tiu cxi regularo estis aprobita en Krakovo, Pollando, dum ILEI-konferenco,
fare de la ILEI-komitato, kaj en Bjalistoko, Pollando, dum UK, fare de la
UEA-komitato en somero 2009, jubilea jaro de Louis Braille, kiu naskigxis
en 1809.

La unua ekzamensesio por blinduloj okazos en Kopenhago, Danlando,
dum UK 2011.

Pliaj informoj pri la Internaciaj Ekzamenoj gxenerale haveblas en gvidilo elsxutebla cxe www.ilei.info/dok/int_ekzamenoj_3a_eld_interno1.pdf



 

Al cxefa pagxo