|
LIBE Ligo
internacia de blindaj esperantistoj |
Historio de la Esperanto-Movado Inter la Blinduloj “Esperanta Ligilo” (lasta numero) |
Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (mallongige: LIBE) estis fondita en 1951 dum la 19-a Internacia
Kongreso de Blindaj Esperantistoj (Munkeno, Germanio). Gxin antauxis Universala
Asocio de Blindaj Esperantistoj (UABE), fondita en 1923 dum la tria IKBE
(nurnbergo, Germanio), kiu en 1931 transformigxis al UABO (Universala Asocio
de Blindulorganizajxoj). LIBE precipe celas unuigi
diverslandajn blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn por helpi al ili en
studado, perfektigxo kaj praktika utiligo de la internacia lingvo. |
Novajxoj kaj anoncoj
14.05.2022. Aperis la la 4-a numero de "Esperanta ligilo" por 2022 j. vidu gxin laux: Lastan numeron
de "Esperanta ligilo”. Antauxajn numerojn oni povas rigardi en Arkivo de EL.
10.03.2022. Aperis la
ebleco elsxuti de nia retpagxo vicajn numerojn de UEA-revuoj “Esperanto” kaj
“Monato”, auxskultu la januarajn,
Februarajn kaj martajn numerojn por 2022 .
22.10.2021 Forpasis Jaap Wieringa (1925-2021)
La 20-an de oktobro forpasis nia honora membro
Jaap Wieringa en la agxo de 96 jaroj.
Jaap naskigxis en la vilagxo Noordhorn en la
nordnederlanda provinco Groningen. Jam junagxe li blindigxis pro glauxkomo kaj
pro malfiksigxo de la retino. En blindulinstituto li lernis legi per la brajla
skribo. Profesie li farigxis telefonisto en oficejo de la sxtata imposta
instanco Belastingdienst en la urbo Groningen. Tiun cxi laboron li faris gxis
sia pensiigxo.
Jam junagxe li eklernis Esperanton. La
Internacia Lingvo ludis gravan rolon en la vivo de Jaap. Li multe korespondis
kun homoj kiuj logxis aliflanke de la Fera Kurteno en la periodo de la Malvarma
Milito. Pere de tiu intensa korespondado Jaap akiris multajn sonmaterialojn el
Orienta Euxropo. Plurfoje li auxdigis selektojn el tiuj materialoj en
Nosobe-semajnfino.
Parolante pri Nosobe dirindas ke cxi tiu
societo estis tre kara al Jaap. Li ecx konis la Nosobe-fondinton Rafel Israels
persone. En 1962 li farigxis la redaktoro de 'La Kontakto' laux peto de Rafel
Israels. Tiun cxi funkcion li plenumis gxis 2018. Alian funkcion kiun Jaap gxis
tre altagxe plenumis estas la funkcio de kasisto. Dum multaj jardekoj li
akurate prizorgis la financojn de Nosobe. cxiujare, proksimume du monatojn
antaux la jarkunveno, Jaap cirkuligis akuratan financan superrigardon inter la
estraranoj. Sur la kovrilo de cxiu posxtajxo kiun Jaap sendis, li koncekvente
en brajlo skribis "J. Wieringa, Zuidhorn". Pro sia tre longjara,
sindedicxa laboro por Nosobe Jaap ricevis la regxan honorigon Kavaliro en la Ordeno
de Oranje-Nassau.
La 2-an de oktobro 2021 Nosobe deklaris Jaap
Horona Membro. Nur dum 18 tagojn li povis gxui tiun cxi honorigon. Kun Jaap
Nosobe perdis mildkarakteran, rakonteman personon, kiu dauxre lasis nin kungxui
pri sia esperantista vivo. Jaap estis kremaciita en la urbo Groningen la 26-an
de novembro 2021. Ni malhavos lin.
Jan Bemelmans
09.08.2021 Karaj Amikoj! Vi scias, ke aperis katalogo de brajlaj
libroj, disponeblaj en la biblioteko de la Esperanto - urbo Herzberg (Germanio).
vi povas mendi tiujn librojn laux la jena adreso: Grubenhagenstraße 6
DE-37412 Herzberg am Harz (Esperanto-Stadt) Germanio. Viajn mendojn Bv. sendi
nur en platskriba formo (ne en brajlo). Adreso por elektronikaj mendoj: esperanto-zentrum@web.de
Libe-estraro esperas, ke niaj membroj
aktive uzos servojn de la biblioteko.
Nome de la estraro Natalia Kasymova
27.01.2021. Aktualigita: Adresaro
de LIBE .
05.09.2019 Forpasas amikoj. Dum tiu somero ni perdis du
famajn bolgaroj: tiu estas Dancxo Dancxev kaj Dimo Dimov. Lastajn bonajn
vortojn pri ilin ekskribis Angel Sotirov…
02.09.2019 Ritva Sabelli preparis
detalan kongresan raporton pri
IKBE-85 en Lahtio (Finlando). Baldaux gxi aperos en EL, sed dume legu gin cxi tie
:
11.02.2019 Forpaso
Post longjara grava malsano la
7-an de februaro forpasis Gennadij Gluhxov (Rusio) en sia 75-a vivjaro. Li
havis superan klerecon pri filologio kaj ecx iom da tempo laboris en pedagogia
instituto. Esperantisto ekde 1979, li gxis la lasta spiro restis fidela al la
nobla ideo de Zamenhof. En sia logxurbo Jelec gxuste li fondis la klubon
"Esperanto" por vidantoj, kaj senlace li propagandis la lingvon inter
nialandaj samsortanoj. Li verkis prozon kaj poezion, kaj siatempe liaj noveloj
estis publikigitaj ankaux en "Esperanta Ligilo".
Ni, liaj multnombraj geamikoj,
por cxiam danke konservos bonan memoron pri nia kara Gennadij.
A. Masenko.
04.10.2018. La 2-an de Oktobro 2018,
en Kinsxaso, kunvenis blindaj e-istoj el Kinsxaso kaj el la provincoj Kuilu,
KasaI, kaj Kongo-Central. La sola tagordo estis: Konga Ligo de Blindaj E-istoj
"KOLIBE". Laû nia projekto, planita la 21-an de
marto 2018, en Kinsxaso, estas kreita, hodiaux, blindula organizajxo nomita
"KOLIBE", iniciatite de la jenaj personoj:
1- S-ro Mafuila Mavomo
Jackson, Kinshasa.
2- S-ro Kabulo Kalambay
Badin, Kinshasa.
3- S-ino Lydie Makazi,
Kasaï.
4- S-ino Pikana Ana
5- S-ro Olivier Ntomono,
Kinshsa.
6- S-ro Bakeya Jeanne,
Kuango.
7- S-ro Sam Vangu,
Kongo Central.
8- S-ro Suami
Angèle, Kinshasa.
9- S-ro Onon Ediambas,
kinshaso
CELO: Disvastigi E-on
per brajla lernilaro, inter kongaj blinduloj, kaj informi pri la vivo de kongaj
blinduloj inter la esperantistoj el la tuta mondo.
La cxeestantoj unuanime
rekomendis ke la organizajxo, kies membroj akiris E-on per brajla materialo sendita
de LIBE, aliĝu al tiu ĉi lasta, sekve al UEA, kiel fakgrupo de la
landa asocio DKEA
Aperis interkonsento ke
ankaŭ neblindaj personoj interesitaj de la blindulaj aferoj, povas aliĝi.
el la 9 ĉi-supraj
membroj, estas 7 geblinduloj kaj 2 bonvidantoj, nome Sam Vangu kaj Onan Diambas
Raportis: Mafuila Mavo Jackson, Sekretario
07.01.2017. Estimataj
gesamideanoj!
Dank'
al afableco de la auxtorino Ritva Sabelli, ni prezentas nun en LIBE-pagxaro
retversion de sxia libro "Historio de la Esperantomovado inter la blinduloj -
1888-2015", kiu nigre aperis pasintsomere en Finnlando.
Do, tri antauxaj volumoj de la "Historio" ne plu trovigxos en
nia pagxaro, cxar ili eniris en la verkon de s-ino R. Sabelli.
Anatolij
Masenko
04.03.2016. Aktualigita: Delegitoj de LIBE.
06.11.2014. Mi sciigas vin, ke la 28-an de oktobro (2014) en sia
82-a vivjaro forpasis nia esperantisto-veterano kaj eminenta muzikpedagogo
Boris Bodicxev. Sciigis Dimo Dimov - Delegito de LIBE kaj
"Esperanta Ligilo" en Bulgario". |
08.02.2014. Karaj geamiêoj! Kun granda gxojo mi informas, ke s-ano
Gradimir Kragicx tute senpage donacis al LIBE suficxe ampleksan ret-spacon je
pli ol dek GB kun jena adreso:
Nome de LIBE mi tre
dankas s-anon Kragicx pro lia tiom malavara donaco, kaj vin mi invitas viziti
nian pagxaron en la nova loko. Cetere ankaux en la malnova adreso gxi funkcios
iun tempon.
I.a., s-ano Kragicx ecx
pretas arangxi propran domenon al LIBE, sed cxu tio valoros? Cxu vi, karaj
uzantoj, preferus gxin? Bv. eldiri vian opinion.
Anatolo
Masenko.
21.10.2013. Informe: Arvo aperas en Panteono de
meritplenaj pedagogoj kaj agantoj por Esperanto.
La
prezento trovigxas cxe adreso http://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=128
Amike
Ritva
Arvo Karvinen forpasis. |
10.10.2013. Dum la
sunlevigxo la sesan de oktobro 2013 trankvile forpasis Arvo Karvinen. La
funebra ceremonio okazos en silento inter familianoj kaj proksimaj geamikoj.
La memoron de Arvo eblas honori pere de la
porblindula fonduso Suomen
Nakovammaissaatio, banko: Aktia, IBAN: FI 79 4055 4020 0301 75,
BIC:HELSFIHH
Aldone por libera uzo resumo de la
vivprotokolo de Arvo.
Humile
Ritva Sabelli
Arvo Karvinen, magistro pri
filozofio, forpasis la 6-an de oktobro
2013.
Li naskigxis la 7-an de januaro 1934,
blindigis 11-jara pro akcidento,
esperantigis en 1955, estrarano de Steleto, finna esperanto-asocio
de viddifektitoj ekde 1960, estrarano de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) (1963-1967) kaj prezidanto
2009-2011, vice 2012, delegito de LIBE cxe Euxropa Blindul-unuigxo kaj membro
de gxia Kultura kaj eduka komisiono 2007-2011,
membro de UEA-komitato 1994-2001.
Laborante longe kiel la gxenerala
sekretario de la Finna federacio de
vidhandikapuloj (1972-1999) gvidis multajn internaciajn kunlaborojn kun evolulandoj.
Aktivis kiel komitatano de EBU (European Blind Union/Europa Blindul-unuigo) kaj de WBU (World Blind
Union/Monda Blindul- unuigo). Lia celkonscia laboro por atingi la celojn kaj
ideojn de EBU kaj liaj servoj al
vidhandikapito, kaj lia vasta kariero estas agnoskataj kaj alte aprezataj de
EBU kaj giaj membroj. En 2007 li estis invitata kiel honoran membron de EBU.
Sur la europa kampo Arvo Karvinen laboris
i.a. en la EBU komisiono pri kunlaboro kun Europa unio, EBU komisiono kun
evolulandoj, en komisionoj de sociala fonduso de Europa unio. Lia internacia
kariero komencigis en la 1960-aj jaroj inter sporto kaj lia pli vasta mondskala
kariero en 1976 kiel estrarano de Tutmonda Konsilantaro por la Bono de la
Blinduloj (World Council for the Welfare of the Blind). Ekde de 1960-aj jaroj li laboris en la finna
ligo de vidhandikapitoj kie li ekde 1972 okupis la postenon de generala
sekretario gis emeritigo.
Lia agado emfazis precipe la trian mondon,
i.a. li laboris plurajn fojon en Namibio por fondi rekapabligan centron pro
blinduloj, por eduki personaron kaj fortigi organizon de blinduloj. En Zambio
la finna ligo de vidhandikapitoj fondis brajlan bibliotekon, evoluis profesian
edukadon kaj manlaborajn kondicojn. En Ekvadoro oni fondis brajlan presejon.
Kompreneble liaj servoj kaj krea potenco
estas konataj ankau sur la nacia kampo. En 1998 li ricevis de la finna
prezidento la altan titolon "organiza
konsilanto" pro sia plurjara
sociala agado por handikapuloj, en- kaj
eksterlande cefe en la tria mondo. Li sprucis ideojn pri projektoj, kiun
oni tiatempe taksis nekredeblajn. Tamen li ilin kurage antauenpusis kaj efektivigis.
En la finna ligo de viddifektitoj li iniciatis novan laborstrukturon
i.a.fondinte lokajn asociojn por fortigi porblindulan agadon, kaj arangis monkolektadon
por fondi produktadon de sonlibroj en 1960-aj jaroj. Li establis regulajn
kontaktojn kun decidfarantoj kaj aliaj organizoj. Lia krea potenco dauxris ecx
post emeritigxo. Kiel lastaj monumentoj de lia iniciatemo en Iiris-centro
staras rekapabliga korto por infanoj,
korto de travivajo, inauxgurita de prezidentino Tarja Halonen somere 2012 kaj
ekde de printempo 2013 funkcianta kleriga centro por etaj infanoj. Li arangxis
financadon pere de kunlaboro de internaciaj kaj lokaj Lions-organizoj.
La sociala aktiveco de Arvo Karvinen
emfazas multajn kampojn i.a.li laboris
por la bono de edukado kaj dungigo kiel estro (angle ombudsman) de la fondajo
por helpi vidhandikapulojn. En la socio aktivis kiel membro de "Lions
club" (1973-2013). La eblecoj de la volontula kunlaboro cxiam estis liaj
fortoj precipe en la agado de la internacia Lions-organizajxo.
Fidela esperantisto
Ekde la jaro 1956 Arvo Karvinen
partoprenis en Esperantokongresoj kaj asistis
en aliaj internaciaj renkontigoj kiel preleganto en Esperanto. Li
partoprenis en la arangxado de la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
(IKBE) en Finnlando en 1969 kaj 1995, estis membro de Loka Kongresa Komitato
(LKK) de la Universla Kongreso de Esperanto en Tampere 1995, iniciatis IKBE-on
en Litovio (Vilno) 2005 kaj kaj aktive asistis en la preparlaboroj, membro de
LKK de IKBE en Svedio (Gotenburgo) 2003, konsilanto de IKBE en Cxehio (Olomouc)
en 2012.
Grava emo estis disvastigo kaj plibonigo
de kono de Esperanto inter viddifektitoj
per modernigo de lernolibroj kaj partopreno en gxeneralaj Esperanto-kursoj.
Iniciatis en 2008 kunlaboron de LIBE kaj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj
Instruistoj). La unua rezulto estis, ke ankaux viddifektitoj estis bonvenaj
partopreni Someran Esperanto-Studadon (SES 2010) en Slovakio (Piestany) en
julio 2010. Gxin partoprenis kvar viddifektitoj (3 el Finnlando, 1 el Serbio).
Kiel prezidanto de LIBE li koncentrigis krei strategion por fortigi la asocian strukturon
por ke LIBE povu dauxre oferti al gejunuloj kaj plenkreskuloj internaciajn
kontaktojn kaj novajn spertojn kaj siaparte eviti retirigxon.
En 2009 iniciatis platskriban eldonon de
"Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888-1939 kaj
kompletigon per superrigardo de postmilita tempo. Pere de tradukoj nacilingven
de la historia verko LIBE celas disvastigi la konon de la Esperanto-kulturo
inter viddifektitoj.
Esperanto ludis gravan rolon en la
funkciigo de internacia kunlaboro de viddifektitoj kaj naciaj blindul-asocioj
en kreado de servoj al viddifektitoj. Dum Esperantokongresoj oni parolis pri
samaj termoj kiel nun en la kunvenoj de EBUkaj WBU: edukado, metioj,
enlaborigo, aliro al informado, socialaj cirkonstancoj, intergrigxo en socion.
Krom en Esperantokongresoj prelegis en
Esperanto i.a. en la internacia konferenco pri profesia klerigo de
viddifektitoj (problemoj, spertoj, perspektivoj) okazinta en Moskvo 2003. En
Tokio 2007 En la konferenco pri enlaborigo de vidhandikapuloj Arvo Karvinen
estis unu el tri invititaj eksterlandaj prelegintoj (Finnlando, Hispanio,
Italio).
Plej vaste Arvo Karvinen disvastigis konon
de Esperanto ce EBU kaj WBU. Ekzemple dum la gxenerala asembleo de WBU en
Gxenevo en 2008 partoprenintoj ricevis materialon pri Esperanto, kaj tuj post
la kunveno la oficejo de WBU distribuis prezentadon de Esperanto kaj agado de
LIBE al 119 landoj, entute al 800 membroj de delegacioj. Krome Karvinen estis
intervjuata de reta radio ACB Radio World en Esperanto.
En
la kunveno de Tutmonda Konsilantaro por la Bono de la Blinduloj okazinta en
Parizo en 1982 Esperanto evidentigxis utila. Arvo Karvinen prezidis unu
komisionon. Kun unu delegito ne eblis komunikigxi. La problemo solvigxis kiam
Arvo Karvinen proponis Esperanton kaj
povis gvidi diskutojn uzante la anglan kaj Esperanton. Same okazis en
Sauda Arabio (Ryadh) en 1984 en la kunveno de WBU.
02.08.2013. Karaj
gesamideanoj! Funebran novajxon ni ricevis el rusia urbo Rostov-Don. La 31-an
de julio pro longdauxra kormalsano forpasis Mihxail Sxcxerbinin, fama
E-veterano. Naskigxinta en 1935, li blindigxis en sia infanagxo pro
grenadeksplodo. Post la porblindula mezlernejo li sukcesis akiri superan
filologian klerecon kaj montris sin tre talenta poeto en la rusa lingvo,
ankaux en Esperanto. Liaj civitanaj, intimaj kaj humuraj poemoj estis
eldonitaj en kelkaj literaturaj kolektoj. Gxuste Sxcxerbinin antaux tridek
jaroj fondis la rostovan regionan E-klubon "Verda Velo", kiu sub
lia gvidado cxiam vigle funkciis, multfoje organizis ecx la tutlandajn
renkontigxojn de blindaj esperantistoj. Cxiuj, kiuj persone konis nian karan
bonhumoran atamanon (tiel karese ni nomis lin), certe, bedauxras, ke li ne
plu estas inter ni. Nun li do pace ripozu en la eterneco. Anatolij Masenko. |
01.07.2013. Dum la 22-30 de junio tre sukcesis la
Jxamboreo de REAN (Rusia E-Asocio de Nevidantoj). Same kiel Pasintjare, gxi
okazis en Nigramara urbo Gelengxik, kaj cxi-foje gxi estis dedicxita al 20-jara
jubileo de nia cxefa organizajxo REAN kaj gxia vigle funkcianta filio ANEKO en
Krasnodara teritorio. Inter 52 partoprenintoj ni havis gastojn el Ukrainio kaj
Moldavio. Fruktodone laboris tri lingvaj kursoj, gvidataj de A. Masenko, A. Kudinov kaj A. Cxicxkan. Pri
cxiuvesperaj kulturaj programoj lerte zorgis Valentina Kudinova, kaj ili cxiuj
brile sukcesis. La agrabla marbanado, kompreneble ne estis forgesita.
A. Masenko.
20.09.2012 Karaj
geamikoj, kun granda malgxojo mi sciigas vin, ke la 09-an de septembro
forpasis en tutmonda blindulesperantista movado tre konata aganto s-ro Jiri
Vychodil. Li estis multjara redaktoro de la cxehxa esperanta bl.gazeto
Auxroro kaj administranto de la organo de LIBE - Esperanta ligilo. Baldaux
nuna redaktoro de Auxroro Jiri Jelinek preparos kune kun mi artikolon,
priskribantan tutvivan fervoran klopodon de s-ro Vychodil pri disvastigado de
specifaj informoj el blindula movado esperantista ecx gxenerala. Honoro al
lia memoro! Jan Priborsky, nome de la Blindulsekcio de CXEA |
04.08.2012. Kongresa temo:
"Blinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj".
Al cxiu homa unuopulo servas la samaj rajtoj kaj
permesoj. La invalideco aperas kiel sekvo de interago inter la personoj kun
vidaj misfunkcioj kaj sociaj baroj, sekvantaj el homaj kondutmanieroj, kiuj
estas obstakloj dum plena kaj efika partopreno de viddifektitaj personoj en la
socia vivo egalrajte kun cxiuj civitanoj.
Iu ajn formo de diskriminacio de iu
ajn persono pro ties viddifekto estas krimo kontraux digno kaj honoro de homo.
Viddifektitaj personoj konstante konfrontas kun baroj,
malebligantaj ilian partoprenon en la socia vivo.
La plimulto de viddifektitaj
personoj trovigxas en malfavora socia kaj ekonomia situacio.
Cxesigo de socia eskludo de viddifektitaj homoj estas
grava defio kaj signifoplena faktoro de la socia disvolvigxo je la tuthomara
skalo, socia kaj ekonomia, kaj ankaux estas efika agadmaniero por likvido
de mizereco.
Viddifektitoj havas la rajton
studi, plialtigi sian kvalifikon kaj labori en egalaj kondicxoj kun aliaj
civitanoj, inkluzive la rajton vivteni sin per laboro, elektita de ili,
akceptita en labormerkato kaj labormedio en maniero transparenta,
nediskriminacia kaj alirebla por cxiuj personoj.
Nepermesebla estas iu ajn formo de
diskriminacio pro viddifekto rilate al cxiuj agadsferoj koncerne diversajn
formojn de enlaborigo, laborkariero kaj laborkondicxoj respektive al
laborsekureco kaj laborhigieno.
Sencxesan defendon postulas la
rajtoj de viddifektitoj, traktataj laux principoj de egaleco kun la aliaj
civitanoj, al justaj kaj konvenaj kondicxoj de laboro, soci-agado, ripozo kaj
cxiutaga vivo.
Por asekuri tion, ni, viddifektitoj, diversmaniere
(pere de amaskomunikiloj, Interreto, publikaj arangxoj, propagandaj kunvenoj,
elpasxoj en lernejoj ktp.) kuragxe kaj realisme informu la vastan publikon pri
la eblecoj, atingoj, sukcesoj, malfacilajxoj kaj realaj bezonoj de blinduloj.
Blindaj esperantistoj kunlabore kun la
naciaj kaj internaciaj blindulaj kaj porblindulaj organizajxoj informu internaciskale
(pere de amaskomunikiloj, Interreto, publikaj arangxoj ktp.) pri novaj atingoj
de blinduloj, apero de novaj blindul-helpiloj, originalaj solvoj de specifaj
blindul-problemoj ktp. cele al disvastigo de tiu sperto en aliaj landoj.
Pere de la landaj kaj lokaj
organizajxoj blindulaj kaj porblindulaj ni propagandu la progresivajn atingojn
kaj sperton de solvado de specifaj blindulaj problemoj, novajn
blindul-helpilojn je la nacia kaj loka nivelo.
Ni, blindaj esperantistoj, pere de
informado, konkreta agado, persona viv-ekzemplo klopodu forigi la negativajn
stereotipojn kaj ellabori la pozitivan bildon de blinduloj kiel egalrajtaj,
dignaj, plenvaloraj civitanoj.
Akceptita
unuanime kun kelkaj stilaj amendoj la 19-an de julio 2012.
30.07.2012. Hieraux
forpasis virino, al kiu mi sxuldas mian esperantistecon, mian konon de
Esperanto kaj mian amon al Esperanto - Anastasija Ivanovna Jxukova, kiun
e-istoj nomis Nadja. Sxi estis tre bone konata en la blindula E-movado kaj hodiaux
multaj esperantistoj kunploras kun mi. Versxajne, sola maniero kiel mi povas
omagxi al sxia memoro, estas skribi iom pri sxi.
Sxi
estis blinda ekde infaneco kaj sxi instruis la rusan lingvon kaj la rusan literaturon
en blindula lernejo en mia naskigx-urbo Kislovodsko. Estante ankoraux
lernejano, mi eksciis pri E-o kaj baldaux trovis E-klubon en Kislovodsko.
Anastasija Ivanovna ne nur instruis al mi E-on, sxi traktis min kun patrina
amo, zorgante ankaux pri mia gxenerala evoluo. Sxi helpis min pri la rusa
lingvo kaj instruis min ami kaj kompreni la rusan literaturon. Sxiaj lecionoj
de Esperanto estas neforgeseblaj: tio estis ne nur parkerado de reguloj kaj
vortoj, sed ankaux vera aventuro tra Esperanta poezio kaj beletro. Mi gxis nun
memoras la momenton, kiam en mia menso naskigxis kaj el mia busxo elsaltis unua
flua frazo en Esperanto - kaj sxi cxeestis tiun momenton, kaj al sxi apartenas
cxi tiu merito. Kompreneble, ecx post la fino de la baza kurso sxi zorge
direktis mian progresadon kaj legigis al mi la modelajn verkojn de Kabe,
konatigis kun la brila poezio de Kalocsay, enkondukis en la rave humanisman
mondon de Baghy.
Esperanto estis sxia vivo, Esperanto estis sxia cxio. Kaj Esperanto farigxis
ankaux mia vivo. Mi estas felicxa, ke mi havis sxin kiel instruistinon. Gxis
nun mi auxdas sxin diri al mi: "Neniam kabeigxu, kara!". Ne, kara mia
Anastasija Ivanovna, ecx se mi malaktivadas polonge, tamen mia koro cxiam
apartenas al Esperanto. Kaj tiel estos, mi jxuras je via hela memoro.
Kiam ni festis sxian 70-an jubileon, mi verkis je sxia honoro odeton, jen parto
el gxi:
Per sankta am' dissaltigante
obstinajn barojn de l' vantec',
Sxi verdulidojn kovis kante,
Versajxe, lude, kaj laux dec'
Nomigxas Nadja esperante.
"Nadja" en la rusa signifas "Espero".
Sxi do estis samnomulino de Esperanto. Kaj mi esperas tutkore, ke la Sinjoro
akceptos sxin en Sia regno.
Ilija Smykov
(Rusio).
18.06.2012. Karaj estraranoj, karaj amikoj, Sube estas la spezokonto kaj bilanco por la jaro
2011 kaj bugxeto por la jaro 2013. Bedauxrinde scioj por la financa raporto
haveblis nur en la komenco de junio kaj kelkaj detaloj bezonis precizigojn. Mi
ne scias cxu ankoraux aperos EL antaux la IKBE por ke la financa raporto kaj
bugxeto aperu en gxi. Bilanco/Movada kaso La sumo 1750 en pasivoj venas el la
hazardaj enspezoj. El donacoj kovras 288,25 kongresan kason. Estus rekomendinde
ke estraro pripensu kaj decidu al kia agado Movada kaso estu dedicxata. Salute
Ritva Sabelli
12.03.2012. Karaj legantoj! Kun grandega bedauxro mi eksciis, ke nia kara Attila
Varro ne plu povas redakti la revuon. Dum 11 jaroj li akurate kaj sindoneme
plenumis tiun laboron, pro kio ni cxiuj kore dankas lin. Ni ricevadis la
revuon, haste trafoliumadis gxin, kaj oni povis havi la impreson, ke gxi
farigxas per si mem, portante al ni interesajn kaj utilajn informojn. Sed iu ja
devas fari gxin, kelkfoje kontroli cxiun literon, cxiun signon. Nun mi devis
akcepti tiun taskon. Mi konscias, ke tio estas granda honoro kaj ankaux granda
respondeco, do, kun helpo dia kaj via mi provu pravigi vian elekton kaj vian
fidon. Pri la definitiva decido doni al mi tiun taskon mi eksciis la 3-an de
marto, tio kauxzigis kunigon de tri numeroj. Por rekompenci tiun perdon,
versxajne, ni faros iun suplementon. I.a., se iu havas iujn ideojn pri ties
enhavo, bv. skribi al mi.
Mi diru kelkajn vortojn pri mia koncepto de nia revuo. Gxi devas havi
tri cxefajn taskojn> 1. Informi legantojn pri la agado de LIBE kaj E-movado
inter bll'j (tiel estis cxiam kaj tiel restos. Plu aperos tradiciaj rubrikoj,
sxatataj de multaj el v, estos rememorigitaj kelkaj malnovaj); 2. Esti siaspeca
tribuno, kie bll'j povas prezenti siajn verkojn kaj sian agadon (do, elektante
materialojn por publikigo, prioritaton mi donos al blindaj verkistoj,
jxurnalistoj, tradukistoj, por ke ne nur ni cxerpu el aliaj revuoj, sed, ankaux
la gxenerala publiko povu scii pli pri ni, cxerpi el nia fonto kaj utiligi
niajn kontribuajxojn; 3. Informi la bl'ajn E-istojn pri la gxenerala movado.
Tio, laux mi, estas la plej simpla tasko, cxar estus peko plendi pri manko de
tiaspecaj materialoj. Do, ni plu vivu kaj kunlaboru! Via Olena Posxivana.
12.03.2011.
Karaj blindaj esperantistoj. 10 marto, posttagmeze,
granda tertremo atakis la nordan parton de la cxefinsulo de Japanio. La
tertremo (M 8.8) estas nekredeble forta. Sed pli terura estis cunamo (ondegego)
kauxzita de la tertremo, kies kerno estas en la maro. Cunamo kuris teren tiom
rapide kiel Sinkansen (superpekspreso kuranta je 250-300km/horo) kaj mortigis
plurajn cxemarajn urbojn komplete. Ankaux la urbego Sendai estas forte
damagxita. Pri a gxenerala stato de la katastrofo mi raportos al vi, kiam la
afero kvietigxos kaj ni ekscios diversajxojn de la afero. Eventuale tio povos
okazi nur monaton poste... Mi en Tokio, 500km sude de la centro de la unua, la
plej forta, tertremo, sentis nespertitan sxanceligxon dela tuta domo, sed en
mia hejmo ne okazis tro gravaj damagxoj. Poste tre ofte ni sentis tertremojn
sufice fortajn kiel la postefikojn de la unua plej granda. Tiu postefiko
dauxros monatojn, aux ecx jarojn.
Laux mia esploro naniu el la blindaj membroj de JABE
estas damagxita forte. Estu trankvila. De iuj el vi mi persone aux JABE ricevis
konsolajn kaj zorgemajn mesagxojn. Se aliaj bonvolus skribi al JABE (sed ne al
mi persone) ion kuragxigan por japanaj blindaj esperantistoj, oni kun danko
aperigos viajn mezagxetojn en la organo de JABE. jabe@esperanto.ne.jp Tia kuragxigo internacia valoros al japanaj blindaj
esperantistoj.
Kun antauxdankoj pro viaj kuragxigaj mesagxoj al JABE,
KIKUSIMA Kazuko (Krizantemo)
06.03.2011. Rezultoj de Erosxenko-konkurso
KARAJ
GESAMIDEANOJ,
Kiel vi legis en januara numero de
"Esperanta Ligilo" 2010, la estraroj de LIBE (Ligo Internacia de
Blindaj Esperantistoj) kaj de REAN (Rusia Esperanto-Asocio de Nevidantoj)
anoncis literaturan konkurson okaze de 120-a datreveno de fama rusa blinda
mondvojagxinto s-ano V. Erosxenko kun la temo: "Vivo kaj verkoj de Vasilij
Erosxenko: ilia signifo kaj valoro por la nuntempa blindulo".
Gxis la limdato (komenco de
novembro 2010) alvenis entute 9 kontribuajxoj: 4 el Rusio, 3 el Bulgario, po
unu el Japanio kaj Moldavio.
Post detala pritrakto la
internacia jxurio, konsistinta el: d-ro Mine Yositaka (Japanio), Rob Moerbeek
(Nederlando), Julija Patlanj (Ukrainio), Ritva Sabelli (Finnlando), Attila
Varro (Hungario) kaj Anatolij Masenko (Rusio), decidis aljugxi la unuan
prejmion al s-ano Tanabe Kunio (Japanio), la duan-trian premiojn dividis rusiaj
ges-anoj Nadja Jxukova kaj Nikolaj Osipenko.
Iliajn verkojn vi povas
legi en LIBE-pagxaro. Vidu Erosxenko-konkurso Samtempe la
jxurio esprimas dankon ankaux al aliaj gepartoprenintoj pro iliaj valoraj
kontribuajxoj.
Anatolij Masenko.
15.08.2010. Aperis Arkivo
de "Esperanta ligilo" ekde 07.07.2007 gxis la lasta numero.
21.09.2009. Aktualigita: Por ekzamenigxontoj.