LIBE

Ligo internacia de blindaj esperantistoj

 

 

 

Historio de la Esperanto-Movado Inter la Blinduloj

 

Estraro

 

Adresaro

 

Delegitoj de LIBE

 

Statuto kaj interna regularo

 

IKBE

 

RETKONFERENCO

 

Esperantaj gazetoj en brajlo

 

“Esperanta Ligilo” rete

 

“Esperanta Ligilo” (lasta numero)

 

Arkivo de "Esperanta ligilo"

 

Fonduso de Jerosxenko

 

Por ekzamenigxontoj

 

Utilaj ligiloj

 

Esperranta  brajla stenografio

 

 

 

 

 

 

 

 

   Ligo Internacia de Blindaj  Esperantistoj (mallongige: LIBE) estis fondita en 1951 dum la 19-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (Munkeno, Germanio). Gxin antauxis Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj (UABE), fondita en 1923 dum la tria IKBE (nurnbergo, Germanio), kiu en 1931 transformigxis al UABO (Universala Asocio de Blindulorganizajxoj).

    LIBE precipe celas unuigi diverslandajn blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn por helpi al ili en studado, perfektigxo kaj praktika utiligo de la internacia lingvo.

 

 

Novajxoj kaj anoncoj

 

23.05.2023. Aperis la la 5-a numero de "Esperanta ligilo" por 2023 j. vidu gxin laux: Lastan numeron de "Esperanta ligilo.  Antauxajn numerojn oni povas rigardi en Arkivo de EL.

  08.05.2023 Aperis la ebleco elsxuti de nia retpagxo vicajn numerojn de UEA-revuoj “Esperanto” kaj “Monato”, auxskultu la Februarajn, martajn, aprilajn kaj majajn  numerojn por 2023 .

 

 

20.03.2023 Ion similan vi neniam retrovos!
Komence de Junio, ĉe unu el la plej belaj strandoj de Italujo. je kosto multe pli malalta ol la kutimaj tiuloke,

vi povos samtempe ĝui, la 87-an IKBE-on, Erasmus-seminarion pri socia integriĝo de blinduloj, plurajn altvalorajn prelegojn, vesperajn koncertojn, ekskursojn kaj liberajn surstrandajn posttagmezojn.
Sed necesas rapide aliĝi: por esti certa ricevi lokon la oficiala komuniko en Esperanta Ligilo diras: "ĝis la 31-a de Marto"; poste estos akceptataj novaj aliĝantoj, nur se restis liberaj ĉambroj. Ĉiuj necesaj informoj por aliĝi troviĝas en la januara numero de Esperanta Ligilo, legebla ankaŭ en la retejo de LIBE: 
http://libe.slikom.info

      Kaj jen mallonge la programo:
____________________________________
           Programoj de la 87a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj titolo (indikita per K) kaj de Seminario Eŭropa projekto ERasmus+ ...titolo (indikita per S)
Ĉiuj seminarianoj laŭvole rajtas partopreni en ĉiuj kongresaj aranĝoj. Ankaŭ la kongresanoj estas invititaj ĉeesti la kunsidojn de la Seminario.
_____________________________________

      Sabaton la 3-an de Junio
K/S Posttagmeze: akceptado. K/S 21:30 Interkona Vespero.

      Dimanĉon la 4-an de Junio
K 10/11: Inaŭguro.
K 11:30-12:30 Prelego Fabrizio Pennacchietti: pri migrado de lingvoj tra Mediteraneo.
S 17:30-19:30 Prezentado kaj diskutado de dokumento proponita de la Francoj pri sinteno de vidantoj koncerne nevidantojn.
   K 21:30 Koncerto: Massimo Tagliata: akordiona virtuozo.

      Lundon la 5-an de Junio
K 8-9 Natalia Kazymova: kurseto pri esperanto.
K 9-10 prelego Aldo Grassini: Mediteraneo, ligilo inter Azio kaj Eŭropo ĝis la malkovro de Ameriko.
S 10:30-12:30 Prezentado kaj diskutado de la pedagogia dokumento.
   K 21:30 Koncerto: Maria Grazia Barboni: Kanzonoj en esperanto.

      Mardon la 6-an de Junio
K 8-9 Natalia Kazymova: Kurseto pri esperanto.
K 9-10 Francesco Maurelli: prelego pri submaraj robotoj.
S 10:30-11:30 Prezentado kaj diskutado dokumento porblindula art-alireblo
S 15-17 En Osimo: Vizito al "Lega del filo d'oro" ("Orfadena Ligo") pri rekapabligo de surdblinduloj

      Merkredon la 7-an de Junio
K/S 9-19 Tuttaga ekskurso: Ancona: vizito al Palpsensa Muzeo Homero. Castelfidardo: tagmanĝo kaj Vizito al akordiona fabriko. Sirolo: mirinda vilaĝo sur flanko de Monto Conero.

      Ĵaŭdon la 8-an de Junio
k 8-9 Natalia Kasymova: Kurseto pri esperanto.
K 9-10 Prelego de Violetta De Filippo pri blindulaj edukado kaj sociala situacio en Etiopio kaj ĝenerale en Afriko. Kongresanaj intervenoj pri aliaj landoj.
S 10:30-11:30 Prelego de Nedeljka Lozajich pri valoro de teatra aktivado por integriĝo.
K 21:30 Folklora akordiona koncerto.

      Vendredon la 9-an de Junio
K 8-9 Natalia Kasymova: Kurseto pri esperanto.
K 9-11 Ĝeneralkunveno de LIBE.
S 11-12 Konkluda kunsido pri la "dissemado" dum la Torina U.K.
K 21:30 Adiaŭa kaj arta vespero.

      Sabaton la 10-an de Junio
K/S Reveturo al siaj landoj.
_____________________________________________
Atentu. Se estos interesiĝantoj, Violetta De Filippo gvidos kurseton pri la itala lingvo post akordiĝo pri la plej taŭga horaro.

Nu! Ĉu tio ne allogas vin? Do, rapidu aliĝi!

Por la Itala Asocio de Blindaj Esperantistoj la sekretario Pier luigi Da Costa
Pier luigi Da Costa

  

24.01.2023. Karaj geamikoj! Konatigxu kun materialoj de virtuala IKBE-86:

Arta Vespero (nur programeroj):
Attila Varro: Du hungaroj, kiuj signife kontribuis al la muzikliteraturo
de la 20-a jarcento
:
Galina Lukjanenko: Balalajka - muzika simbolo de Rusio:
Galina Lukjanenko: Cxon Gxe Dok - blinda virtuozo de busxharmoniko el
Korea Respubliko
:
Jiri Jelinek: Jaroslav Jejxek - Cxehxa viddifektita komponisto:
Virtuala ekskurso tra Moskvo:
Natalia Kasymova: Blindaj muzikistoj el Tagxikio:
Tamara Andrejeva: Du materialoj: 1. Ekskurso tra Jesenin-arbaro. kaj
Oleg Akkuratov- blinda rusa virtuoza pianisto kaj kantisto
:

            Preparis Vjacxeslav Suslov.

       13.07.2022  Iom korektita IKBE (T. Speckmann, A. Masenko) 

  30.05.2022. Aktualigita: Estraro kaj Deligitoj de LIBE.

22.10.2021  Forpasis Jaap Wieringa (1925-2021)

 La 20-an de oktobro forpasis nia honora membro Jaap Wieringa en la agxo de 96 jaroj.

 Jaap naskigxis en la vilagxo Noordhorn en la nordnederlanda provinco Groningen. Jam junagxe li blindigxis pro glauxkomo kaj pro malfiksigxo de la retino. En blindulinstituto li lernis legi per la brajla skribo. Profesie li farigxis telefonisto en oficejo de la sxtata imposta instanco Belastingdienst en la urbo Groningen. Tiun cxi laboron li faris gxis sia pensiigxo.

 Jam junagxe li eklernis Esperanton. La Internacia Lingvo ludis gravan rolon en la vivo de Jaap. Li multe korespondis kun homoj kiuj logxis aliflanke de la Fera Kurteno en la periodo de la Malvarma Milito. Pere de tiu intensa korespondado Jaap akiris multajn sonmaterialojn el Orienta Euxropo. Plurfoje li auxdigis selektojn el tiuj materialoj en Nosobe-semajnfino.

 Parolante pri Nosobe dirindas ke cxi tiu societo estis tre kara al Jaap. Li ecx konis la Nosobe-fondinton Rafel Israels persone. En 1962 li farigxis la redaktoro de 'La Kontakto' laux peto de Rafel Israels. Tiun cxi funkcion li plenumis gxis 2018. Alian funkcion kiun Jaap gxis tre altagxe plenumis estas la funkcio de kasisto. Dum multaj jardekoj li akurate prizorgis la financojn de Nosobe. cxiujare, proksimume du monatojn antaux la jarkunveno, Jaap cirkuligis akuratan financan superrigardon inter la estraranoj. Sur la kovrilo de cxiu posxtajxo kiun Jaap sendis, li koncekvente en brajlo skribis "J. Wieringa, Zuidhorn". Pro sia tre longjara, sindedicxa laboro por Nosobe Jaap ricevis la regxan honorigon Kavaliro en la Ordeno de Oranje-Nassau.

 La 2-an de oktobro 2021 Nosobe deklaris Jaap Horona Membro. Nur dum 18 tagojn li povis gxui tiun cxi honorigon. Kun Jaap Nosobe perdis mildkarakteran, rakonteman personon, kiu dauxre lasis nin kungxui pri sia esperantista vivo. Jaap estis kremaciita en la urbo Groningen la 26-an de novembro 2021. Ni malhavos lin.

           Jan Bemelmans

 

09.08.2021  Karaj Amikoj! Vi scias, ke aperis katalogo de brajlaj libroj, disponeblaj en la biblioteko de la Esperanto - urbo Herzberg (Germanio). vi povas mendi tiujn librojn laux la jena adreso: Grubenhagenstraße 6 DE-37412 Herzberg am Harz (Esperanto-Stadt) Germanio. Viajn mendojn Bv. sendi nur en platskriba formo (ne en brajlo). Adreso por elektronikaj mendoj: esperanto-zentrum@web.de

Libe-estraro esperas, ke niaj membroj aktive uzos servojn de la biblioteko.

Katalogo vidu cxi tie :

Nome de la estraro Natalia Kasymova

  27.01.2021. Aktualigita: Adresaro de LIBE .

  05.09.2019  Forpasas amikoj. Dum tiu somero ni perdis du famajn bolgaroj: tiu estas Dancxo Dancxev kaj Dimo Dimov. Lastajn bonajn vortojn pri ilin ekskribis Angel Sotirov…

02.09.2019  Ritva Sabelli preparis detalan kongresan raporton  pri IKBE-85 en Lahtio (Finlando). Baldaux gxi aperos en EL, sed dume legu gin cxi tie :

11.02.2019 Forpaso

Post longjara grava malsano la 7-an de februaro forpasis Gennadij Gluhxov (Rusio) en sia 75-a vivjaro. Li havis superan klerecon pri filologio kaj ecx iom da tempo laboris en pedagogia instituto. Esperantisto ekde 1979, li gxis la lasta spiro restis fidela al la nobla ideo de Zamenhof. En sia logxurbo Jelec gxuste li fondis la klubon "Esperanto" por vidantoj, kaj senlace li propagandis la lingvon inter nialandaj samsortanoj. Li verkis prozon kaj poezion, kaj siatempe liaj noveloj estis publikigitaj ankaux en "Esperanta Ligilo".

Ni, liaj multnombraj geamikoj, por cxiam danke konservos bonan memoron pri nia kara Gennadij.

A. Masenko.

04.10.2018. La 2-an de Oktobro 2018, en Kinsxaso, kunvenis blindaj e-istoj el Kinsxaso kaj el la provincoj Kuilu, KasaI, kaj Kongo-Central. La sola tagordo estis: Konga Ligo de Blindaj E-istoj

"KOLIBE".  Laû nia projekto, planita la 21-an de marto 2018, en Kinsxaso, estas kreita, hodiaux, blindula organizajxo nomita "KOLIBE",  iniciatite de la jenaj personoj:

1- S-ro Mafuila Mavomo  Jackson, Kinshasa.

2- S-ro Kabulo Kalambay Badin, Kinshasa.

3- S-ino Lydie Makazi, Kasaï.

4- S-ino Pikana Ana

5- S-ro Olivier Ntomono, Kinshsa.

6- S-ro Bakeya Jeanne, Kuango.

7- S-ro Sam Vangu,  Kongo Central.

8- S-ro Suami Angèle, Kinshasa.

9- S-ro Onon Ediambas, kinshaso

CELO: Disvastigi E-on per brajla lernilaro, inter kongaj blinduloj, kaj informi pri la vivo de kongaj blinduloj inter la esperantistoj el la tuta mondo.

La cxeestantoj unuanime rekomendis ke la organizajxo, kies membroj akiris E-on per brajla materialo sendita de LIBE, aliĝu al tiu ĉi lasta, sekve al UEA, kiel fakgrupo de la landa asocio DKEA 

Aperis interkonsento ke ankaŭ neblindaj personoj interesitaj de la blindulaj aferoj, povas aliĝi.

el la 9 ĉi-supraj membroj, estas 7 geblinduloj kaj 2 bonvidantoj, nome Sam Vangu kaj Onan Diambas

  Raportis: Mafuila Mavo Jackson,   Sekretario 

       07.01.2017.  Estimataj gesamideanoj!

Dank' al afableco de la auxtorino Ritva Sabelli, ni prezentas nun en LIBE-pagxaro retversion de sxia libro "Historio de la Esperantomovado inter la blinduloj - 1888-2015", kiu nigre aperis pasintsomere en Finnlando.

Do, tri antauxaj volumoj de la "Historio" ne plu trovigxos en nia pagxaro, cxar ili eniris en la verkon de s-ino R. Sabelli.      

Anatolij Masenko

 

  04.03.2016. Aktualigita: Delegitoj de LIBE.

 

 06.11.2014. Mi sciigas vin, ke la 28-an de oktobro (2014) en sia 82-a vivjaro forpasis nia esperantisto-veterano kaj eminenta muzikpedagogo Boris Bodicxev.

Sciigis Dimo Dimov - Delegito de LIBE kaj "Esperanta Ligilo" en Bulgario".    

 

08.02.2014. Karaj geamiêoj! Kun granda gxojo mi informas, ke s-ano Gradimir Kragicx tute senpage donacis al LIBE suficxe ampleksan ret-spacon je pli ol dek GB kun jena adreso:

http://www.LIBE.slikom.info

Nome de LIBE mi tre dankas s-anon Kragicx pro lia tiom malavara donaco, kaj vin mi invitas viziti nian pagxaron en la nova loko. Cetere ankaux en la malnova adreso gxi funkcios iun tempon.

I.a., s-ano Kragicx ecx pretas arangxi propran domenon al LIBE, sed cxu tio valoros? Cxu vi, karaj uzantoj, preferus gxin? Bv. eldiri vian opinion.

Anatolo Masenko.

 

      21.10.2013. Informe: Arvo aperas en Panteono de meritplenaj pedagogoj kaj agantoj por Esperanto.

La prezento trovigxas cxe adreso http://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=128

Amike Ritva

 

Arvo Karvinen forpasis.

 

     10.10.2013. Dum la sunlevigxo la sesan de oktobro 2013 trankvile forpasis Arvo Karvinen. La funebra ceremonio okazos en silento inter familianoj kaj proksimaj geamikoj.

     La memoron de Arvo eblas honori pere de la porblindula fonduso Suomen  Nakovammaissaatio, banko: Aktia, IBAN: FI 79 4055 4020 0301 75,

BIC:HELSFIHH

    Aldone por libera uzo resumo de la vivprotokolo de Arvo.

Humile Ritva Sabelli

 

      Arvo Karvinen, magistro pri filozofio,  forpasis la 6-an de oktobro 2013.

 Li naskigxis la 7-an de januaro 1934, blindigis 11-jara pro akcidento,  esperantigis en 1955, estrarano de Steleto, finna esperanto-asocio de  viddifektitoj ekde 1960, estrarano de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) (1963-1967) kaj prezidanto 2009-2011, vice 2012, delegito de LIBE cxe Euxropa Blindul-unuigxo kaj membro de gxia Kultura kaj eduka komisiono 2007-2011,  membro de UEA-komitato 1994-2001.

      Laborante longe kiel la gxenerala sekretario de la Finna federacio de  vidhandikapuloj (1972-1999) gvidis multajn internaciajn kunlaborojn kun  evolulandoj.  Aktivis kiel komitatano de EBU (European Blind Union/Europa  Blindul-unuigo) kaj de WBU (World Blind Union/Monda Blindul- unuigo).  Lia  celkonscia laboro por atingi la celojn kaj ideojn de  EBU kaj liaj servoj al vidhandikapito, kaj lia vasta kariero estas agnoskataj kaj alte aprezataj de EBU kaj giaj membroj. En 2007 li estis invitata kiel honoran membron de EBU.

     Sur la europa kampo Arvo Karvinen laboris i.a. en la EBU komisiono pri kunlaboro kun Europa unio, EBU komisiono kun evolulandoj, en komisionoj de sociala fonduso de Europa unio. Lia internacia kariero komencigis en la 1960-aj jaroj inter sporto kaj lia pli vasta mondskala kariero en 1976 kiel estrarano de Tutmonda Konsilantaro por la Bono de la Blinduloj (World Council for the Welfare of the Blind).   Ekde de 1960-aj jaroj li laboris en la finna ligo de vidhandikapitoj kie li ekde 1972 okupis la postenon de generala sekretario gis emeritigo.

     Lia agado emfazis precipe la trian mondon, i.a. li laboris plurajn fojon en Namibio por fondi rekapabligan centron pro blinduloj, por eduki personaron kaj fortigi organizon de blinduloj. En Zambio la finna ligo de vidhandikapitoj fondis brajlan bibliotekon, evoluis profesian edukadon kaj manlaborajn kondicojn. En Ekvadoro oni fondis brajlan presejon.

     Kompreneble liaj servoj kaj krea potenco estas konataj ankau sur la nacia kampo. En 1998 li ricevis de la finna prezidento la altan titolon "organiza  konsilanto"  pro sia plurjara sociala agado por handikapuloj, en- kaj  eksterlande cefe en la tria mondo. Li sprucis ideojn pri projektoj, kiun oni tiatempe taksis nekredeblajn. Tamen li ilin kurage antauenpusis kaj  efektivigis.  En la finna ligo de viddifektitoj li iniciatis novan laborstrukturon i.a.fondinte lokajn asociojn por fortigi porblindulan agadon, kaj arangis monkolektadon por fondi produktadon de sonlibroj en 1960-aj jaroj. Li establis regulajn kontaktojn kun decidfarantoj kaj aliaj organizoj. Lia krea potenco dauxris ecx post emeritigxo. Kiel lastaj monumentoj de lia iniciatemo en Iiris-centro staras rekapabliga  korto por infanoj, korto de travivajo, inauxgurita de prezidentino Tarja Halonen somere 2012 kaj ekde de printempo 2013 funkcianta kleriga centro por etaj infanoj. Li arangxis financadon pere de kunlaboro de internaciaj kaj lokaj Lions-organizoj.

    La sociala aktiveco de Arvo Karvinen emfazas multajn kampojn i.a.li  laboris por la bono de edukado kaj dungigo kiel estro (angle ombudsman) de la fondajo por helpi vidhandikapulojn. En la socio aktivis kiel membro de "Lions club" (1973-2013). La eblecoj de la volontula kunlaboro cxiam estis liaj fortoj precipe en la agado de la internacia Lions-organizajxo.

 

Fidela esperantisto

     Ekde la jaro 1956 Arvo Karvinen partoprenis en Esperantokongresoj kaj asistis  en aliaj internaciaj renkontigoj kiel preleganto en Esperanto. Li partoprenis en la arangxado de la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) en Finnlando en 1969 kaj 1995, estis membro de Loka Kongresa Komitato (LKK) de la Universla Kongreso de Esperanto en Tampere 1995, iniciatis IKBE-on en Litovio (Vilno) 2005 kaj kaj aktive asistis en la preparlaboroj, membro de LKK de IKBE en Svedio (Gotenburgo) 2003, konsilanto de IKBE en Cxehio (Olomouc) en 2012.

      Grava emo estis disvastigo kaj plibonigo de kono de Esperanto inter  viddifektitoj per modernigo de lernolibroj kaj partopreno en gxeneralaj Esperanto-kursoj. Iniciatis en 2008 kunlaboron de LIBE kaj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). La unua rezulto estis, ke ankaux viddifektitoj estis bonvenaj partopreni Someran Esperanto-Studadon (SES 2010) en Slovakio (Piestany) en julio 2010. Gxin partoprenis kvar viddifektitoj (3 el Finnlando, 1 el Serbio). Kiel prezidanto de LIBE li koncentrigis krei strategion por fortigi la asocian strukturon por ke LIBE povu dauxre oferti al gejunuloj kaj plenkreskuloj internaciajn kontaktojn kaj novajn spertojn kaj siaparte eviti retirigxon.

     En 2009 iniciatis platskriban eldonon de "Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888-1939 kaj kompletigon per superrigardo de postmilita tempo. Pere de tradukoj nacilingven de la historia verko LIBE celas disvastigi la konon de la Esperanto-kulturo inter viddifektitoj.

    Esperanto ludis gravan rolon en la funkciigo de internacia kunlaboro de viddifektitoj kaj naciaj blindul-asocioj en kreado de servoj al viddifektitoj. Dum Esperantokongresoj oni parolis pri samaj termoj kiel nun en la kunvenoj de EBUkaj WBU: edukado, metioj, enlaborigo, aliro al informado, socialaj cirkonstancoj, intergrigxo en socion.

    Krom en Esperantokongresoj prelegis en Esperanto i.a. en la internacia konferenco pri profesia klerigo de viddifektitoj (problemoj, spertoj, perspektivoj) okazinta en Moskvo 2003. En Tokio 2007 En la konferenco pri enlaborigo de vidhandikapuloj Arvo Karvinen estis unu el tri invititaj eksterlandaj prelegintoj (Finnlando, Hispanio, Italio).

     Plej vaste Arvo Karvinen disvastigis konon de Esperanto ce EBU kaj WBU. Ekzemple dum la gxenerala asembleo de WBU en Gxenevo en 2008 partoprenintoj ricevis materialon pri Esperanto, kaj tuj post la kunveno la oficejo de WBU distribuis prezentadon de Esperanto kaj agado de LIBE al 119 landoj, entute al 800 membroj de delegacioj. Krome Karvinen estis intervjuata de reta radio ACB Radio World en Esperanto.

     En la kunveno de Tutmonda Konsilantaro por la Bono de la Blinduloj okazinta en Parizo en 1982 Esperanto evidentigxis utila. Arvo Karvinen prezidis unu komisionon. Kun unu delegito ne eblis komunikigxi. La problemo solvigxis kiam Arvo Karvinen proponis Esperanton kaj  povis gvidi diskutojn uzante la anglan kaj Esperanton. Same okazis en Sauda Arabio (Ryadh) en 1984 en la kunveno de WBU.

 

 

      02.08.2013. Karaj gesamideanoj! Funebran novajxon ni ricevis el rusia urbo Rostov-Don. La 31-an de julio pro longdauxra kormalsano forpasis Mihxail Sxcxerbinin, fama E-veterano. Naskigxinta en 1935, li blindigxis en sia infanagxo pro grenadeksplodo. Post la porblindula mezlernejo li sukcesis akiri superan filologian klerecon kaj montris sin tre talenta poeto en la rusa lingvo, ankaux en Esperanto. Liaj civitanaj, intimaj kaj humuraj poemoj estis eldonitaj en kelkaj literaturaj kolektoj. Gxuste Sxcxerbinin antaux tridek jaroj fondis la rostovan regionan E-klubon "Verda Velo", kiu sub lia gvidado cxiam vigle funkciis, multfoje organizis ecx la tutlandajn renkontigxojn de blindaj esperantistoj. Cxiuj, kiuj persone konis nian karan bonhumoran atamanon (tiel karese ni nomis lin), certe, bedauxras, ke li ne plu estas inter ni. Nun li do pace ripozu en la eterneco. Anatolij Masenko.

 

       01.07.2013. Dum la 22-30 de junio tre sukcesis la Jxamboreo de REAN (Rusia E-Asocio de Nevidantoj). Same kiel Pasintjare, gxi okazis en Nigramara urbo Gelengxik, kaj cxi-foje gxi estis dedicxita al 20-jara jubileo de nia cxefa organizajxo REAN kaj gxia vigle funkcianta filio ANEKO en Krasnodara teritorio. Inter 52 partoprenintoj ni havis gastojn el Ukrainio kaj Moldavio. Fruktodone laboris tri lingvaj kursoj, gvidataj de  A. Masenko, A. Kudinov kaj A. Cxicxkan. Pri cxiuvesperaj kulturaj programoj lerte zorgis Valentina Kudinova, kaj ili cxiuj brile sukcesis. La agrabla marbanado, kompreneble ne estis forgesita.

A. Masenko.

  

 

       20.09.2012   Karaj geamikoj, kun granda malgxojo mi sciigas vin, ke la 09-an de septembro forpasis en tutmonda blindulesperantista movado tre konata aganto s-ro Jiri Vychodil. Li estis multjara redaktoro de la cxehxa esperanta bl.gazeto Auxroro kaj administranto de la organo de LIBE - Esperanta ligilo. Baldaux nuna redaktoro de Auxroro Jiri Jelinek preparos kune kun mi artikolon, priskribantan tutvivan fervoran klopodon de s-ro Vychodil pri disvastigado de specifaj informoj el blindula movado esperantista ecx gxenerala. Honoro al lia memoro!

Jan Priborsky, nome de la Blindulsekcio de CXEA

 

         04.08.2012.  Kongresa temo: "Blinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj".

Al cxiu homa unuopulo servas la samaj rajtoj kaj permesoj. La invalideco aperas kiel sekvo de interago inter la personoj kun vidaj misfunkcioj kaj sociaj baroj, sekvantaj el homaj kondutmanieroj, kiuj estas obstakloj dum plena kaj efika partopreno de viddifektitaj personoj en la socia vivo egalrajte kun cxiuj civitanoj.

    Iu ajn formo de diskriminacio de iu ajn persono pro ties viddifekto estas krimo kontraux digno kaj honoro de homo.

Viddifektitaj personoj konstante konfrontas kun baroj, malebligantaj ilian partoprenon en la socia vivo.

    La plimulto de viddifektitaj personoj trovigxas en malfavora socia kaj ekonomia situacio.

Cxesigo de socia eskludo de viddifektitaj homoj estas grava defio kaj signifoplena faktoro de la socia disvolvigxo je la tuthomara skalo, socia kaj ekonomia, kaj ankaux estas efika agadmaniero por likvido de mizereco.

    Viddifektitoj havas la rajton studi, plialtigi sian kvalifikon kaj labori en egalaj kondicxoj kun aliaj civitanoj, inkluzive la rajton vivteni sin per laboro, elektita de ili, akceptita en labormerkato kaj labormedio en maniero transparenta, nediskriminacia kaj alirebla por cxiuj personoj.

    Nepermesebla estas iu ajn formo de diskriminacio pro viddifekto rilate al cxiuj agadsferoj koncerne diversajn formojn de enlaborigo, laborkariero kaj laborkondicxoj respektive al laborsekureco kaj laborhigieno.

    Sencxesan defendon postulas la rajtoj de viddifektitoj, traktataj laux principoj de egaleco kun la aliaj civitanoj, al justaj kaj konvenaj kondicxoj de laboro, soci-agado, ripozo kaj cxiutaga vivo.

Por asekuri tion, ni, viddifektitoj, diversmaniere (pere de amaskomunikiloj, Interreto, publikaj arangxoj, propagandaj kunvenoj, elpasxoj en lernejoj ktp.) kuragxe kaj realisme informu la vastan publikon pri la eblecoj, atingoj, sukcesoj, malfacilajxoj kaj realaj bezonoj de blinduloj.

   Blindaj esperantistoj kunlabore kun la naciaj kaj internaciaj blindulaj kaj porblindulaj organizajxoj informu internaciskale (pere de amaskomunikiloj, Interreto, publikaj arangxoj ktp.) pri novaj atingoj de blinduloj, apero de novaj blindul-helpiloj, originalaj solvoj de specifaj blindul-problemoj ktp. cele al disvastigo de tiu sperto en aliaj landoj.

    Pere de la landaj kaj lokaj organizajxoj blindulaj kaj porblindulaj ni propagandu la progresivajn atingojn kaj sperton de solvado de specifaj blindulaj problemoj, novajn blindul-helpilojn je la nacia kaj loka nivelo.

    Ni, blindaj esperantistoj, pere de informado, konkreta agado, persona viv-ekzemplo klopodu forigi la negativajn stereotipojn kaj ellabori la pozitivan bildon de blinduloj kiel egalrajtaj, dignaj, plenvaloraj civitanoj.

        Akceptita unuanime kun kelkaj stilaj amendoj la 19-an de julio 2012.

 

         30.07.2012. Hieraux forpasis virino, al kiu mi sxuldas mian esperantistecon, mian konon de Esperanto kaj mian amon al Esperanto - Anastasija Ivanovna Jxukova, kiun e-istoj nomis Nadja. Sxi estis tre bone konata en la blindula E-movado kaj hodiaux multaj esperantistoj kunploras kun mi. Versxajne, sola maniero kiel mi povas omagxi al sxia memoro, estas skribi iom pri sxi.

  Sxi estis blinda ekde infaneco kaj sxi instruis la rusan lingvon kaj la rusan literaturon en blindula lernejo en mia naskigx-urbo Kislovodsko. Estante ankoraux lernejano, mi eksciis pri E-o kaj baldaux trovis E-klubon en Kislovodsko. Anastasija Ivanovna ne nur instruis al mi E-on, sxi traktis min kun patrina amo, zorgante ankaux pri mia gxenerala evoluo. Sxi helpis min pri la rusa lingvo kaj instruis min ami kaj kompreni la rusan literaturon. Sxiaj lecionoj de Esperanto estas neforgeseblaj: tio estis ne nur parkerado de reguloj kaj vortoj, sed ankaux vera aventuro tra Esperanta poezio kaj beletro. Mi gxis nun memoras la momenton, kiam en mia menso naskigxis kaj el mia busxo elsaltis unua flua frazo en Esperanto - kaj sxi cxeestis tiun momenton, kaj al sxi apartenas cxi tiu merito. Kompreneble, ecx post la fino de la baza kurso sxi zorge direktis mian progresadon kaj legigis al mi la modelajn verkojn de Kabe, konatigis kun la brila poezio de Kalocsay, enkondukis en la rave humanisman mondon de Baghy.

    Esperanto estis sxia vivo, Esperanto estis sxia cxio. Kaj Esperanto farigxis ankaux mia vivo. Mi estas felicxa, ke mi havis sxin kiel instruistinon. Gxis nun mi auxdas sxin diri al mi: "Neniam kabeigxu, kara!". Ne, kara mia Anastasija Ivanovna, ecx se mi malaktivadas polonge, tamen mia koro cxiam apartenas al Esperanto. Kaj tiel estos, mi jxuras je via hela memoro.

    Kiam ni festis sxian 70-an jubileon, mi verkis je sxia honoro odeton, jen parto el gxi:

    Per sankta am' dissaltigante

    obstinajn barojn de l' vantec',
    Sxi verdulidojn kovis kante,
    Versajxe, lude, kaj laux dec'
    Nomigxas Nadja esperante.

    "Nadja" en la rusa signifas "Espero". Sxi do estis samnomulino de Esperanto. Kaj mi esperas tutkore, ke la Sinjoro akceptos sxin en Sia regno.
            Ilija Smykov (Rusio).

 

            18.06.2012. Karaj estraranoj, karaj amikoj, Sube  estas la spezokonto kaj bilanco por la jaro 2011 kaj bugxeto por la jaro 2013. Bedauxrinde scioj por la financa raporto haveblis nur en la komenco de junio kaj kelkaj detaloj bezonis precizigojn. Mi ne scias cxu ankoraux aperos EL antaux la IKBE por ke la financa raporto kaj bugxeto aperu en gxi. Bilanco/Movada kaso La sumo 1750 en pasivoj venas el la hazardaj enspezoj. El donacoj kovras 288,25 kongresan kason. Estus rekomendinde ke estraro pripensu kaj decidu al kia agado Movada kaso estu dedicxata. Salute Ritva Sabelli

         12.03.2012. Karaj legantoj! Kun grandega bedauxro mi eksciis, ke nia kara Attila Varro ne plu povas redakti la revuon. Dum 11 jaroj li akurate kaj sindoneme plenumis tiun laboron, pro kio ni cxiuj kore dankas lin. Ni ricevadis la revuon, haste trafoliumadis gxin, kaj oni povis havi la impreson, ke gxi farigxas per si mem, portante al ni interesajn kaj utilajn informojn. Sed iu ja devas fari gxin, kelkfoje kontroli cxiun literon, cxiun signon. Nun mi devis akcepti tiun taskon. Mi konscias, ke tio estas granda honoro kaj ankaux granda respondeco, do, kun helpo dia kaj via mi provu pravigi vian elekton kaj vian fidon. Pri la definitiva decido doni al mi tiun taskon mi eksciis la 3-an de marto, tio kauxzigis kunigon de tri numeroj. Por rekompenci tiun perdon, versxajne, ni faros iun suplementon. I.a., se iu havas iujn ideojn pri ties enhavo, bv. skribi al mi.

Mi diru kelkajn vortojn pri mia koncepto de nia revuo. Gxi devas havi tri cxefajn taskojn> 1. Informi legantojn pri la agado de LIBE kaj E-movado inter bll'j (tiel estis cxiam kaj tiel restos. Plu aperos tradiciaj rubrikoj, sxatataj de multaj el v, estos rememorigitaj kelkaj malnovaj); 2. Esti siaspeca tribuno, kie bll'j povas prezenti siajn verkojn kaj sian agadon (do, elektante materialojn por publikigo, prioritaton mi donos al blindaj verkistoj, jxurnalistoj, tradukistoj, por ke ne nur ni cxerpu el aliaj revuoj, sed, ankaux la gxenerala publiko povu scii pli pri ni, cxerpi el nia fonto kaj utiligi niajn kontribuajxojn; 3. Informi la bl'ajn E-istojn pri la gxenerala movado. Tio, laux mi, estas la plej simpla tasko, cxar estus peko plendi pri manko de tiaspecaj materialoj. Do, ni plu vivu kaj kunlaboru! Via Olena Posxivana.

        12.03.2011. Karaj blindaj esperantistoj. 10 marto, posttagmeze, granda tertremo atakis la nordan parton de la cxefinsulo de Japanio. La tertremo (M 8.8) estas nekredeble forta. Sed pli terura estis cunamo (ondegego) kauxzita de la tertremo, kies kerno estas en la maro. Cunamo kuris teren tiom rapide kiel Sinkansen (superpekspreso kuranta je 250-300km/horo) kaj mortigis plurajn cxemarajn urbojn komplete. Ankaux la urbego Sendai estas forte damagxita. Pri a gxenerala stato de la katastrofo mi raportos al vi, kiam la afero kvietigxos kaj ni ekscios diversajxojn de la afero. Eventuale tio povos okazi nur monaton poste... Mi en Tokio, 500km sude de la centro de la unua, la plej forta, tertremo, sentis nespertitan sxanceligxon dela tuta domo, sed en mia hejmo ne okazis tro gravaj damagxoj. Poste tre ofte ni sentis tertremojn sufice fortajn kiel la postefikojn de la unua plej granda. Tiu postefiko dauxros monatojn, aux ecx jarojn.
    Laux mia esploro naniu el la blindaj membroj de JABE estas damagxita forte. Estu trankvila. De iuj el vi mi persone aux JABE ricevis konsolajn kaj zorgemajn mesagxojn. Se aliaj bonvolus skribi al JABE (sed ne al mi persone) ion kuragxigan por japanaj blindaj esperantistoj, oni kun danko aperigos viajn mezagxetojn en la organo de JABE. jabe@esperanto.ne.jp  Tia kuragxigo internacia valoros al japanaj blindaj esperantistoj.

Kun antauxdankoj pro viaj kuragxigaj mesagxoj al JABE,

KIKUSIMA Kazuko (Krizantemo)

 

         06.03.2011. Rezultoj de Erosxenko-konkurso

        KARAJ GESAMIDEANOJ,

    Kiel vi legis en januara numero de "Esperanta Ligilo" 2010, la estraroj de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) kaj de REAN (Rusia Esperanto-Asocio de Nevidantoj) anoncis literaturan konkurson okaze de 120-a datreveno de fama rusa blinda mondvojagxinto s-ano V. Erosxenko kun la temo: "Vivo kaj verkoj de Vasilij Erosxenko: ilia signifo kaj valoro por la nuntempa blindulo".

    Gxis la limdato (komenco de novembro 2010) alvenis entute 9 kontribuajxoj: 4 el Rusio, 3 el Bulgario, po unu el Japanio kaj Moldavio.

    Post detala pritrakto la internacia jxurio, konsistinta el: d-ro Mine Yositaka (Japanio), Rob Moerbeek (Nederlando), Julija Patlanj (Ukrainio), Ritva Sabelli (Finnlando), Attila Varro (Hungario) kaj Anatolij Masenko (Rusio), decidis aljugxi la unuan prejmion al s-ano Tanabe Kunio (Japanio), la duan-trian premiojn dividis rusiaj ges-anoj Nadja Jxukova kaj Nikolaj Osipenko.

    Iliajn verkojn vi povas legi en LIBE-pagxaro. Vidu Erosxenko-konkurso Samtempe la jxurio esprimas dankon ankaux al aliaj gepartoprenintoj pro iliaj valoraj kontribuajxoj.

    Anatolij Masenko.

      15.08.2010.  Aperis Arkivo de "Esperanta ligilo" ekde 07.07.2007 gxis la lasta numero.

      21.09.2009.  Aktualigita:  Por ekzamenigxontoj.